Выбрать главу

RIMPORTRETOJ

Galerio de Esperantaj steloj

Pentris K. Kalocsay

Invito

Ĉi versojn verkis Koloman’ (Diabla ĉarmo, verva vibro). Li miksis kun artlerta kribro Sur sorĉa flam’, per ĵongla man’,
Likvorojn dolĉajn al ĉampan’ Kaj sprita spic’ kaj pika pipro. Ĉi versojn verkis Koloman’ (Diabla ĉarmo, verva vibro).
Por brit’, aŭ hind’, aŭ indian’ Jen la koktajlo de ĉi libro. Do, ĝin per plena gorĝkalibro Ektrinku nun, samidean’!
Ĉi versojn verkis Koloman’.
F. Szilágyi

Antaŭsoneto

En rondelformo facilkanta Portretojn pentras la aŭtor’. Jen — por honor’ kaj por memor’ Galerieto Esperanta.
Se iu estus tro malvanta Por kredi: troas lia glor’, Pripensu: flatas reflektor’ De la poet’ fantazianta.
Se pensus viro eminenta, Ke ne sufiĉe elokventa Estas la skribo pri l’ merit’:
Pripensu, kaj li jam pardonis: Rondel’ mallonga ne disponis Pri lok’ sufiĉa por recit’.

1. Julio Baghy

Julio Baghy, homo homa, Homecon serĉas malespere Kaj luktas arde kaj kolere Kun la Milito sango-voma.
En nokto de Malam’ fantoma La koron portas li fajrere, Julio Baghy, homo homa, Homecon serĉas malespere.
Pri ĉio misa, falsa, gnoma Indignas li profet-severe, Sed ofte ridas ni sincere, Se ĉarmas nin per ŝerc’ aroma
Julio Baghy, homo homa.

2. Balkányi

Balkányi’n, la Nurhomon Veran, Absorbas sorĉe Ideal’. Li eĉ dum krak’ de mondo-fal’ Daŭrigus la laboron peran.
Li faras servon sent-makleran Por alta, nova hom-moral’: Balkányi’n, la Nurhomon Veran, Absorbas sorĉe Ideal’.
Nun uzas li persiston feran, Kiel verdskolta general’, Dum pelas plu por pacbatal’ La Amo la modest-fieran
Balkányi’n, la Nurhomon Veran.

3. Barthelmess

Barthelmess — la Faŭst-tradukanto, Ĵonglata per ludadas vorto. Johan-Volfgangon je malmorto Revekis li en Esperanto.
Poemo ĉi, popola kanto Simpliĝis pli ol, per transporto. Barthelmess — la Faŭst-tradukanto, Ĵonglata per ludadas vorto.
Kun da admir’ en karo kvanto Legadis kiu per volforto Faritan Faŭston en retorto: Ĝin malforgesos en konstanto.
Barthelmess — la Faŭst-tradukanto

4. Behrendt

Behrendt — gvidas sur voj’ irinda La GEA-n, prezidante pace. Recenzas librojn stilkurace Kun la severo dezirinda.
Kun seriozo ŝerco-vinda Li «dokumentas» plej sagace, Behrendt — gvidas sur voj’ irinda La GEA-n, prezidante pace.
Kaj krome, jen afer’ dirinda: Batalon gvidas li senlace, Kaj indigniĝas li grimace Pri l’ kompatinda vort’: mirinda.
Behrendt — gvidas sur voj’ irinda.

5. Bennemann

Bennemann — sperta, akurata Farinto de la Legolibro — Kolektis ĝin kun zorga kribro Kaj kun artgusto delikata.
En lia stil’ konciza, glata Estas agrabla ekvilibro. Bennemann — sperta, akurata Farinto de la Legolibro.
Kaj de li estis kolektata Ĉiupopola kanto-vibro, Ĉar estas li en ĉiu fibro Muzik-komprena, muzik-ŝata.
Bennemann, sperta, akurata.

6. Regxino Blaise

Reĝino Blaise kun ora krono Sur sia kap’, el brila blondo, En la Dimanĉa Dua Rondo Prezide ĉarmas sur la trono.
Paroloj varbaj. Leciono Al du mil homoj. Rondofondo. Reĝino Blaise kun ora krono Sur sia kap’, el riĉa blondo.
Kaj por plezuro kaj admono De l’’ verssoifa verda mondo Levas el kor’ per sorĉa sondo Poemojn kun tre ĉarma sono
Reĝino Blaise kun ora krono.

7. Blankbarbula Kodo

«Ni fosu nian sulkon, frato, Ne disputante pri l’ metodo!» Jen en la Blankbarbula Kodo La plej unua postulato.
Refalas de l’ Aŭtoritato Reform’, kaprica lingva modo. «Ni fosu nian sulkon, frato, Ne disputante pri l’ metodo!»
Kaj ĉiu romp’ de renegato: Nur efemera epizodo, Haltigas nin en misklopodo La brems’ de l’ Bona Aŭtokrato.
«Ni fosu nian sulkon, frato!»

8. Bleier

Bleier — la korespond-uzino. Produkto: tricent tunoj jare. Tereno — tuta mond’ senbare. Fervoro, lerto kaj rutino.
En valorpeso, prezkombino Li trafas ĉiam senerare. Bleier — la korespond-uzino. Produkto: tricent tunoj jare.
De mondofin’ ĝis mondofino Li manuskriptojn serĉas flare Kaj ilin kaptas, ĵetas are En faŭkon de kompost-maŝino.
Bleier — la korespond-uzino.

9. Bodó

Bodó — aspektas li infano, Verŝajne li algluis barbon, Kiam li faris voĉo-varbon, Esti Lingva-Komitatano.
El Karinthy kun forta mano Traduke falĉis tutan garbon, Bodó — aspektas li infano, Verŝajne li algluis barbon.
En la kolora stilfontano Kuraĝe miksas li la farbon Kaj rampis li sur laŭro-arbon Per dono de l’ Babits-romano.
Bodó — aspektas li infano.

10. Bujwid

Bujwid — kun monde fama scio Prelegas kaj eksperimentas. Ke por ni agas li kaj sentas, Fieras rajte Polonio.
Nin pri l’’ bakteriologio Li en libreto orientas. Bujwid — kun monde fama scio Prelegas kaj eksperimentas.
Per saĝo kaj reputacio Movadon polan li cementas. Ho, kiam seron li inventas De l’’ kontraŭverda bakterio?
Bujwid — kun monde fama scio

11. Bulthuis

Bulthuis — la edzo de l’ romano Kaj patro de Idaro multa. Pri konsciencriproĉ’ okulta Li skribis per trankvila mano.