Pri ĉarma vagabond’ Johano
Skribis, kaj pri grafido stulta
Bulthuis — la edzo de l’ romano
Kaj patro de Idaro multa.
Sed ne nur propra pens-infano
Fluis el plumo novel-kulta,
Jen sekvas, en traduk’ tumulta,
Norvego, anglo, dan’, hispano!
Bulthuis — la edzo de l’ romano
12. Jaume Grau Casas
Nin ĉarmas Jaume Grau Casas,
Nia kantisto trobadora,
Kiu en verda kampo flora
Sonetlibelojn ĉarmajn ĉasas.
Tra liaj versoj milde pasas
La dolĉe flata sorĉ’ Amora,
Nin ĉarmas Jaume Grau Casas,
Nia kantisto trobadora.
Se lin kelkfoje embarasas
Facila nubo, pluvo plora,
Ja baldaŭ nubo grizkolora
Forpasas, ree ĝoj’ ekstazas!
Nin ĉarmas Jaume Grasu Casas.
13. Leganto
Do, kiun trafos malfeliĉo
Pro la rondel-numer’ dektria?
Ĉagrena estus fato tia
En Esperanta hom-malrido.
Minacas ja la superstiĉo,
Per morto, sorto tragedia,
Do, kiun trafos malfeliĉo
Pro la rondel-numer’ dektria?
Jen solvo! Estu la dediĉo
Nun al la verslegant’ pasia,
Ĉar — li ĉe l’ Rondo Familia
Eĉ ne naskiĝis. Sen naskiĝo
Neniun trafos malfeliĉo.
14. Andreo Cseh
Andreo Ĉe, la Gaja Stelo,
Migranta lingva apostol’,
Jen, malgraŭ sia pastra stol’,
La ŝercojn ŝutas per sitelo.
La lingvon kvazaŭ tra funelo
En kapojn verŝas dum petol’
Andreo Ĉe, la Gaja Stelo,
Migranta lingva apostol’.
Se ludas li sur la «Tabelo»,
Tumultas post li la popol’
Ravate de miel-parol’,
Ho — ratkaptisto de fabelo:
Andreo Ĉe, la Gaja Stelo.
15. Dietterle
Dietterle, kara profesoro,
Esploro, Studo, Administro.
Sur lia statistika listo
Troviĝas ĉiu verda koro.
Pri rol’ de Leibnitz per esploro
La veron pruvis kun insisto,
Dietterle, kara profesoro,
Esploro, Studo, Administro.
Kolektis kiel redaktoro
Verkaron Majstran kun persisto,
Tenante ame, dum registro,
Eĉ plumerarojn en honoro,
Dietterle, kara profesoro.
16. Hilda Dresen
Hilda Dresen — padus’ odoras
Super degela marĉa ŝlim’,
Betuloj en la malproksim’
Blanktrunke vintron rememoras.
Sub frosta norda krusto floras
Kaŝitaj sentoj en anim’,
Hilda Dresen — padus’ odoras
Super degela marĉa ŝlim’,
Nun, aŭdu, sur la lir’ sonoras
Sudlande arda koresprim’,
Kaprica ritmo, sorĉa rim’:
Marie Under ardfosforas …
Hilda Dresen — padus’ odoras.
17. Drezen
Drezen, la ruĝa-verda car’
Rigore regas en la SEU,
Postulas, oni lin obeu
En ĉiu pens’ kaj ĉiu far’.
Lanti kaj herezular’
Pro la transpag-prohibo veu!
Drezen, la ruĝa-verda car’
Rigore regas en la SEU.
Li historias, kun deklar’
Ke l’ vanta iluzi’ pereu,
Dialektikon oni kreu.
Kaj kreas, pape, sen erar’
Drezen, la ruĝa-verda car’
18. Ellersiek
Ellersiek — la «Praktikon» gvidas,
Kaj krome ankaŭ karavanon,
Plej ame vartas ĉiun anon,
Kiu nur sin al li konfidas.
Krom ŝercoj, kiujn ĉiu ridas,
Prizorgas trajnon, loĝon, panon,
Ellersiek — la «Praktikon» gvidas,
Kaj krome ankaŭ karavanon,
Kaj se li fine hejme sidas,
Li plumon kaptas en la manon!
Verkis eĉ detektiv-romanon,
Sed, pst, sekreton mi perfidas…
Ellersiek — la «Praktikon» gvidas,
19. Jean Forge
Jean Forge — Tekniko kaj Rapid’
Moderna vibro, aŭto, kino,
Abismoj de la homa sino:
Vi legos ĝin en unu sid’.
Mister Tot ŝtelas kun avid’
Sekretojn de la hom-destino:
Jean Forge — Tekniko kaj Rapid’
Moderna vibro, aŭto, kino,
Ĝis temp’ de Nero li sen brid’
Flugigas nin per Co-maŝino,
Kaj pro l’ groteska temo-ŝpino
Eksplodas ni en laŭta rid’…
Jean Forge — Tekniko kaj Rapid’.
20. Font Giralt
Font Giralt, ĉarma korpulento,
Ruĝetaj vangoj gaje ŝvelas.
Humoro lia sune helas,
Sed malamikas al silento.
Per nebridebla elokvento
Li do senĉese ĝin forpelas,
Font Giralt, ĉarma korpulento,
Ruĝetaj vangoj gaje ŝvelas.
Prezidas li kun diligento,
Kaj ĉarmas, eĉ se li kverelas,
Kaj eĉ, se gaje li fabelas
Kun forta kataluna sento…
Font Giralt, ĉarma korpulento.
21. Salo Grenkamp
Salo Grenkamp — la KORO KRIA,
Per versoj niajn konojn pikas,
Kaj krome, ankaŭ gramatikas,
Vortaras kun spertec’ fakscia.
Deklama voĉo melodia
Prononcmodele nin efikas,
Salo Grenkamp — la KORO KRIA,
Per versoj niajn korojn pikas.
El la saĝum’ filozofia
Orpensajn splitojn li publikas,
Eĉ, li mem… Sed mi ne kritikas,
Li estas homo simpatia.
Salo Grenkamp — la KORO KRIA.
22. Grosjean Maupin
Grosjean-Maupin — la Vortministro,
Regas kun suverena forto.
Gardadas li pri ĉiu vorto,
Kiel pri ŝafoj la paŝtisto.
La vortoj estas lia distro,
Lia pasio, lia sporto,
Grosjean-Maupin — la Vortministro,
Regas kun suverena forto.
Atendas time vorto-listo:
Ĉu ilin stampos per la morto,
Aŭ jam provizos per pasporto
Por oficiala viv-ekzisto
Grosjean-Maupin — la Vortministro?
23. Hohlov
Hohlov — eterna nostalgio
Je Amo, Justo, Sankta Bel’,
Sopir’ kreskanta ĝis ribel’,
Kaj tamen — greka harmonio.
La Himnon Karnan kun pasio
Obsede kantis al ĉiel’
Hohlov — eterna nostalgio
Je Amo, Justo, Sankta Bel’,