Kaj kantis li kun iluzio
De rosa ĉarmo de fabel’ . . .
Ĉu pasis jam la tajda ŝvel’?
Ho, kantu, eĉ kun kruda krio,
Hohlov — eterna nostalgio!
24. Julia Isbrücker
Julia Isbrücker — senlaca
Animo de l’ movad’ holanda.
Fort’ organiza, propaganda,
Kaj ĉarma kor’ oferdonaca.
En Esperanta Dom’ palaca
Mastrinas kun prudento granda
Julia Isbrücker — senlaca
Animo de l’ movad’ holanda,
En I-Co-Ko — konsil’ sagaca;
Ĉe-Institute — rol’ komanda,
Por nia venko ĉiulanda
Jen, vere heroino paca:
Julia Isbrücker — senlaca.
25. Hans Jakob
Hans Jakob — mastro de UEA,
Kalkulas, pesas kaj mezuras.
La mondon per fadenoj ŝnuras,
Kiel per reto aranea.
Sub lia gvido korifea
Delegitaro servkonkuras,
Hans Jakob — mastro de UEA,
Kalkulas, pesas kaj mezuras.
Informe pri l’ movad’ ĉiea
Jarlibron zorge li poluras,
Malbonon ofte ja aŭguras,
Sed spitas ĝin per peno krea,
Hans Jakob — mastro de UEA.
26. Teo Jung
Jen Teo Jung — la Fluga Famo,
Heroldo de plejfreŝa Nov’!
Por ni laŭ lia mana mov’
Turniĝas monda panoramo.
Li ludas sur plej vasta gamo
Per rotaci-maŝina pov’,
Jen Teo Jung — la Fluga Famo,
Heroldo de plejfreŝa Nov’.
Sed kiam pri la dolĉa Flamo
Ekludas li per fluta blov’,
Jen trilas milde strof’ post strof’
De l’ Alta Kanto De La Amo.
Jen Teo Jung — la Fluga Famo.
27. Kabe
Ho, Kabe, Kabe, Kabe, Kabe,
Droninta vive en la morto,
Kia mister-malica forto
Vin povis de ni preni rabe?
Ni lernis de vi lernantknabe
Kuiri en la stilretorto,
Ho, Kabe, Kabe, Kabe, Kabe,
Droninta vive en la morto!
Kaj nun ni miras gape, strabe.
Pri via karier-aborto.
Al vi la Esperanta vorto
Nun eble sonas jam arabe…
Ho, Kabe, Kabe, Kabe, Kabe!
28. Krestanoff
Krestanoff, fera diligento,
El «Lando kaj Popol’ Bulgara»,
Per li iĝis familiara
Al ni «Proksima Oriento».
Trezorojn de l’ bulgara gento
Antologiis akapara
Krestanoff, fera diligento
El «Lando kaj Popol’ Bulgara».
Se en ĉiu ajn kontinento
Gazet’ aperas, preserara,
Ĝin kun animo malavara
Inundas per traduktorento
Krestanoff, fera diligento.
29. Robert Kreuz
Robert Kreuz — la Komerca Saĝo
Kolon’ fortika de l’ I-Co-Ko.
Eksidi seĝon de rokoko
Ja estus de li trokuraĝo.
En Liĥtenŝtejn’, dum travojaĝo,
Pleniĝis per li ĉiu loko.
Robert Kreuz — la Komerca Saĝo,
Kolon’ fortika de l’ I-Co-Ko.
Ni dankas lin pro ĉiu paĝo
De la komerca esprim-stoko,
Kaj pro l’ traduko de l’ alvoko
De Nitti, pri la pacdomaĝo.
Robert Kreuz, la Komerca Saĝo.
30. Lanti
Lanti — kun barbo klaskonscia,
Piede premas neŭtralismon,
Rigardas tra satanan prismon
Kaj estas nepre sennacia.
Por sia vero satracia
Ne ŝparas li paperan rismon,
Lanti — kun barbo klaskonscia,
Piede premas neŭtralismon.
Sed malgraŭ sataneco ĉia
Li tamen trafis en abismon,
Suferis li teruran skismon,
Kaj ve, nun estas… reakcia
Lanti — kun barbo klaskonscia.
31. Walter Lippmann
Walter Lippmann — la Gramatiko,
Lumiga forto de l’ Konklud’.
Problemojn ĝis la klara nud’
Malvestas li per la Logiko.
Instruas al ni ĝis radiko
Respondojn Lingvajn lia stud’,
Walter Lippmann — la Gramatiko,
Lumiga forto de l’ Konklud’.
Kaj lace pri la didaktiko
Por ĉarma poezia lud’
Li flugas pense al la Sud’,
Al perloj de l’ Tagore-liriko …
Walter Lippmann — la Gramatiko.
32. Milos Lukas
Miloŝ Lukáŝ — la violeto,
En ombro, kaŝe diligentas,
Ke li vers-arte eminentas,
Por multaj estas ja sekreto.
En lia brila interpreto
Poemoj ĉehaj elokventas,
Miloŝ Lukáŝ — la violeto,
En ombro, kaŝe diligentas.
Trasento, formo, rimo-melo
Pri vers-genio dokumentas.
Ho — kial al ni ne prezentas
Poemojn proprajn ĉi poeto?
Miloŝ Lukáŝ — la violeto.
33. Mazzlini
Mazzolini, la sfinks’ ermita,
Rebusojn kaj enigmojn naskas
Kaj sencojn tiel lerte maskas,
Ke vanas la kaprompo ŝvita,
Pri solvo de la nodo spita
Eĉ plejsagaca cerb’ fiaskas,
Mazzolini, la sfinks’ ermita
Rebusojn kaj enigmojn naskas.
Kaj en fervoro grandmerita
Kun Kreuz komercajn vortojn faskas,
Kaj dume verstradukojn taskas
Al sia plumo inspirita
Mazzolini, la sfinks’ ermita.
34. John Merchant
John Merchant — fortaj ŝercoj sagas
El lia trono de prezid’,
Se li leviĝas el la sid’,
En la aero gaj’ zigzagas.
Li ŝercas, sed serioze agas!
I-Co-Ko sekvas lin kun fid’.
John Merchant — fortaj ŝercoj sagas
El lia trono de prezid’.
Sed ni plej multe al li pagas
Per ventroskua, brua rid’,
Kiam, laŭ lia lerta gvid’
Tri angloj alilande vagas…
John Merchant — fortaj ŝercoj sagas.
35. Mihalski
Mihalski, flirta papilio,
Rapsodo de l’ printempa viv’
Se lin turmentas kis-soif,
Konsolas lin la rim-ebrio.
Sed ofte akras lia krio
Laŭ fajfo de lokomotiv’,
Miĥalski, flirta papilio,
Rapsodo de l’ printempa viv’.
Kaj — jen la ĉefa antaŭ ĉio:
Fieras li (ne sen motiv’)
Pri la malkovro, ke pasiv ’
Dialektikas kun pasio.
Miĥalski, flirta papilio.