36. Karl Minor
Karl Minor — mortas por Logiko
Eĉ en plej eta sencnuanco.
Nin iam pro la asonanco
Disigis akra polemiko.
Kvankam mem emis li por piko,
Indignis li pri mia lanco.
Kairl Minor — mortas por Logiko
Eĉ en plej eta sencnuanco.
Ni laŭdu lin pri stilistiko,
Pri Natan. Ŝerci estus ŝanco,
Sed ĝenas min la cirkonstanco:
l.i estas mia malamiko.
Kairl Minor — mortas por Logiko.
37. Morariu
Morariu, — juna, freŝa bruno,
La fervorulo transilvana
Vojaĝis el sub sun’ rumana
Al sub malvarma sveda suno.
Altiras lia vigla juno
Kursanojn, kvazaŭ fort’ galvana,
Morariu, — juna, freŝa bruno,
La fervorulo transilvana.
Li nin ĝojigis per volumo
El la verkar’ Sadovean-a,
Aparta stilo diafana
Fluas el lia lerta plumo,
Morariu, — juna, freŝa bruno.
38. Nekrasov, Rublov, Sutkovoj
Nekrasov, Rublov, Sutkovoj,
La plumoj kaj la pulmoj fortas!
Puŝkin, Bjalmont, Blok sin eksportas
Verdlanden sur ilia voj’.
Majakovskij per unu foj’
Plenvoĉe Esperante vortas,
Nekrasov, Rublov, Sutkovoj,
La plumoj kaj la pulmoj fortas.
Ĉu sur tambur’, ĉu sur hoboj’
Ludante ili ĝuon portas,
Sed — rimojn ĉiuj tri abortas,
Jen gala gut’ en arta ĝoj’.
Nekrasov, Rublov, Sutkovoj.
39. Newell
Newell — bel-kulto, vers-aklamo.
Animo arte delikata,
Multflanka, tre interesata
Pri l’ belaj flankoj de la amo.
Blondo, pli ol de sonĝa damo,
Prononc’ modela, france flata,
Newell — bel-kulto, vers-aklamo.
Animo arte delikata,
Kaj Muzoj nutris lin per mamo,
Li estas ne nur poet-ŝata,
Sed mem poet’! sonat’ kromata
Nin ravas en «La ruĝa tramo».
Newell — bel-kulto, vers-aklamo.
40. Emma Osmond
Emma Osmond — harar’ blankbrila,
Anim’ blankbrila, simpla ĉarmo,
Plej milda kaj kompata larmo
Pri homa sorto malfacila.
Pri la irlanda kanto trila
Plezuras ŝi kun kora varmo,
Emma Osmond — harar’ blankbrila,
Anim’ blankbrila, simpla ĉarmo,
En Old Vic, la Shakespeare-azila,
Inter la tragedia svarmo,
Ŝin ne altiras murd-alarmo,
Sed saĝa fraz’ virinsubtila …
Emma Osmond — harar’ blankbrila.
41. Parvus Piscis
Parvus Piscis — harar’ abunda,
Pie muzika voĉ’ deklama,
Por bel’ entuziasmo flama,
Tre bona koro, sent’ profunda.
Pri veoj de l’ homaro vunda
Granda kompat’, karese ama,
Parvus Piscis — harar’ abunda,
Pie muzika voĉ’ deklama.
Ĝis nun ne estis li fekunda,
Sed li promesas iĝi fama,
Mi fidas: naĝo ĝistiama
Ekŝanĝos sin je flug’ hirunda …
Parvus Piscis — harar’ abunda.
42. Edmond Privat
Edmond Privat — la dolĉa Vorto!
Plej mola ĉarmo kaj gracio!
Poeto de la Historio
Pri l’ Majstro, kaj pri nia Forto.
La koron streĉas la risorto
De l’ Nova Sento por misio.
Edmond Privat — la dolĉa Vorto!
Plej mola ĉarmo kaj gracio!
Pri l’ papilia frosto-morto
Funebris kun melankolio,
Kun dolĉkompata melodio
Rakontis pri l’ Ginevra sorto
Edmond Privat — la dolĉa Vorto!
43. Ramboux
Pastro Ramboux, sever’ rigida,
Tre akra lang’, tre akra saĝo.
Li bataladas kun kuraĝo
Per sia akra plum’ rapida.
«Herez’, maldeca skrib’ insida»
Avertas li «jen la domaĝo!»
Pastro Ramboux, sever’ rigida,
Tre akra lang’, tre akra saĝo,
Sed foje, inter rond’ konfida
De skoltoj en juneca aĝo,
— Ĉu estis ver’ aŭ nur miraĝo?
Mi ĵuras, mi lin vidis rida!
Pastro Ramboax, sever’ rigida.
44. Kenelm Robinson
Kenelm Robinson — kiu konas
Portanton de ĉi tiu nomo?
Dudek ok libroj! Kia homo!
Li sub la propraj skriboj dronas.
En la fragmento li ĵargonas
En ĉarma knaba idiomo..
Kenelm Robinson — kiu konas
Portanton de ĉi tiu nomo?
Li la observojn akrajn zonas
Per sprita ŝerc’ kaj aksiomo,
Ĉe l’ Viktoria-stacidomo
Al la amiko kison donas…
Kenelm Robinson — kiu konas?
45. Saussure
Saussure, — la pura, klara Mens’,
La projektinto, projektonto.
Trabrilis, kvazaŭ lumofonto,
La vortstrukturon lia Lens’.
Ascendis el vort-arba dens’,
Kiel la av’ al Blanka Monto,
Saussure, — la pura, klara Mens’,
La projektinto, projektonto.
Ne senmerita la incens’!
Al tre nebula horizonto
Pluiris li, sed post renkonto
La nia restis lia Pens’!
Saussure, — la pura, klara Mens’.
46. Jan van Schoor
Jan van Schoor — simpla melodio
Ludata sur violonĉel’.
Korflamoj junaj, rev-miel’,
Eĉ velke ĉarma iluzio.
Sencela dolĉa nostalgio,
Sopir’ je grava bagatel’,
Jan van Schoor — simpla melodio
Ludata sur violonĉel’.
Kaj al ĉi milda idilio
De printemp-pluva akvarel’
Miksiĝas fortkolora bel’
De l’ Pol-de-Monta poezio.
Jan van Schoor — simpla melodio.
47. Raymond Schwartz
Jen Raymond Schwartz, kun vinbotelo,
La ĉarma an’ de Epikur’.
La Verdan Katon, ho terur’!
Li pikis morta per ombrelo.
Kaj post la streĉ’ de l’ kata felo
Li testamentis per tambur’…
Jen Raymond Schwartz, kun vinbotelo,
La ĉarma an’ de Epikur’.
En verso, ŝerco kaj novelo,
Grimaco kaj karikatur’
Ni ĉiam sentas kun plezur’
Aromon de la moskatelo.
Jen Raymond Schwartz, kun vinbotelo!