48. Seppik
Seppik — junula, freŝa blondo,
Kun ter’ estona sur la pland’
Kuraĝe al la sveda land’
Veturis per Baltmara ondo.
Kaj migras li de rond’ al rondo
Por instruad’ kaj propagand’,
Seppik — junula, freŝa blondo
Kun ter’ estona sur la pland’.
Krom viglaj kursoj’ grupo-fondo,
Li plektis por beletra frand’
Tuglas-novelojn je girland’:
Ho — «En la fino de la mondo»!
Seppik — junula, freŝa blondo.
49. Petro Stojan
Petro Stojan — kolektas, citas
En libregego, ĝis elĉerpo,
Kion la Esperanta Cerbo
Ekde Adamo el si ŝvitas.
De li birdnomojn ni profitas
Kaj la evorton por adverbo,
Petro Stojan — kolektas, citas.
En libregego, ĝis elĉerpo,
La vortojn, kiuj parazitas,
Sarkadas kun severa erpo
Kaj rimojn donas al proverbo
Kiam la Muzoj lin vizitas,
Petro Stojan — kolektas, citas…
50. Stroele
Stroele, el recenzista gildo
Karesas ame ĉiun belon,
Kvankam atentas la nivelon,
Recenzas li kun kora mildo.
Jen certe lia blazonŝildo:
Plumo trempita en mielon.
Stroele, el recenzista gildo
Karesas ame ĉiun belon.
«Poeto estas orfa birdo,
Soifas varmon kaj sunhelon»
Li pensas — «for do la kruelon.»
Ĉu mi eraris pri la bildo:
Stroele, el recenzista gildo.
51. K. R. C. Sturmer
K. R. C. Sturmer, la Timata,
Poetojn manĝas dekduope,
Kritikdekretas episkope
Sur sia tron’ aŭtoritata.
Difektojn li, la Senkompata,
Kuracas ĉiam sensirope.
K. R. C. Sturmer, la Timata,
Poetojn manĝas dekduope,
Verkante mem, sen frazo flata
Rigardas homojn mikroskope,
Kaj montras sin kalejdoskope
Londona vivo hejma, strata…
K. R. C. Sturmer, la Timata.
52. Szilágyi
Szilágyi — la maljuna avo
Kun blanka barbo ĝis la zono.
Fabelas tra la mikrofono
En sia muska groto-kavo.
Provizas nin per riĉa havo
De saĝa moral-leciono
Szilágyi — la maljuna avo
Kun blanka barbo ĝis la zono,
Kaj kiam en subita ravo
Li ŝiras barbon de l’ mentono,
Li tradukegas po vagono
«El Hungarland’» kun lerta bravo.
Szilágyi — la maljuna avo.
53. Lajos Totsche
Lajos Totsche, vizaĝo lakta,
Animo kun mimoza tremo,
Li verŝus sangon por poemo,
Kaj por mistika bel’ abstrakta.
Kritikas li en stil’ ekzakta
Severe kaj kun precizemo,
Lajos Totsche, vizaĝo lakta,
Animo kun mimoza tremo.
Se en korfundo profundŝakta
Li minos por juvela temo,
Donacos nin per vera gemo
Lia anim’ sopirbarakta …
Lajos Totsche, vizaĝo lakta.
54. Waringhien
Waringhien — vortsencojn fiksas,
Kolektas riĉajn sinonimojn,
Abundajn Zamenhof-esprimojn
(Ilin la SAT-vortar’ ampleksas).
Malnovan ritmo-kodon fleksas
Por plivastigi striktajn limojn,
Waringhien — vortsencojn fiksas,
Kolektas riĉajn sinonimojn.
Lertarte li en versoj miksas
Agordojn al la puraj rimoj.
Ĉu ne sekvindaj rimkutimoj?
Jes! Ankaŭ mi agordojn teksas:
Waringhien — vortsencojn fiksas.
55. Wüster
Wüster — Metodo kaj Regulo,
Precizo, Ordo kaj Sistem’,
La plej penetra ĝisfundem’,
Kompleta lingvo-matrikulo.
Li tranĉas glave per Formulo
Konfuzajn nodojn de problem’,
Wüster — Metodo kaj Regulo,
Precizo, Ordo kaj Sistem’.
Sed lia rekta korangulo
Ne fremdas tamen al poem’:
Orgenas Dante, eĥas ĝem’
De l’ Ghamisso-a senombrulo …
Wüster — Metodo kaj Regulo.
56. Feliks, Leono Zamenhof
Feliks’, Leono: frata duo,
Poetaj fratoj Zamenhofaj.
El la armeo de l’ «Malnovaj»,
Sed pretaj al la ĉiam-pluo.
Entuziasmaj pri artĝuo,
Du kuracistoj filozofaj,
Feliks’, Leono: frata duo,
Poetaj fratoj Zamenhofaj.
Felikso (Fez) en La Revuo
Brilis per versoj rapidstrofaj,
Leon’ tradukas en lertmovaj
Ritmoj de l’ arta verskonstruo
Feliks’, Leono: frata duo.
57. Lidija Zamenhof
Lidja Zamenhof, kor’ fervora,
Vartanta patran sent-heredon,
Jen, serĉas sorĉan sav-rimedon
Por mond’ amara kaj dolora.
Kaj kun entuziasmo kora
Servadas la Bahaan kredon,
Lidja Zamenhof, kor’ fervora,
Vartanta patran sent-heredon.
El sent’ profunda, pens’ valora,
En sino havas riĉan bedon,
El ili plektas florbukedon:
Novelojn kun enhav’ trezora,
Lidja Zamenhof, kor’ fervora.
58. Kalocsay
Skribante pri mi la rondelon,
En embaras’ mi sidis drone.
Ĉar — kion skribi? Ĉu bastone
Tradraŝi mian propran felon?
Aŭ skribi pri mi bonon, belon
Flatante min mem fanfarone?
Skribante pri mi la rondelon,
En embaras’ mi sidis drone.
Ĉu skribi ĉu ne? Ĉi ŝancelon
Amikoj rompis helpodone,
Ekrajdis la Pegazon sprone
Kaj min komandis sur ĉielon
Skribante pri mi la rondelon.
59. Kalocsay
Kalocsay, unika Nom’,
De l’ versoj mastra suveren’,
Ardante brila fenomen’
De nia povra idiom’.
Jen ŝtormas fajra vortciklon’,
Jen muĝas milda versorgen’,
Kalocsay, unika Nom’,
De versoj majstra suveren’.
Se ravas lin printemp-arom’,
Se trafas lin la mond-ĉagren’
Ekvibras lia kor-anten’
En simfonia polikrom’…
Kalocsay — unika Hom’!
60. Kalocsay
Kalocsay — mondvoĉa bardo,
Reĝo de l’ ritmo kaj de l’ rimo,
Vi levas tra la land’ sen limo
La verdajn faldojn de l’ standardo.