Выбрать главу
Versforĝu do kun ŝtala hardo, Leĝigu nin per artmaksimo, Kalocsay — mondvoĉa bardo, Reĝo de l’ ritmo kaj de l’ rimo.
Profunde via ferigardo Penetris fundon de l’ animo, Sed hele brilas, kun esprimo Fajra, profeta, via ardo…
Kalocsay — mondvoĉa bardo.
G. Waringhien

61. Kalocsay (Postrondelo)

Pardonon petas la poet’, Se ŝercon iu prenus moko Pripensu ja, ke ne sur roko Estas ĉizita ĉi portret’.
Facilsubtila rondelet’ Per vent’ forflugos kiel floko. Pardonon petas la poet’ Se ŝercon iu prenus moko.
Se tamen restus malkviet’ En koro, jen konsola voko: Vin rekompencos postepoko Per pli honora epitet’…
Pardonon petas la poet’.

Fino

Persono sekvas post person En ĉi rondela kantfeston’, Sed nur vivantoj! Kiuj pasis Sur la boato de Karon’, Al tiuj eble iam, poste Mi riverencos per kanzon’. Sed ankaŭ inter la vivantoj Ne mankas krome homkolon, Al kiuj firme sin apogas La Esperanta bastion’, Jes, certe ja, ankoraŭ estas Ne unu, tuta legion’, Kiuj pretendi povus kanton Plenrajte kaj sen fanfaron’, Do, al ĉi tiuj mi min turnas Kun ega peto de pardon’, Bonvolu ili ne kondamni Min per severo de Drakon’, Ĉar, ke pri ili mi ne kantis, Ne estas manko de impon’, Nek estas peka forgesemo, Nek malbonvolo de fripon’. (Mi scias, ĉiuj ja meritus Donacon de juvela ŝton’), Sed, kanti ilin, la Pegazon Vane instigis mia spron’, Ĉar mankis pli detala scio, Ĉar mankis la pli funda kon’. Bonvolu do, sen ĝen’, protesti, Kaj servi per informo-don’, Se sekvos la eldono dua, Volonte estos je dispon’ Volonte ilin Kalocsay Ornamos per rondela kron’.