Выбрать главу
96
Nun Francoj releviĝas sur piedoj, Senkulpigitaj, kvitaj je la pekoj;   1140 Ĉefepiskop’ je Dio benis ilin. Ekrajdas ili sur ĉevaloj viglaj, Armaĵojn portas, kiel kavaliroj Por la batalo tute pretiĝintaj. Rolando graf’ alvokas Oliviron: «Sinjor’ kolego, vi pravege diris, › Ke grafo Geno ĉiujn nin perfidis! › Li prenis donojn, oron kaj arĝenton! › Imperiestro prave nin venĝegus! › Marsilo Reĝo, komercinte pri ni,   1150 › Per niaj glavoj nur ricevos pagon!»   Aŭdu.
97
Roland’ trairas hispanintermontojn Sur Vejlantif’ ĉevalo sia bona. Plej taŭga estas lia armilaro, Li noble tenas per la pugn’ pikstangon Al la ĉielo direktatan; pendas, Je supr’, standardo tute blanka, kies Franĝaĵoj oraj kovras lian manon, Rolando estas vigla, ĝoja, gaja. Amiko Oliviro sekvas lin, kaj   1160 Francanoj krias: «Li savonto estas!» Li tiam fierege Saracenojn Rigardas … sed pasie, dolĉe, Francojn; Ĝentilan vorton li al ili diras: «Baronoj noblaj, paŝu malrapide; › Al sia perdo iras Idolanoj! › Hodiaŭ ni akiron prenos … riĉan › Pli ol akiris iam franca reĝo!» De tiam la anaroj renkontiĝas.   Aŭdu.
98
Jen Oliviro: «Mi ne parolados!…   1170 › Ĉar vi ne volis sonorigi kornon, › Neniam helpon Reĝo donos al vi. › Ne scias Karlo, li do estas prava! › Al ili tie oni ne riproĉu! › Baronoj noblaj, laŭ la povo rajdu; › De nun, neniu iru malantaŭen! › Pro Dio! Pensu nur pri du aferoj: › Kaj doni, kaj ricevi fortajn batojn! › Nu, ni memoru pri deviz’ de Karlo!» Je tiu vorto, Francoj ekkriadas:   1180 «Munĝojo!» — Kiu aŭdus ilin, povus Nur pensi pri plej alta kuraĝeco! Ho Dio! Kiel bela la rajdado! Rapidigante marŝon per spronbatoj Tuj ekfrapegos ili … (Ĉu ne pravaj?), Sed Saracenoj pro nenio timas… Jen Francoj, Idolanoj, brust’ ĉe brusto.   Aŭdu.

Interpuŝo

99
La nevo de Marsilo, Aelroto, Unue rajdas antaŭ la anaro. (Armiloj bonaj kaj ĉevalo forta). Li tiel ekinsultas niajn Francojn:   1190 «Perfidaj Francoj, tuj vin ni batalos! › Perfidis, kiu devus vin defendi! › Malsaĝa Reĝo vin ĉi tie lasis! › Francujo dolĉa perdos tuj la gloron, › Kaj granda Karl’ de korpo dekstran brakon! Hispanaj montoj fine kvietiĝos!» Roland’ lin aŭdas; Dio! kia bato! Per oraj spronoj li ĉevalon pikas, Furiozege frapas l’ Idolanon; Kirason rompas, ŝildon dispecigas, Tra l’ korpo puŝas sian grandan glavon, Distranĉas bruston, kaj disrompas ostojn,   1200 Disigas tutan spinon de la dorso; Per hasto li forpelas la animon, Kaj tiel li ŝanceliĝintan korpon Faligas de ĉeval’ per unu bato. La kolo distranĉiĝas en du pecoj! Ne lasas lin Roland’, sed al li diras: «For, malŝatinda! Karlo ne malsaĝa, › Ĉar li neniam amis perfidaĵon! › En Intermontoj prave li nin lasis! › Francujo dolĉa tuj ne perdos gloron!   1210 › Frapadu, Francoj, jen komenco estas! › Ni pravaj, malsatuloj-ĉi malpravaj!»   Aŭdu.
100
Jen estas tie Duko Falsaruno. Ĉi tiu estas frato de Marsilo, Kaj Estro super Dato, Abiruno; El ĉiuj plej malnobla kaj perfida. Tro larĝa lia frunto inter la du Okuloj almezuras duon futon. Je vido de mortinta nev’, dolore Li ĝemas, el amas’ antaŭenkuras,   1220 Ekkrias idolanan signaldiron, Kaj kolerege kontraŭ Francoj, diras: «Francujo dolĉa perdos tuj honoron!» Lin aŭdas Olivir’ kun kora bato! Per oraj spronoj li ĉevalon pikas, Kaj tuj majstrece frapas Falsarunon; Kirason rompas, ŝildon dispecigas, Trapikas lin per pinto de standardo, Faligas lin de selo unubate, Kaj al sternita tere malsatulo   1230 Li fierege alparolas tieclass="underline" «Malnobla! mi ne zorgas pri minacoj! › Frapadu, Francoj, ĉar ni certe venkos! › Munĝojo» krias li, «Deviz’ de Karlo!»   Aŭdu.
101
Jen estas tie Korsablino, Reĝo De Barbarujo, malproksima lando. Aliajn Saracenojn li alvokas: «En la batalo, ni ja povas venki, › Ĉar Francoj estas nur malmultenombraj, › Kaj ĉiuj ĉeestantoj malŝatindaj!   1240 › Neniam unu eĉ al Karl’ eliros, › Dum tiu tago, ili nepre mortos!» Turpin’ ĉefepiskop’ lin aŭdas, kaj lin Malamas pli ol kiun ajn sur tero. Per oraj spronoj li ĉevalon pikas, Kaj terurege frapas Korsablinon; Kirason rompas, ŝildon dispecigas, Trapikas lian bruston per pikstango, Kaj tiel forte, ke ŝancelas teren La korpon mortigitan unubate!   1250 Nun al sternita tere malsatulo, Turpin’ ne povas sin deteni diri: «Malnobla idolano, vi mensogis! › Sinjoro Karlo ĉiam nin defendas! › Neniam Francoj volos forkuradi! › Anaron vian ni haltigos tie! › Vi ankaŭ devos suferadi morton! › Frapadu, Francoj, jes, sen interrompo! › Jen nia komencaĵ’, ni danku Dion! › Munĝojo!» krias li, «Deviz’ de venko!»   Aŭdu.   1260
102
Malprimon de Brigal’ Gerin’ ekfrapas. Ne unu groŝon bona ŝild’ valoras, Ĉar disrompiĝis ĝia centra bulo Kristala, kies peco falas teren. Kiraso ekfendiĝas ĝis sur karno, Jen la pikstango akra ĝin trapikas, Jen l’ Idolano teren, unubate! Satano prenu for animon lian!   Aŭdu.
103
Kaj Gerier’ ekfrapas Amuraflon, Kirason rompas, ŝildon dispecigas,   1270 En koron li enigas akran haston, Trapikas korpon per fortega bato. Jen mortigito teren, unubate. Jen Olivir’: «Batalo nia bela!»   Aŭdu.
104
Ekfrapas Almasuron Duk’ Sansuno. Li rompas oran kaj floretan ŝildon. Kiraso servas por nenio. Koro, Hepato, pulmo estas distranĉitaj! Mortinto teren! (Pri li ploru aŭ ne!). Ĉefepiskopo diras: «Jen majstraĵo!»   Aŭdu.   1280
105
Ansejs’ forlasas bridon al ĉevalo, Kaj kuras al Turgiz’ de Turteluso. Li rompas ŝildon sub orita bulo, Kaj, sub kiras’, duoblan ŝtofon fendas. Eniĝas bona hasto tra la korpon, Tiele, ke feraĵo ĝin trapikas! Jen mortigito teren, unubate. Rolando diras: «Jen kuraĝulaĵo!»   Aŭdu.