Ĉar Francoj vidas Idolanojn tiomAmasiĝintajn sur kamparo, iliAlvokas Oliviron kaj Rolandon,Kaj dek du konsilistojn por la helpo, 1470Ĉefepiskopo diras taŭgajn vortojn:«Sinjoroj kaj baronoj, vi ne timu;› Je Dio! Ne forkuru, por ke pri vi› Koruloj ne kantadu malbonaĵojn!› Pli bone estas en batalo morti!› Jes! Certe estas, ke ni tuj mortiĝos!› Post tiu tago ni ne restos vivaj!› Mi tamen povas certe diri al vi,› Ke Sankta Paradizo vin ricevos,› Ke morgaŭ vi sidiĝos ĉe Sanktuloj!»… 1480Aŭdinte, Francoj viglaj kaj fierajPer spronoj pikas, kaj antaŭenrajdas,Kaj ĉiuj ekkriegas: «Je Munĝojo!» Aŭdu.
128
Marsilo Reĝo estas Reĝ’ malbona;Li diras: «Idolanoj, vi min aŭdu;«Rolando grafo estas potenculo,«Ni povus venki lin nur malfacile,«Kaj du bataloj, ŝajne, ne sufiĉos;«Trifoje ni batalos, ĉu vi volos.«Unue, dek korpusoj atakados,«La dek aliaj restos tie kun mi.«Hodiaŭ Karlo iom perdos povon,«Kaj vidos malgloregon de Francujo!»Li donas al Grandojn’ standardon oran,Por ke li gvidu genton kontraŭ Francoj,Kaj al li donas altestrecon reĝan. Aŭdu.
129
Marsilo Reĝo restis sur monteto.Grandojn’ malsupreniras en la valon;Tri oraj najloj fiksas la standardon;Li laŭte krias: «Nun, baronoj, rajdu!»Mil kornoj tiam hele sonoradas;Kaj Francoj diras: «Patra Dio! kion«Ni faros? Ve al ni! pro Grafo Geno!«Ĉar certe li nin perfidege vendis,«Por helpo venu dek du konsilistoj!»—Ĉefepiskop’ unua ekrespondas:«Hodiaŭ kuraĝuloj honoriĝos;«Al vi disdonos Dio kronojn, florojn,«En Paradizo, inter la Gloruloj;«Malkuraĝuloj ne eniros tien!»—Kaj Francoj diras: «Ni kuniru kune!«Ni ne perfidos Dion, malgraŭ morto!»Jen ili pikas per oritaj spronoj,Kaj kuras al malnoblaj perfiduloj. Aŭdu.
Dubataloj
130
Marsil’ dividas genton en du partojn;Ordonas dek korpusoj restu kun li,Kaj dek aliaj rajdu por batali.Kaj Francoj: «Dio! Nepre ni tuj mortos!«Ĉu eksaviĝos dek du konsilistoj?»Ĉefepiskop’ Turpin’ unua diras:«Vi kuraĝuloj, kiuj amas Dion,«Hodiaŭ vi ricevos kronojn, florojn,«Vi sidos en ĉielaj sanktaj floroj,«Malkuraĝuloj ne eniros tien!»—Respondas Francoj: «Ni kuraĝaj estos!«Al Dia Volo ni ne kontraŭstaros!«Ni batalados kontraŭ malamikoj!«Malmultaj estas ni, jes, sed kuraĝaj!»Per spronoj ili pikas por ataki.Jen Francoj, Saracenoj, brust’ ĉe brusto! Aŭdu.
131
En Zaragozo, ia IdolanoPosedas la duonon de la urboLi estas Klimborin’, neniel nobla.
De grafo Geno li ricevis ĵuron,Pro amikeco kisis lin sur buŝo,Al li donacis glavon, karbunkolon.Ekdiras li: «Mi volas malhonori› Francujon kaj de kron’ senigi Karlon!» 1490Li rajdas sur ĉevalo Barbamuŝo,
Rapida pli ol nizo aŭ hirundo;Per spronoj pikas kaj forlasas bridon;Engelieron de Gaskuj’ atakas,
Kaj malŝatante ŝildon kaj kirason,Trapikas lian korpon per pikstango,Kaj tiel forte, ke ferpint’ transiras,Faligas lin senvivan unubate,Kaj diras: «Ĉiuj estas elvenkeblaj,› Por rompi vicojn, Idolanoj frapu!» 1500—Kaj Francoj: «Ve! Doloro pri bravulo! Aŭdu.
132
Al Oliviro, graf’ Rolando diras:› Amik’, Engeliero ja mortiĝis!
› Pli brava kavaliro ne troviĝis!»—Kaj Olivir’: «Pro Dio, mi lin venĝos!»Per oraj spronoj li ĉevalon pikas;Li tenas sangoruĝan Haltekleron,
Atakas kuraĝege l’ idolanon;Ĉevalon li mortigas per glavbato,Kaj svingas glavon… Saraceno falas…Demonoj prenu for animon lian! 1510Kaj li mortigas dukon Alfainon,
Eltranĉas kapon de Eskababio,
Kaj elseligas sep Arabojn, kiujNeniam plu ekrajdos por batali!—Rolando: «Jen, l’ amiko ekscitiĝas,› Kaj apud mi batalas laŭdeginde!› Pro tiaj batoj Karlo nin pli amos!»—Kaj, laŭte: «Nu! frapadu, kavaliroj!» Aŭdu.
133
Jen estas idolano Valdabruno,
En majstr’ ordeno patro de Marsilo. 1520Sur maro, li posedas kvarcent ŝipojn,Maristoj rekomendas sin nur de li;Jerusalemon li perfide prenis,
Eniris malrespekte Sliman templon,
Mortigis Patriarkon apud fontoj;De grafo Geno li ricevis ĵuron,Al li donacis glavon kaj mil skudojn.Li rajdas sur ĉevalo Gramimundo,
(Ĝi estas rapidmova pli ol falko),Li pikas ĝin per siaj oraj spronoj; 1530Sansunon gravan dukon li atakas,
Kirason rompas, ŝildon dispecigas,Trapikas lin per pinto de standardo,Faligas lin de selo unubate,Kaj diras: «Vi, malnoblaj, ĉiuj mortos,› Frapadu, Idolanoj, ni ja venkos!»—Kaj Francoj: «Ve! Doloro pri barono!» Aŭdu.
134
Rolando vidas, ke Sansuno mortis,
Dolore li premiĝas, (kompreneble),Per spronoj pikas, kontraŭ Valdabruno
Sin ĵetas, frapas tiel forte kiel 1540Li povas (per multkosta Durendalo),Sur oran kaj belŝtonan lian kaskon;Li tranĉas kapon, bruston kaj kirason,Kaj ankaŭ oran kaj juvelan selon,Kaj, tre profunde, dorson de ĉevalo;Mortigas ambaŭ (lin aprobu aŭ ne).Kaj Idolanoj: «Terurega bato!»—Rolando diras: «Mi ja vin malamas,Ĉar vi malsaĝaj estas, kaj malpravaj!» Aŭdu.