156
«Roland’ amiko, sonorigu kornon,
«Ĝin aŭdos Karlo intermontiranta,
«Mirinda anareg’ returnen iros:
«Ĝi trovos nin mortintajn, disŝirintajn;
«Sed Francoj povos venĝi mortigitojn
«De Hispananoj en la batalado!
«Forportos ili kune niajn korpojn;
«Ne manĝos ilin hundoj, lupoj, aproj!»
—Roland’: «Jen estas, ja, parolo prava!» Aŭdu.
Franca anaro
157
Rolando prenas sian Olifanton
Al buŝo, kaj fortege sonorigas.
Tra altaj montoj flugas sonorado;
Je tridek mejloj oni ĝin aŭdadas.
Ĝin aŭdas Karlo kaj anaro tuta.
Kaj Reĝo: «Jen batalas niaj anoj!»
—Sed Geno: «Se alia tion estus
› Dirinta, oni kredus, li mensogis!» Aŭdu.
158
Rolando graf’, dolore, malfacile
Kaj pene sonorigas Olifanton;
El lia buŝo ŝprucas ruĝa sango,
Tempio ekfendiĝas, sed el korno
Trairas sonorado malproksimen…
Ĝin aŭdas Karlo intermontiranta,
Naimo aŭdas, Francoj aŭskultadas;
—Kaj Reĝ’: «Mi aŭdas vokon de Rolando!
› Ne sonorigus li, se ne batalus!»
—Sed Geno: «Ne, ne estas eĉ batalo! 1770
› Grandaĝa estas vi kaj heleblanka
› Kaj viaj vortoj indaj je infano!
› Vi konas memestimon de Rolando,
› Li, forta, brava, granda kaj mirinda;
› Plej strange estas, ke Di’ lin toleru!
159
Rolando graf’ kun buŝo sangadanta,
Tempio sur la frunto ekfendita,
Dolore, pene, prenas Olifanton.
Ĝin aŭdas Karlo, ĝin aŭskultas Francoj!
—Kaj Reĝo: «Tiu korno longspiradas!»
—Naimo: «Tie, ja, Roland’ suferas! 1790
› Li bataladas … tio certa … jes, lin
› Perfidis tiu ĉi hipokritulo!…
› Armilojn prenu, kriu kunvenvorton,
› Kaj helpu al nobela via gento!
› Vi aŭdis ja ĝemadon de Rolando!» Aŭdu.
160
Ordonas Karlo sonorigi kornojn.
Malsupreniris Francoj, kaj sin armas
Per kaskoj kaj kirasoj, oraj glavoj,
Kaj belaj ŝildoj, grandaj, fortaj hastoj,
Kaj per standardoj blankaj, ruĝaj, bluaj. 1800
Ekrajdas ĉiuj estroj de anaro,
Per spronoj pikas; dum intermontiro,
Diradas ĉiuj unu al l’ alia:
«Se ni alvenos al Rolando viva
› Kun li mirindajn batojn ni frapados!»
Por kio servas?… Ili tro prokrastis!… Aŭdu.
Unua puno al Geno
161
Foriĝis noktmallumo, nun tagiĝas.
Je suno armilaĵoj rebrilegas,
Kaj kaskoj kaj fervestoj ekfajriĝas,
Kaj ankaŭ brilas flordesegnaj ŝildoj, 1810
Kaj ankaŭ hastoj kaj standardoj oraj.
Imperiestro rajdas kolerege;
Malĝojas, korpremiĝas ĉiuj Francoj,
Jen ĉiuj varme, dolorege ploras!
Jen ĉiuj multtimegas pri Rolando!
──────
Nun Reĝo ekkaptigas grafon Genon,
Reiro de Karlo
162
Mallumaj, longaj, altaj estas montoj! 1830
Profundaj valoj! fortaj akvofaloj!
Antaŭe, malantaŭe sonoradas
Ripetas kornoj Olifantan vokon.
Imperiestro rajdas kolerege,
Kun furiozaj kaj malĝojaj Francoj;
Kaj ĉiuj senescepte ploras, ĝemas,
Al Dio preĝas por Roland’, ĝis kiam
Alvenos ili sur batalan kampon,
Kaj kun Rolando fierege frapos…
Por kio servas tio?… Por nenio! 1840
Ĉar ili ne alvenos ĝustatempe! Aŭdu.
163
Nun Reĝo Karlo kolerege rajdas.
Ho! kiel blanka barbo sur kiraso!
Baronoj de Francuj’ per spronoj pikas,
Kaj ĉiuj malĝojegas kaj bedaŭras
Ne esti ĉe Rolando, l’ Estro, kiu
Batalas nun hispanajn Saracenojn!
Se estos li vundita, ĉiuj mortos!
Kun li nur sesdek restas! jes, sed kiaj?
Neniam Reĝ’ aŭ Estro havis tiajn! Aŭdu.
164
Tra longaj intermontoj Karlo rajdas,
Dolore kaj kolere premegita!
Malvenkego
165
Roland’ sur montojn, stepojn, trarigardas
Mortintajn Francojn! Kiom kuŝas tie!
Pri ili grandanime li ploradas:
«Baronoj noblaj, Dio al vi estu
› Favora, kaj en Paradizon metu
› Animojn viajn, inter sanktajn florojn!
› Pli bonajn ol vi, mi neniam vidis;
› Ĉar vi utilis al mi ĉiam, ĉiel,
› Por almiliti tiom al la Reĝo!
› Ve! Li malprave vin alprenis al si! 1860
› Ho, Franca Tero, dolĉa lando! Vi nun
› Je la plej bonaj estroj vidviniĝas!
› Baronoj, mi vin vidas morti por mi!
› Ve! mi ne povas vin defendi, savi!
› Ho! helpu al mi Dio, Li Memvero!
› Mi restos kun vi, Oliviro, Frato!
› Doloro (se ne malamika bato,)
› Mortigos min! Ni iru rebatali!» Aŭdu.