Roland’ sur montojn, valojn, trarigardas.Vidinte Idolanojn tiel multajn,Al Oliviro noble li parolas:«Belfrato, ni kun Francoj devas tie«Mortiĝi!» Tiam Graf’ Roland’ paliĝas,Kvarfoje laŭte krias: «Je Munĝojo!»Per korno sonorigas: «Por atako:»Per spronoj forte pikas Vejlantifon.Li tuj ekfrapos per tranĉega glavo. Aŭdu.
167
Roland’ revenas sur batalan kampon;Per Durendalo li kuraĝe frapas. 1870Distranĉas li Faldrunon de la Pujlo,
Kaj dudek kvar plej glorajn Idolanojn.Neniam estos tia batalanto!Kiele cervoj saltas antaŭ hundojTiele Idolanoj kuras de li.Ĉefepiskopo diras: «Mirindaĵo!› Ĉi tio estas inda je bravulo› Bonarmiĝinta kaj rajdanta noble!› Li estu en batal’ fiera, forta;› Alie, ja, nenion li valoras; 1880› Fariĝu li monaĥ’ en monaĥejo,› Pro niaj pekoj ĉiam li preĝadu!»—Rolando diras: «Frapu; ne indulgu!»Aŭdinte tion, Francoj rebatalas.Kristanoj multe domaĝiĝis tie! Aŭdu.
168
Nenian savon atendante, viroKuraĝe sin defendas en batalo.Pro tio, Francoj fieriĝas kvazaŭLeonoj. Jen Marsil’ je nobla ŝajno!Li rajdas sur ĉevalo Gainuno, 1890(Ĝi estas rapidmova pli ol falko),Per spronoj pikas kaj Bevunon frapas,
(Ĉi estas Estr’ de Belno kaj Diguno).
Li ŝildon rompas kaj kirason ŝiras,Majstrece lin senvivan ĵetas teren;Ivonon, Ivorion kaj Girardon
De Rusiluno ankaŭ li mortigas.
Ne malproksime estas Graf’ Rolando;Li tiam diras: «Dio vin malbenu!› Ĉar vi malrajte mortigadis miajn› Amikojn, tuj per bato vi elpagos; 1900› Kun mia glavo vi ekkonatiĝos!»Li kuraĝege ekatakas Reĝon,Distranĉas lian dekstran manradikon,Distranĉas ankaŭ kapon de la blondaĴurfalo, propra filo de Marsilo.
Kaj Idolanoj: «Helpu al ni, Maho!› Ho! Dioj niaj! Venĝu nin al Karlo!
› Li lasis ĉe ni tiajn anojn, kiuj,› Eĉ antaŭ morto, kampon ne fordonos!»Kaj ankaŭ diras: «He! Ni kuru for!» Jen 1910Forkuras cent mil viroj… kiu povusHaltigi ilin?… Ili ne revenos…
169
Marsil’ seniĝis je la dekstra mano.Li tiam teren ĵetas sian ŝildon,Per akraj spronoj li ĉevalon pikas,Forlasas bridon, kaj al HispanujoForkuras kun dudek mil IdolanojVunditaj; ili ĉiuj diras unuAl la alia: «Nev’ de Karlo venkis!» Aŭdu.
170
Por kio servas? Jes, Marsil’ forkuras;Sed restas lia onklo, la Kalifo.Li, Estro de Kartaĝ’, Alfern’, Garmajo,
Etiopujo malbenita tero,
Kaj ankaŭ Estro de la nigra gentoJe naz’ dikega kaj orelo larĝa.Jes! pli ol kvindek mil el ili, tieRajdadas fierege, kolerege, 1920Kaj krias idolanan kunvenvorton.—Rolando diras: «Tuj ni oferiĝos!› Mi scias… ni ne longe plu vivados…› Malben’ al kiu vivon ne pagigos› Karege!… Estroj, frapu per la glavoj,› Defendu viajn morton, vivon, por ke› Ne estu honto al Francujo dolĉa.› Se Karlo venos sur la batalejon,› Se vidos li mortintajn Saracenojn,› Po unu el la niaj … dek kvin ilin, 1930› Imperiestro povos nin nur beni!» Aŭdu.
Morto de Oliviro
171
Rolando vidas malbenitan genton,Pli nigran ol la inko, kaj montrantanBlankaĵon ian nur sur la dentaro.Li tiam diras: «Mi ja estas certa,› Kaj vidas mi, ke ni hodiaŭ mortos!› Refrapu, Francoj, mi frapegas ree!»—Kaj Olivir’: «Malben’ al prokrastantoj!»Jen Francoj interĵetas sin antaŭen. Aŭdu.
172
Je vido de malmulto da Francaro 1940Hispanoj kuraĝigas sin, ĝojegas,Kaj diras: «Karlo estas malpravega!»Kalifo rajdas sur ĉeval’ flavruĝa;
Li pikas ĝin per siaj oraj spronoj.El malantaŭe, mezen de la dorso,Li frapas Oliviron, rompas blankanKirason, kaj trans korpon puŝas haston.Li diras: «Por vi, jen mortiga bato!› Malprava Karlo lasis vin ĉi tie;› Li malutilis al vi, sed li pentos, 1950› Ĉar mi la miajn plene venĝis al vi!» Aŭdu.
173
Eksentas Olivir’, ke vundo estasMortiga; li sin venĝi ne prokrastas;Per hela ŝtala Haltekler’, kalifonLi frapas sur la oran pintan kaskon;El ĝi dissemas ŝtonojn kaj kristalojn,Distranĉas kapon ĝis la dentoj; glavonSvinginte, li faligas lin senvivan,Kaj diras: «Idolan’ al vi malbeno!› Eblege Karlo iomete perdis,› Sed al l’ edzino, al virino ia, 1960› En via lando, vi ne fanfaronos,› Ke vi al Karlo prenis eĉ moneron,› Aŭ lin senigis je mi aŭ alia!»—Kaj ankaŭ diras li: «Rolando, helpu!» Aŭdu.
174
Eksentas Olivir’, ke vundo estasMortiga; li ne haltas por venĝado.Per Haltekler’, li forte bataladas,En la amaso li kuraĝe frapas,Distranĉas bulajn ŝildojn, kaj pikstangojn,Piedojn, manojn, ŝultrojn kaj brustkestoj.Lin kiu vidus Saracenojn tranĉi, 1970Mortinton sur mortinton ĵeti teren,Nur povus pensi pri kuraĝo vera!Li memoriĝas pri deviz’ de Karlo:«Munĝojo!» krias li per forta voĉo;Rolandon, fraton kaj amikon vokas:«Kolego, venu pli proksimen je mi!› Hodiaŭ dolorege ni disiĝos!»Kaj ambaŭ ploras unu pri l’ alia! Aŭdu.
175
Roland’ rigardas Oliviron, kiesVizaĝ’ paliĝis kaj senkoloriĝis;Elfluas el la brusto ruĝa sango 1980Falanta teren kvazaŭ per riveroj!Rolando diras: «Dio! Kion fari!› Amiko! Ve, pri via grandanimo!› Neniam estos iu samvalora!› Francujo dolĉa! Vi tuj vidviniĝos› Je kuraĝuloj, kaj vi honte falos!› Imperiestro grande domaĝiĝos!»Rolando tiam svenas sur ĉevalo! Aŭdu.