184
Rolando graf’ kuraĝe bataladas,
Ŝvitadas sur varmega tuta korpo, 2100
Suferas teruregan kapdoloron.
(Tempio krevis dum sonorigado).
Li volus scii ĉu alvenos Karlo;
Reprenas Olifanton, sed malforte
Ĝin sonorigas… Karlo, tie, haltas,
Aŭskultas, kaj: «Sinjoroj, malfeliĉo!
› Hodiaŭ nev’ Rolando mankos al ni!
› Laŭ sonorig’, li ne longtempe vivos!
› Al li ni rapidrajdu sur ĉevaloj;
› Nun, ĉiuj kornoj de anar’ sonoru!» 2110
Sesdek mil kornojn ili sonorigas;
Tiele, ke ripetas montoj, valoj…
Ekaŭdas Idolanoj, kaj malĝojas,
Kaj diras: «Reĝo Karlo nun alvenas!» Aŭdu.
185
Kaj ankaŭ: «Jen Imperiestr’ reiras!
› Ĉar aŭdas ni sonorajn francajn kornojn.
› Se Karl’ alvenos, ni la venkon perdos,
› Kaj se Roland’ postvivos, la milito
› Rekomenciĝos! Ve, por Hispanlando!»
Kuniĝas kvarcent armiĝintaj viroj 2120
El la anaro plej bonegaj; ili
Rolandon ekatakas terurege.
Ho! kiom grafo devas klopodadi! Aŭdu.
186
Ilian alproksimiĝadon vidas
Roland’; li fieriĝas, kuraĝiĝas;
Li preta por ĝis morto kontraŭstari;
Ĉar mort’ pli bona estas ol forkuro.
187
Rolando graf’ ne ŝatas malbravulojn,
Nek malbonulojn, nek fanfaronulojn,
Malŝatas ankaŭ estrojn ne fidelajn.
188
Nun Idolanoj diras: «Ni naskiĝis
› Por malfeliĉo! Ve! En tiu tago
› Malĝoja, ni Sinjorojn, Estrojn perdis!
› Jen glora Karlo venas kun anaro!
› Ni aŭdas sonorantajn francajn kornojn, 2150
› Kaj grandan krian bruon de «Munĝojo»!
«Rolandon, pli ol kiu ajn fieran
› Neniu povas venki; ni frapadu
› El malproksime, kaj lin lasu tere!»
Alĵetas ili hastojn, ponardegojn,
Pikstangojn, lancojn kaj barbulajn sagojn;
Pecigas, fendas ŝildon de Rolando,
Disrompas, senornamas la kirason
Ne povas ili vundi lian korpon;
189
Forkuras tremegantaj Idolanoj,
Kaj al si diras: «Nin Rolando venkis!
«Imperiestro iras malantaŭen!
«De franca gento aŭdu sonorkornojn!
«Ĉar venas Karlo, li alportas morton!
«Li venkis tiom da potencaj Reĝoj!
«Marsil’ ne povos certe nin defendi,
«Ni perdos gloran Hispanujon, se ne
«Emir’ mem venos ĝin defendi por ni!» Aŭdu.
Lasta beno de Ĉefepiskopo
190
Forkuras Idolanoj kun kolero,
Kaj rapidiras al Hispanolando.
Rolando graf’ ne persekutas ilin,
191
Roland’ trairas sola batalejon,
Li serĉas jen sur valo, jen sur monto;
Li trovas Ivorion kaj Ivonon,
192
Roland’ returnen iras en la kampon 2200
Jen, apud roz’ sovaĝa, sub abio,
Amikon Oliviron li retrovas,
Kaj tiam ame li lin ĉirkaŭprenas.
Laŭ povo, li revenas, kaj l’ amikon
Sur ŝildon metas apud la aliaj.
Ĉefepiskopo benas, senpekigas!
Ho ve! la larmoj! Ho ve! la korŝiro!
Rolando diras: «Olivir’! Karulo!
193
Rolando Graf’ vidinte ĉiujn estrojn
Mortintajn, ankaŭ karan Oliviron,
En koro ekpremiĝas kaj ekploras,
Senkoloriĝas; tia estas lia
Doloro, ke li plu ne povas stari,
Kaj vole aŭ nevole svenefalas! 2220
—Ĉefepiskop’: «Barono malfeliĉa!» Aŭdu.
194
Ĉefepiskop’ vidinte lian svenon,
Ŝiriĝas tiel kiel iam eble!
Etendas manon, prenas Olifanton.