6
Marsilo reĝo finis konsiliĝon.
Li diras: «Nun, Sinjoroj, vi foriru,
› Portante en la mano olivbranĉojn; 80
› Al Reĝo Karlo mianome diru,
› Ke li, pro Dio lia, min indulgu.
› Ne pasos tiu ĉi monato, antaŭ
› Ol mi lin sekvos kun mil fideluloj.
› Mi tuj aliĝos al Kristana leĝo,
› Servonte lin fidele, ame. Mi ja
› Garantiulojn sendos, se li volos!»
—«Traktaĵo lerta!» diras Blankandrino. Aŭdu.
7
Marsil’ venigas dek mulinojn blankajn
Kortego de Karlo
8
La Reĝo estas ĝoja, bonhumora;
Alveno de Marsilanoj
9
L’ unua Blankandrino ekparolas:
«Al via Reĝa Moŝto, altsaluto
› Je Dio, la Glorulo, adorinda!
› Jen kion diras brava Reĝ’ Marsilo.
› Esploris li pri via leĝ’ de l’ Savo;
› Li volas al vi partodoni havon,
› Leonojn, ursojn, hundojn kunligitajn,
› Sepcent kamelojn kaj mil akcipitrojn
› Plenaĝajn, kvarcent mulojn ŝarĝigitajn 130
› Je oro kaj arĝento, tiom kiom
› Forporti povas kvindek veturiloj,
› Por ke vi superpagu viajn anojn.
› Jam de tre longe vi ĉi tie estas,
› Francujon, Ajkson vi reiru; tien
› Li sekvos vin; ĉi tion li promesas.
› Al via leĝo tiam li aliĝos,
› Manplekte, li fariĝos ano via:
› Per vi, li estos Reĝ’ de Hispanujo.»
Al Di’, Imperiestro levas manojn,
Kaj, mallevinte kapon, ekpripensas. Aŭdu.
10
La Reĝo sidas, kapon mallevinte:
Por parolado li ne tro rapidas, 140
Kaj nur parolas post pripenso plena.
Li restariĝas kaj fiere diras
Al la senditoj: «Vi ja estas pravaj;
› Sed Reĝ’ Marsilo multe min malamas!
› Pri tio kion vi al mi raportis,
› Je kia grado povas mi konfidi?»
—Kaj Saraceno: «Per garantiuloj;
› Fordonos ni al vi dek, dek kvin, dudek;
› El ili estos riske filo mia;
› Vi ja ne havos pli nobelan ol li. 150
11
Belega tago de nun ekfiniĝas.
La dek mulinojn Karlo enstaligas,
Kaj en ĝardeno fruktodona tendon
Starigas por loĝigi dek senditojn. 160
Pri ili zorgas dek du el serĝentoj,
Dum nokt’ gardantoj ĝis tagiĝo hela.
Sin levas Estro Karlo frumatene,
Al meso kaj matinoj li ĉeestas…
Imperiestro sidas sub abio;
Li vokas la baronojn al kunveno,
Ĉar nur per Francoj ĉion li plenumos. Aŭdu.
Konsiliĝo ĉe Karlo
12
Imperiestro sidas sub abio;
Li vokas la baronojn al kunveno.
13
«Baronoj noblaj», diras Estro Karlo, 180
«Marsilo reĝo skribis al mi jenajn:
› Li volas al mi partodoni havon,
› Leonojn, ursojn, hundojn kunligitajn,
› Sepcent kamelojn, kaj mil akcipitrojn
› Plenaĝajn, kvarcent mulojn ŝarĝigitajn
› Je or’, kaj pli ol kvindek veturilojn,
› Kondiĉe ke Francujon mi reiru.
› Li sekvos min en Ajkson, en palacon;
› Aliĝos li al nia leĝ’ de l’ Savo,
› Kristan’ fariĝos, kaj de mi ordonos. 190
› Mi tamen dubas, ĉu li diris veron!»
—Ekkrias Francoj: «Ni nin gardu bone!» Aŭdu.
Paroladoj
14
La Reĝo finis sian paroladon.
Rolando graf’ neniel lin aprobas,
Sin levas, staras, kaj lin kontraŭdiras:
«Malprave estus fidi al Marsilo!
› Ni, de sep jaroj, venis Hispanujon!
15
Jen Karlo, kun la kapo mallevita!
Li elkaresas barbon kaj lipharojn,
Li nek aprobas nek mallaŭdas nevon.
Silentas ĉiuj Francoj; sed jen Geno
Sin levas; li al Reĝo proksimiĝas
Kaj fierege tiel ekparolas:
«Malprave estas kredi malsaĝulojn, 220
› Min aŭ l’ aliajn; nur profiton celu.
› Nu, kiam vin sciigas Reĝ’ Marsilo,
› Ke li, manplekte, submetiĝos al vi,
› Ke, de vi, li ricevos hispanujan
› Estrecon, kaj alprenos kredon nian,
› Ĉi tiu kiu volas lin mallaŭdi
› Je mort’ elfariĝonta ne pripensas!
› Konsiloj vantaj ne plu superregu!
› Malsaĝajn lasu ni, kaj saĝajn gardu!» Aŭdu.