Выбрать главу
195
Rolando Graf’ rekonsciiĝas tiam; Li sin levetas!… Ho, doloro tranĉa! Antaŭen, malantaŭen li rigardas, Trans la amikojn sur la verda herbo… Li vidas tere noblan la baronon, Ĉefepiskopon, Dian rajtigiton! Ĉi tiu sin kulpigas, suprenlevas Okulojn, kaj manplektas al ĉielo;   2240 Li preĝas: «Dio donu Paradizon!»… Turpino mortis por la serv’ al Karlo; Per glavfrapegoj, belaj predikadoj, Li ĉiam bataladis Idolanojn! Al li redonu Dio sanktan benon!   Aŭdu.
196
Roland’ vidinte, ke li mortis, se ne Pro Olivir’ neniam pli sopiris! Li tiam diras korŝirantan vorton: «Ho! Karlo de Francujo! kiel eble «Rajdadu plej rapide! Ĉar el niaj «En Rencesval’ fariĝis granda perdo! «Sed Reĝ’ Marsilo perdis siajn anojn… «Po unu el ni, ili mortis kvardek…»   Aŭdu.
197
Roland’ Ĉefepiskopon vidas tere! Sur lia ventr’ intestoj malvolviĝas, Cerbaĵo moviĝetas sur la frunto! Roland’ sur bruston, meze inter ŝultroj, Plektigas la du blankajn, belajn manojn,   2250 Kaj, laŭ kutimo de la land’, ekplendas: «Nobela Estro! Nun mi vin fordonas › En manojn de Glorulo de Ĉielo! › Neniu pli fervore servis al Li, Neniam, de la apostolaj tempoj, › Profeto tia leĝon gardis, homojn › Konvertis! Kvietiĝu la animo › Fluganta tra la Paradizajn pordojn!»   Aŭdu.

Morto de Rolando

198
Ĉeestas morto! Ĝin Rolando sentas! Elfluas la cerbaĵo tra oreloj!   2260 Por samgentuloj li alpreĝas Dion Kaj por si mem Anĝelon Gabrielon. Li prenas Olifanton (ne riproĉu) Kaj ankaŭ tenas glavon Durendalon. Pli longe ol forĵeto per pafarko, Sur fremda kampo li antaŭenkuras; Monteton li suriras; sub du arboj Belkreskaj kuŝas kvar marmoraj ŝtonoj; Sur verdan herbon li renverse falas; Li svenas tie, ĉar alvenas morto!   Aŭdu.
199
Montaro estas alta, arboj altaj; Ĉi tie brilas kvar marmoraj ŝtonoj; Sur verda herbo Graf’ Rolando svenas. Lin tamen observadas Saraceno Mortŝajniĝanta tere inter ĉiuj, Vizaĝ’ kaj korpo sangomakulataj. Ĉi tiu ekleviĝas kaj alkuras. Li estas bela, forta kaj tre brava, Fiera, kaj mortige furioza. Armaĵon, korpon de Roland’ li prenas,   2280 Kaj krias: «Jen venkita nev’ de Karlo; › Jen glavo, mi ĝin portos Arabujon!» Li prenas ĝin kaj tiras lian barbon. Tirite tiel, Graf’ rekonsciiĝas.   Aŭdu.
200
Rolando Grafo sentas ŝtelan movon; Okulojn li malfermas kaj nur diras: «Mi scias… vi ne estas el la niaj!» Per Olifanto, ĉiam prigardata, Li frapas sur juvelan oran kaskon, Li rompas ŝtalon, kapon, ankaŭ ostojn El kap’ la du okulojn elsaltigas,   2290 Faligas mortigiton sur la teron, Kaj: «Senkorulo! kiel vi kuraĝis › Min, prave aŭ malprave, ekataki? › Pri tio ĉiuj juĝos vin malsaĝa; › Fendita estas Olifantrandaĵo, › Belŝtonoj kaj oraĵoj falis el ĝi?»   Aŭdu.
201
Eksentas nun Roland’, ke mort’ lin premas! Li staras sur piedoj, kaj plej eble Penadas; (Ve! vizaĝ’ senkoloriĝis;). Li elingigas glavon Durendalon, Starantan antaŭ li ŝtonegon brunan   2300 Dekfoje frapas kun kolero tranĉa; Tuj ŝtalo sonas, forta, ne rompita. Li diras: «Sankta Manjo, helpu al mi! › Vi, Durendalo mia! Malfeliĉo! › Foriras mi! Ve! kio vi fariĝos! › Per vi, mi, tiom batalinte venkis, › Akiris tiom da reĝlandoj vastaj, › Regataj nun de blankabarba Karlo, › Vin ne heredoprenu forkuranto! Neniu de mi viva vin forprenos! › Mi brave vin portadis; similulo   2310 › Libera en Francujo plu ne vivos!»   Aŭdu.
202
Rolando frapas Sardanian ŝtonon; Tuj ŝtalo sonas, forta, ne rompita. Vidinte glavon ne rompeblan, Grafo En propra koro pri ĝi ekkompatas: «Ho Durendalo! kiel hela, blanka! › Ho! kiel vi je sun’ flamiĝas, brilas! › En Moriana valo estis Karlo; › Anĝel’ de Dio de Ĉiel’ ordonas, › Ke li vin donu al kuraĝa grafo;   2320 › Kaj nobla, glora Reĝ’ vin donis al mi, › Per vi, mi venkis Anĵon, Britanujon, › Per vi mi venkis Pejton kaj Mainon, › Kaj per vi, la liberan Normandujon, › Per vi, Provencon kaj Akitanujon, › Lombardon, ankaŭ tutan Romanujon, › Per vi, Flandrujon tutan, Bajerlandon, › Kaj Bugerion, kaj Polujon tutan, › Kostentinnoblon submetiĝan al li, › Saksujon sklavan laŭ bontrovo lia,   2330 › Per vi, Eskujon, Galon kaj Irlandon, › Anglujon, kie estas lia hejmo; › Kaj kiom da prenitaj landoj, teroj, › De mi al Karl’ blankhara akiritaj! › Pri tiu glavo mi dolore ĝemas! › Mi mortu, ĝi ne restu al fremdulo! › De tia hont’ Francujon Dio gardu!»   Aŭdu.
203
Rolando frapas dubebrunan ŝtonon; Pli ol mi povus diri, ĝin disrompas; Tuj glavo sonas forta, ne rompebla,   2340 El ŝton’, aeron tranĉas al ĉielo. Vidinte Grafo, ke li ĝin ne rompos, Dolĉege, kore, pri ĝi li plendadas: «Ho, Durendalo! tiel bela, sankta! › En bulo kuŝas sanktrestaĵoj: dento › De Sankta Petro, sang’ de Sankta Baĉjo, › Harar’ de Lia Moŝto San Denizo, › Peceto de vestaĵ’ de Sankta Manjo; › Malrajte vin posedus Idolanoj! › Ĉar nur Kristano estas inda je vi!   2350 Per vi mi finis tiom da bataloj! › Per vi mi prenis tiom da vastlandoj › Tenataj nun de florbarbulo Karlo, › Per kiuj l’ Estro estas forta, riĉa! › Neniam tenu vin malkuraĝulo! De tia hont’ Francujon Dio gardu!»   Aŭdu.
204
Rolando sentas, ke alestas morto; De l’ kapo en la koron ĝi penetras! Li kuras, sub abion li sin ĵetas; Sur verdan herbon li sin ventresternas, Sub sin li metas Olifanton, glavon. Vizaĝon turnas al la fremda gento.   2360 Li faris tion, ĉar li volas vere Sciigi al Francaro kaj al Karlo, Ke li, kuraĝa grafo, mortis brave. Pri siaj kulpoj li repetas Dion, Pri pekoj al ĉiel’ li montras ganton… Anĝeloj venas al renkonto de li.   Aŭdu.