Rolando sentas, ke finiĝas vivo;Li kuŝas sur altaĵ’ al Hispanujo,Kaj per la mano frapas al si bruston:«El mia kulpo, Dio, Potenculo!› Pri miaj grandaj kaj malgrandaj pekoj! 2370› Pri ĉiuj, kiuj estas de naskiĝo› Ĝis tiu tago de mortiĝo mia!»Al Dio li prezentas dekstran ganton…Anĝeloj de ĉiel’, malsupreniris. Aŭdu.
206
Rolando Grafo kuŝas sub abio,Al Hispanujo li direktis frunton.Li ekmemoras pri la pasintaĵoj,Pri ĉiuj landoj, kiujn li akiris,Pri parencaro, pri Francujo dolĉa,Pri Karlo, Reĝo kiu zorgis pri li, 2380Pri Francoj, al li tiel sindonemaj!Deteni larmojn, ĝemojn, li ne povas;Sed sin mem li ne volas pli forgesi,Kulpigas sin, de Di’ pardonon petas:«Ho! Vera Patr’! Neniam mensoginta!› Per kiu San Lazaro reviviĝis,
› Kaj Daniel’ saviĝis el leonoj,
› Animon mian savu el danĝeroj› Pro pekoj, kiujn mi dum vivo faris!»Al Dio li prezentas dekstran ganton…Ĝin prenas de li Sankta Gabrielo. 2390Kliniĝas lia kapo sur la brakon,Manplekte, li foriris al finiĝo!…Alsendas Dio unu el keruboj,Kaj sanktajn Rafaelon, Gabrielon,
Kaj Miĉjon de l’ danĝer’ sur maro. Grafan
Animon ili portas Paradizen. Aŭdu.
Revenĝoj
Reveno de Karlo
207
Rolando mortis… Di’ animon lianRicevis.—Karl’ en Rencesvalon venas.
Sur ĉiuj vojoj kaj vojetoj, spacojDe kamp’, plataĵoj plej malvastaj, kuŝas 2400Korpaĵ’ de Franco aŭ de Idolano.Ekkrias Karlo: «Nev’! Vi kie estas!› Kaj kie Olivir’! Ĉefepiskopo!› Gerino! kaj l’ amiko Geriero!
› Otuno! kaj Berengiero grafo!
› Ivono, Ivorio tiel karaj!
› Engeliero, estro de Gaskujo!
› Sansuno duko! kaj Ansejs’ fiera!› Girard’ la grandaĝul’ de Rusiluno!
› Kaj dek du konsilistoj postgvardie 2410› Lasitaj!» — Sed por kio?—Ĉar neniuRespondos!—Reĝo diras: «Ho! dolore› Premiĝas mi, ĉar mi ne ekbatalis!»Li kolerege tiras sian barbon;Li, ankaŭ ĉiuj bravaj estroj ploras!Dudek mil viroj svenas, falas teren!Pri ili Duk’ Naim’ kompate plendas! Aŭdu.
208
En Rencesvalo ĉiuj malĝojegas!Jes, ĉiuj kavaliroj kaj baronojPri ili kompatadas, kaj varmegePloradas nun pri filoj, fratoj, nevoj, 2420Amikoj aŭ subulaj noblaj estroj!Jes, grandanombro svenas, falas teren!Sed Duk’ Naimo, noble ekparolas;L’ unua, diras: «Via Reĝa Moŝto,› Rigardu tien, je du mejloj de ni,› Ĉu vi polvaĵojn vidas sur la vojoj?› Ĉi tio estas idolana gento!Ekrajdu, kaj doloron tian venĝu!»—Tuj Karl’: «Jam ili estas malproksime!› Ni iru pro honor’ kaj rajto! Ili 2430› Forprenis floron de Francujo dolĉa!»—Parolas Reĝ’ al Gebuino, Oto,
Tedbaldo Rejmsa kaj Miluno Grafo:
«Vi gardu kampon, valojn, montojn; lasu› Mortintojn tie, kie ili kuŝas;› Por ke ne venu besto aŭ leono,› Ne venu ĉevalisto aŭ servisto,› Aŭ kiu ajn; pri tio bone zorgu› Ĝis ni revenos per favor’ de Dio!»Nun kvar baronoj dolĉe, ame diras: 2440«Al Via Reĝa Moŝto ni obeos.»Mil kavalirojn ili prenas kun si. Aŭdu.
Miraklo
209
Ordonas Reĝo sonorigi kornojn;Li noble rajdas antaŭ anarego,Hispanajn postmarŝantojn ili trovas,Kaj fervorege persekutas ilin.Ekvidas Reĝ’, ke baldaŭ vesperiĝos.Li piediras sur herbejo verda,Li genufleksas kaj petegas Dion,Ke por li Li ordonu—Suno haltu,2450Kaj nokto malfruiĝu, tago daŭru—Jen tuj Anĝelo alkutimiĝinta
Paroli kun la Reĝo diras jenajn:«Rajdadu, Karlo, lumo ne malestos;› Vi perdis floron de Francujo, Dio› Ĉi tion scias, vin vi povas venĝi› Al krima gento!.. Tiam Reĝ’ ekrajdas. Aŭdu.
210
Por Karlo, Dio faras mirindaĵon;Haltigas sunon en ĉiel’. FremdulojForkuras. Francoj persekutas ilin, 2460Atingas ilin en Tenebra-Valo,
Ĝis Zaragoz’ kun batoj persekutas,Terure frapas kaj mortigas ilin,Sur ĉiuj vojoj ilin haltiginte.Rivero Sebr’ irejon kontraŭbaras;
Profunda akvo kaj terura fluo!Malestas ŝipo, barko, transirilo.Fremduloj preĝas Mahon, kaj Tervagon,
Kaj Apolonon por al ili helpi.En Sebron ili ĵetas sin, sed savon
Ne trovos. Pro armaĵ’ tro multepeza 2470Profunde subakviĝas grandanombro;Aliaj pene naĝas laŭ fluego;La plej feliĉaj maldolĉege trinkas;Sed, fine, ĉiuj dronas terurege…Jen Francoj: «Vidu venĝon de Rolando!» Aŭdu.
Bivako
211
Ĉar vidis Karlo ĉiujn IdolanojnAŭ mortigitajn aŭ dronintajn, (grandanAkiron prenis liaj kavaliroj),Li noble piediras de ĉevalo,Li genufleksas, kaj al Dio dankas… 2480Kuŝiĝis suno, kiam li stariĝas…Li diras: «Ni pasigu nokton ie,Ĉar tro malfrue estas por reveni› Al Rencesvalo, de ĉevaloj lacaj
› Formetu selojn, bridojn, lasu ilin› Sensoifigi sin en la herbejoj.»—Kaj Francoj: «Prava estas Via Moŝto!» Aŭdu.
212
Imperiestro haltas tie; FrancojOkupas inter Sebro kaj Valterno,Kaj formetinte selojn de ĉevaloj, 2490Forprenas de la kapoj orajn bridojn,Kaj lasas bestojn sur herbejo verda.Ne povas fari pli ol tion FrancojSenfortaj; ili sur la ter’ ekdormas…Dum tiu nokto, oni ne gvardias. Aŭdu.
213
La Reĝo nun kuŝiĝas sur herbejon,Lancegon metas apud sian kapon.Ĉar li ne volas dormi ne armita,Li sin vestigas per kiraso blanka,Sur kapo ligas oran kaskon, zonas 2500Nekompareblan glavon «Ĝojulinon»,
(Ĝi tridekfoje diverskoloriĝasDum taĝo)—Vi ja aŭdis pri la lancoTrapenetrinta jam sur kruco Nian-
Sinjoron; dank’ al Dio, Karl’ posedasFeraĵon ĝian, kiun li enmetisEn glavprenilon. Pro honor’ kaj eco,Li donis al ĝi nomon «Ĝojulino».
Baronoj francaj tion ne forgesus;De ĝia nom’ «Munĝojo» venis krio. 2510Pro tio, ja, neniu ilin venkos. Aŭdu.