214
La nokto estas hela, luno lumas…
Kuŝiĝis Karlo; li dolore pensas
Pri Oliviro, pri Rolando kaj pri
La dek du konsilistoj, ĉiuj Francoj
En Rencesval’ mortintaj, sangverŝintaj!
Ve! Li ne povas sin deteni plori!
Li petas Dion, Li animojn savu.
Sed laca Reĝo multsuferas, fine,
Dolore premegita li ekdormas. 2520
Dormadas ĉie Francoj sur herbejoj;
Ne eĉ ĉeval’ kapablas stari; kaj ĝi
Por manĝi herbon, restas kuŝiĝinta!
Spertulo granda kiu korŝiriĝis! Aŭdu.
215
Dormadas Karl’, dolore premegita;
Alsendas Dio Sanktan Gabrielon
Komisiitan pri la zorg’ de Karlo;
Anĝel’ pasigas nokton apud Reĝo,
Per sonĝo lin sciigas, ke al Francoj
Batal’ terura ekfariĝos; al li 2530
Gravegan sencon de vidaĵ’ klarigas.
Okulojn al ĉiel’ suprenlevinte,
Ekvidas Karlo tondrojn, frostojn, ventojn,
Kaj fulmotondrojn, renversegojn, fajrojn,
Kaj flamojn pretigitajn.—Jen, subite
Sur francan genton ĉio defaladas!
Jen ekbruliĝas pom-fraksenaj lancoj,
Jen ekflamiĝas la orbulaj ŝildoj,
Rompiĝas stangoj de tranĉegaj hastoj,
Grincadas ŝtalaj kaskoj kaj kirasoj! 2540
Al Francoj kiom da dolor’! Jen kuras,
Por ilin ŝiri, ursoj, leopardoj,
Serpentoj, kaj drakonoj, kaj diablaj
Estaĵoj, kaj pli ol tridek mil hundoj…
Jen ili ĉiuj ĵetas sin sur Francojn…
Jen Francoj krias: «Karlo, Karlo, helpu!»
Dolore kaj kompate, Reĝo volus
Alkuri tien, sed jen kontraŭaĵo:
Al li el la arbar’ leono kuras;
Grandega kaj fiere terurega, 2550
Kruela besto Reĝon mem atakas,
Kaj ambaŭ bataladas brust’ ĉe brusto!
Sed li ne scias, kiu falos, kiu
Faligos!.. Tamen Reĝo ne vekiĝas. Aŭdu.
216
Post tiu sonĝo, Karl’ denove sonĝas.
Li, en Francuj’, en Ajkso, sur perono,
Duoble katenitan urson tenas.
Jen venas el Ardeno ankaŭ tridek
Aliaj, parolantaj kiel homoj,
Dirante: «Reĝo, ĝin redonu al ni; 2560
› Malrajte estas, ke vi ĝin retenu;
› Ni devas helpi al parenco nia!»
El la palaco kuras nobla hundo;
Plej grandan el la bestoj ĝi atakas
Sur verda herbo, apud kunestantoj.
Ĉeestas Reĝ’ al stranga batiĝado;
Sed li ne scias, kiu falos, kiu
Faligos!… ĉion-ĉi l’ Anĝelo montras.
Dormadas Karlo ĝis morgaŭa fruo. Aŭdu.
217
Marsil’ kurante venas Zaragozon, 2570
Sub ombr’ de olivujo piediras;
Li sin senigas je kiraso, glavo,
Kaj kasko, kun dolor’ sur verdan herbon
Sin kuŝas; el tranĉita dekstra mano
Defluas sango; li malĝojas… svenas…
Jen, apud li, edzino Bramimundo
Ploregas, krias, korŝirite plendas;
Pli ol tridek mil viroj, kun ŝi, tie
Malbenas Karlon kaj Francujon dolĉan,
Aliras al la niĉ’ de Apolona 2580
Statuo, kaj per plendoj bruegadas:
«Malbona Dio! Kial vi alportis
› Malgloron? Kial vi forlasis reĝon?
› Ĉu kompensaĵ’ al viaj fideluloj?»
Forprenas de statuo sceptron, kronon,
Pendigas ĝin je manoj al kolono,
Renverse ĝin turnigas sub piedojn,
Ĝin frapas per bastonoj kaj pecigas.
Forprenas de Tervago karbunkolon,
Kaj Mahon ĵetas ili en fosaĵon. 2590
Ĝin mordas surpaŝantaj aproj, hundoj!
Neniam Dioj tiel malŝatiĝis! Aŭdu.
218
Marsil’ de sveno nun rekonsciiĝas.
Lin oni portas en arkaĵan ĉambron,
(Skrib-desegnaĵoj kuŝas sur la muroj).
Reĝino Bramimundo ploregadas,
Kapharojn siajn tiras, kaj plendegas,
Kaj laŭte ekparolas vortojn jenajn:
«Ho, Zaragozo! Vi ja nun seniĝis
› Je nobla Reĝo, kiu vin posedis!
› Ho! Niaj Dioj estas perfiduloj! 2600
› Ĉar ili en batalo nin forlasis!
› Emiro restas al ni! Ĉu kuraĝos
› Li bataladi kontraŭ brava gento,
› Kuraĝa, ne timante eĉ la morton?
› Imperiestro ĝia, florbarbulo,
› Multnobla estas, eĉ bravega; li ja
› Neniam ekforkuros el batalo!
› Domaĝe, ke ne iu lin mortigu!» Aŭdu.
Alveno de Emiro Baliganzo
219
Imperiestro forte kaj potence
En Hispanujo restis dum sep jaroj. 2610
Li prenis tie urbojn kaj kastelojn.
Marsilo Reĝ’ malkvietiĝis pro li.
Unuan jaron, Reĝ’ por help’ petskribis
Al Reĝ’ de Babiluno, Baliganzo,
(Emiro grandaĝulo, longvivinta,
Pli ol Homero, pli ol Virgilio),
Li venu Zaragozon, helpu al li,
Se ne… Marsil’ forlasos siajn Diojn,
Kaj ĉiujn adoratajn Idolaĵojn,
Kristan’ fariĝos, interkonsentiĝos 2620
Kun Reĝo Karlo.—Pro malproksimiĝo,
Ĝis nun malestas Baliganzo; tamen
El kvardek landoj li kundungis anojn,
Pretigis grandan marveturilaron,
Boatojn, barkojn, ŝipojn kaj ŝipetojn;
Al marhaven’ Aleksandrio, fine,
Li kunvenigis tutan la ŝiparon.
En Majo, (proksimiĝas la somero),
Li marforveturigas anaregon. Aŭdu.
220
Sennombra estas fremda anarego. 2630
Rapide, ŝiparmeo sin direktas,
Fornaĝas; sur la mastoj, sur la altaj
Velstangoj, multaj lampoj, fokusvitroj,
El supre ĉirkaŭĵetas lumon tian,
Ke tra la nokto plibeliĝas maro.
Ŝipar’ alproksimiĝas Hispanujon,
Rebrilas kaj lumiĝas tuta lando.
Pri tio al Marsil’ sciigo flugas:
«En Hispanujon venis Baliganzo;
«Armeon li kondukas el plej belaj,
«Kaj dek sep reĝoj kun li ĝin komandas!»
Ho, vera Patro! Dio! Gardu Karlon
En bataleg’ dolora, terurega! Aŭdu.
221
Ne haltas tie idolana gento;
De l’ maro ĝi eniras sur riveroj; 2640
Marbrison kaj Marbruson ĝi transiras;
Sur Sebro kontraŭflue naĝas tuta
Ŝiparo; sur la mastoj, sur la longaj
Velstangoj, multaj lampoj, fokusvitroj
Brilege lumigadas tra la nokto.
Ĉi-tagon ĝi eniras Zaragozon. Aŭdu.
222
La tago estas hela; suno brilas.
Emir’ eliras el la ŝipo; marŝas
Espaneliz’ ĉe lia dekstra flanko,
Kaj dek sep Reĝoj sekvas ilin, Grafojn
Kaj Dukojn kiu povas kunkalkuli? 2650
Sub ombro de laŭrarbo, je l’ kampmezo,
Sur verdan herbon oni metas blankan
Tapiŝon kaj elefantostan seĝon.
Sur ĝin sidiĝas fremda Baliganzo.
Ĉirkaŭe, ĉiuj Idolanoj staras.
Unue, Baliganzo ekparolas:
«Aŭskultu, bravaj, noblaj kavaliroj;
› Imperiestro Karlo, Estr’ de Francoj
› Nutraĵon manĝos nur se mi permesos!
› En Hispanujo li min tro militis; 2660
› Mi volas iri ĝis Francujo dolĉa
› Por lin batali. Mi neniam haltos,
› Se ne li mortis aŭ obeis!» — Sian
Genuon frapas li per dekstra ganto. Aŭdu.