Выбрать главу

Senditoj de Baliganzo

223
Ĉar li ĉi tion diris, li obstinas. Ol ĉiujn riĉegaĵojn sub ĉiel’, li Preferas iri Ajkson, kie Karlo Regadas. Gent’ lin laŭdas kaj aprobas. Nun, li alvokas du el kavaliroj; Ĉi, fratoj, Klarifan’ kaj Klariano:   2670 «Vi estas filoj de Maltrajo Reĝo; › Volonte, ofte, sendojn li plenumis. › Mi volas, ke vi iru Zaragozon; › Vi al Marsil’, je mia nomo, diru: › Mi venis helpi al li kontraŭ Francoj. › Ho! Se mi trovos ilin, batalego › Fariĝos! Prenu l’ orbroditan ganton, › Vestigu per ĝi lian dekstran manon. › Forportu ankaŭ tiun orbastonon. › Saluton lian ricevinte, mi tuj   2680 › Francujon iros por ataki Karlon. › Se Karl’ rifuzos submetiĝi al mi, › Kaj malkonfesi la kristanan leĝon, › El lia kapo mi fortiros kronon!» —Kaj ili: «Prava estas via Moŝto!»   Aŭdu.
224
Kaj Baliganzo: «Nu! Baronoj, rajdu; › Forportu, vi, bastonon; kaj vi, ganton.» —Kaj ili: «Ni obeos, Via Moŝto › Emira!» — Ili rajdas Zaragozon, Trapaŝas sub dek pordoj kaj kvar pontoj,   2690 Trairas stratojn plenajn je urbanoj. Proksimiĝinte al altaĵ’ de l’ urbo Ekaŭdas ili grandan bruon apud Palaco: tie multaj Idolanoj Ploradas, kaj kriadas, kaj ĝemadas, Kaj plendas kontraŭ siaj Dioj, Maho, Tervago, Apolono, kies helpo Malestis; kaj ekkrias: «Ho! Ve al ni! Sur nin faladis honto, malfeliĉo! › Marsilon Reĝon perdis ni hieraŭ!   2700 › Rolando tranĉis al li dekstran manon! › Neniel vivas plu Ĵurfal’ blondulo! › Tuj Francoj prenos tutan Hispanujon!» Nun du senditoj iras al palaco.   Aŭdu.
225
Sub olivujo, du servistoj prenas Per bridoj la ĉevalojn; kaj senditoj Piedirantaj tenas sin per vesto, Suriras la ŝtuparon de palaco, Eniras en l’ arkaĵan ĉambron, kaj tuj Salutas Reĝon ame sed malpie:   2710 «Tervago kaj Sinjoro nia Maho › Kaj Apolono, kiuj nin protektas, › Reĝinan, Reĝan Moŝtojn savu, gardu!» —Sed Bramimund’: «Ho! kia malsaĝaĵo! › Diaĵoj niaj estas malbravuloj! › En Rencesvalo ili malutilis, › Forlasis niajn Estrojn mortiĝantajn, › Forlasis edzon mian en batalo! › De lia brako mankas dekstra mano! › Ĝin al li tranĉis nobla Graf’ Rolando!   2720 › Tuj Karlo prenos tutan Hispanujon! › Ve, malfeliĉa! Kio mi fariĝos? › Domaĝe, ke ne iu min mortigu!»   Aŭdu.
226
Kaj Klarian’: «Reĝina Via Moŝto, › Aŭskultu! Baliganz’ min sendis al vi; › Li diras: «Mi vin savos, Reĝ’ Marsilo.»— «Li sendas al vi ganton kaj bastonon. › Nun sur rivero Sebro ni posedas › Kvar mil boatojn kaj rapidajn ŝipojn, › Neniu povus kunkalkuli barkojn.   2730 › Emiro estas riĉa kaj potenca; › Francujen li persekutados Karlon, › Kaj Karlo submetiĝos aŭ mortiĝos!» —Reĝin’: «Vi ne bezonos iri tien, › Ĉar vi renkontos Francojn pli proksime. › Ĉi tie ili estas de sep jaroj; › Imperiestro estas nobla, brava, › Li mortos antaŭ ol forkuri; kun li › Kompare, Reĝoj estas nur infanoj! › Neniun nunvivantan Karlo timas!»   Aŭdu.
227
Marsilo, al Reĝino: «Vi, silentu!» Kaj, al Senditoj: «Estroj, mi parolos!… › Vi vidas!… mi mortige korŝiriĝas! › Ne filo, nek filin’, nek heredonto › Post mi alestos! Filo mortigiĝis › Hieraŭ! Via Estro min vizitu. › Li havas rajton sur Hispanolandon; › Mi ĝin al li fordonos, se li volos. › Li nur ĝin ekdefendu kontraŭ Francoj. › Mi mem lin bonkonsilos kontraŭ Karlo.   2750 › Li estos elvenkinta post monato. › De Zaragoz’ ŝlosilojn al li portu, › Kaj diru: «Mi konsilas, li profitos!» Kaj ili: «Prava estas Via Moŝto!»   Aŭdu.
228
Marsilo diras: «Estro Karlo al mi › Mortigis anojn, dezertigis landon, › Per almilito ruinigis urbojn; Li kun anaro haltis apud Sebro, › De tie ĉi sep mejlojn mi kalkulis. › Vi diru al Emir’: Li alkonduku   2760 Anaron sian tien, kie Francojn Li trovos. Diru ankaŭ: Li preparu › Batalon, kiun Francoj ne rifuzos.» Li donas la ŝlosilojn de la urbo. Senditoj lin salutas, petas de li La forpermeson kaj returnen iras.   Aŭdu.

Reiro de Senditoj

229
La du senditoj rajdas sur ĉevaloj, Eliras senprokraste el la urbo, Tre ekscitite iras al Emiro, De Zaragoz’ ŝlosilojn al li donas. Jen Baliganzo diras: «Kion trovis › Vi? Kie estas Reĝo postulita?»   2770 Kaj Klarian’: «Mortige li vundiĝis! › Hieraŭ Karl’ trapaŝis Intermontojn, › Por reen veni al Francujo dolĉa. › Li metis korteganan postgvardion, › Rolando Graf’, la nevo, restis en ĝi, › Kun Oliviro, dek du konsilistoj, › Kaj dek dumil bravuloj de Francujo. › Marsilo Reĝo bataladis ilin, Li renkontiĝis kun Rolando, kiu › Per Durendalo lin frapegis tiel,   2780 › Ke li distranĉis lian dekstran manon, › Mortigis ankaŭ lian karan filon, › Kaj la baronojn kondukitajn tien! › Marsil’ ne povis resti kaj forkuris; › Imperiestro lin persekutadis, › Nun Reĝo petas, ke vi helpu al li, › Kaj li fordonas al vi Hispanujon!» Pri tio, Baliganzo ekpripensas, Kaj, pro doloro, preskaŭ freneziĝas!   Aŭdu.
230
Kaj Klariano: «Via Moŝt’ Emira,   2790 › Hieraŭ, apud Rencesvalo, oni › Batalis. Oliviro kaj Rolando, › Kaj dek du konsilistoj la amataj, › Kaj dudek mil Francanoj mortis tie; › Sed Reĝ’ Marsilo perdis dekstran manon, › Lin Karlo terurege persekutis, › Eĉ unu viro plu ne restas tie, › Ĉar ĉiuj mortis, aŭ en Sebron dronis! › Sur bordon, Francoj metis la tendaron; › Jen ili haltis, tre proksime de ni,   2800 › Kaj se vi volos, ili ne foriros!» Jen Baliganzo, kun rigard’ fiera, Kaj koro plena je videbla ĝojo, De trono tuj leviĝas. Li stariĝas, Kaj diras: «Vi, baronoj, ne prokrastu! › Eliru el la ŝipoj kaj ekrajdu! › Se ne forkuros la maljuna Karlo, › Hodiaŭ ni Marsilon venĝos al li. › Al Reĝ’ pro dekstra man’, mi donos kapon!»   Aŭdu.