Gefrejz’ de Anĵo sonorigas kornon.
Ĉar Karl’ ordonis, Francoj piediras,Translokas kaj kunmetas en fosaĵonAmikojn ĉiujn, kiujn ili trovis.Ĉeestas episkopoj, kanonikoj,Monaĥoj, pastroj kaj abatoj; iliJe Dio benas kaj mortpreĝojn kantas,Bruligas mirhon kaj aromojn; ĉiujFervore balancadas fumilaĵojn.Belege oni enterigas ilin!… 2960Nun Francoj lasas ilin. (Ĉu ne pravaj?). Aŭdu.
243
Ordonas Karlo apartigi l’ nevonKaj Oliviron kaj ĈefepiskoponTurpinon; oni prenas l’ internaĵojn;
La korojn oni metas en silktukon,Kaj korpojn en marmorajn blankajn ĉerkojn.De l’ tri baronoj oni lavas korpojnPer vino kunmiksita kun ruĝpipro,Kaj volvas ilin en cervfeloj. ReĝoOrdonas al Tedbaldo, Gebuino, 2970Miluno Grafo kaj Oton’ Markizo:
«Konduku ilin per tri veturiloj!»Sur ilin oni metas silktolaĵon. Aŭdu.
Alveno de fremda anaro
244
Post enterig’ de Estroj kaj Baronoj,Krom tri por porti ilin ĝis Blaivo,Pretiĝas Estro Karlo por foriri.Sed jen antaŭgvardio idolanaAperas. Je Emiro, du senditojEl front’ eliras, pri batal’ sciigas:«Fiera Reĝ’ forkuri vi ne povos;› Ĉar Baliganzo rajdis, li ĉeestas› Kun bela anareg’ de Arabujo. 2980› Hodiaŭ, ni ekvidos ĉu vi estas› Bravulo!» Karlo tiras sian barbon,Memoras pri dolor’ kaj ruiniĝoDe l’ tago de batal’ en Rencesvalo;Noblege anaregon li rigardasKaj laŭte, forte krias: «Francaj Estroj!› Armilojn prenu, rajdu, kaj antaŭen!» Aŭdu.
245
L’ unua, Karlo prenas armilaron,Vestiĝas per kiraso, ligas kaskon,Kaj zonas glavon Ĝojulinon, kies
Helec’ blindigas kiel sunradio;Al kol’ pendigas ŝildon de Girundo,2990Ekprenas lancon (en Blandun’ faritan),
Ekrajdas sur ĉevalo Tencenduro,(Li ĝin akiris ĉe Marsunaj bordoj
Malpalon de Nerbuno mortiginte),
Li lasas bridojn kaj per spronoj pikas:
Tuj ekgalopas antaŭ cent mil viroj,Alvokas Dion. Roman apostolon…Post preĝo, li ne timas batalsorton.Kaj Francoj: «Tia viro devas reĝi!» Aŭdu.
246
Sur tuta valo, Francoj piediras.Pli ol cent mil sin armevestas kune. 3000Ho! Kiel la armaĵoj estas brilajĈevaloj viglaj kaj armiloj belaj!Standardoj pendas ĝis la kaskoj; FrancojLertege rajdas. Ho! se ili trovosFremdulojn, batalego ekfariĝos!Vidinte ilin tiel pretajn, KarloAlvokas Ĵoseranon de Provenco,
Naimon Dukon, kaj Antelmon estron
De Majnso: «Kiu ne al ili fidus?
› Jes, malesperi estus malsaĝaĵo! 3010› Se ne forkuros Idolanoj, ili› Elpagos kare morton de Rolando!»Respondas Duk’ Naimo: «Dio volu!» Aŭdu.
Formado de Franca anaro
247
Alvokas Karl’ Rabelon kaj Ginmanon;
Li diras: «Jen ordono; Vi, Rolandon› Kaj Oliviron anstataŭos—unu› Alprenos glavon, kaj l’ alia kornon.› Nun antaŭ anarego vi kuniru,› Kaj kune kun vi dek kvinmil el Francoj,› El la plej bravaj, viglaj, ĉiuj junaj; 3020› Post ili iru dek kvin mil aliaj,› Kun estroj Gebuino kaj Loranto.»
Naimo Duk’ kaj Ĵoserano Grafo
Tuj ekpretigas tiujn du korpusojn.Fremduloj venu! Kia batalego!Per tranĉaj glavoj kiom da bategoj! Aŭdu.
248
Konsistas nur el Francoj du unuajKorpusoj; oni fondas nun la trian.En tiun ĉi eniras Bajeranoj.
Ilia nombro estas tridek miloj.Ja, de batalo ne forkuros ili 3030De Karl’ el plej amataj sub ĉielo,Krom Francoj, kiuj venkas reĝolandojn.Ogiro de Danujo brave prenas
Estrecon. Kiel bela la anaro! Aŭdu.
249
Jam Estro Karlo havas tri korpusojn;Naimo Duko fondas nun la kvaran.Konsistas ĝi el la plej kuraĝulojEl anoj de Germana limolando.Laŭ l’ diro, ili estas dudek miloj;Ĉevaloj fortaj, kaj armiloj bonaj; 3040Kaj malgraŭ morto, ili ne forkuros.Hermano, Duk’ de Trac’ kondukas ilin;
Li mortos pli ol fari malbravaĵon. Aŭdu.
250
Naimo Duk’ kaj Ĵoserano Grafo
Korpuson kvinan fondas el Normanoj.
Laŭ l’ diro, ili estas dudek miloj;Armiloj belaj, bonĉevaloj viglaj.Eĉ antaŭ morto ne kapitulacosĈi tiuj plej obstinaj kiel eble.Ilia Estro, grandaĝul’ Riŝardo, 3050Batalos forte per tranĉega hasto. Aŭdu.
251
Britanoj fondas la korpuson sesan.
Ilia nombro estas kvardek miloj,Kaj ili noble rajdas sur ĉevaloj,Kun hastoj longaj kaj standardoj rektaj!Sinjor’ ilia, Oelduno, donas
Estrecon al du grafoj, Neveluno,
Tedbaldo Rejmsa, kaj markizo Oto:
«Konduku genton, mi ĝin al vi donas.»Kaj la tri Estroj diras: «Ni obeos!» Aŭdu.
252
Imperiestro havas ses korpusojn. 3060Naimo Duko fondas nun la sepan,El anoj de Alverno kaj de Pejto.
Ilia nombro estas kvardek miloj,Ĉevaloj bonaj kaj armiloj belaj!En valo, sur altaĵo, ilin benasImperiestro per la dekstra mano.Godselm’ kaj Ĵoseran’ kondukas ilin. Aŭdu.
253
Naimo fondas nun korpuson okan,El anoj de Flandrujo kaj de Frizo.
Ilia nombro estas kvardek miloj. 3070Ja, ili ne forkuros el batalo.«Plenumos ili mian servon», dirasLa Reĝ’. Rembald’, Hamuno de Galico
Majstrece gvidos ilin al batalo. Aŭdu.
254
Naimo Duk’ kaj Ĵoserano Grafo
Korpuson naŭan fondas el bravulojEl Loheranoj kaj el Burginanoj.
Ilia nombro estas kvindek miloj.Ho! belaj kaskoj kaj kirasoj, glavojĈe flanko, kaj duobla ŝild’ al kolo,Mallongaj stangoj de fortegaj hastoj! 3080Se ne forkuras Idolanoj, iliRicevos fortajn batojn en batalo!Arguna Duk’, Tiero, gvidas ilin. Aŭdu.
255
Baronoj de Francujo fondas dekanKorpuson; ili estas cent mil el plejBonegaj kaj agemaj; eksteraĵoFiera, kapo bela, barbo blanka!Vestiĝis ili per kiras’ duobla,Kaj zonis francajn aŭ hispanajn glavojn;Sur ŝildoj diversdistingigaj signoj. 3090Iliaj hastoj kaj pikstangoj fortaj!Ĝis ungoj ili armis sin per retajFervestoj, rajdas, petas al batalo,«Munĝoj’», ekkrias. Antaŭ Karlo portasGefrejz’ de Anĵ’ standardon. Ĝi en tempo
De Sankta Petro estis «Romanino»;
Sed ĝia nomo estas nun «Munĝojo». Aŭdu.