Выбрать главу

Preĝo de Karlo

256
La Reĝo, de ĉevalo, piediras. Li genufleksas sur la verda herbo, Al suno leviĝanta li rigardas, Al Dio preĝas el tutkoro, diras: «Ho, Vera Patro! Vi hodiaŭ helpu!   3100 › Ho, Vi savinte ja de mort’ Jonason › For el baleno, kiu lin englutis! › Ho, Vi savinte reĝon de Ninivo, Kaj urbon, ankaŭ tutan lian genton! › Savinte Danielon de terura › Turmento en fosaĵo kun leonoj! › Savinte el la fajro tri infanojn! › Hodiaŭ, Via Amo zorgu pri mi! › Mi petas, Vi indigu faciligi, › Por ke hodiaŭ mi Rolandon venĝu!» Li finis sian preĝon; li sin levas,   3110 Sur frunton faras la favoran signon De kruco, kaj ekrajdas. Duk’ Naimo Kaj Ĵoserano tenas piedingon. Li prenas ŝildon kaj tranĉegan lancon. Ho! Kiel bela, forta, nobla korpo! Ho! helvizaĝ’! fiera eksteraĵo! Li majstre sur ĉeval’ antaŭenrajdas. Antaŭe, malantaŭe kornoj bruas, Supersonoras ĉiujn Olifanto. Sopiras pri Roland’ kaj ploras Francoj!   Aŭdu.

Kunveno de anaroj

257
Imperiestro noble rajdas, kaj li Sur la kiraso plilarĝigis barbon. Pro amo, ĉiuj Estroj same faras. Per tiu signo estas rekoneblaj La cent mil Francoj. Ili trairadas Ŝtonegojn, montojn kaj terurajn valojn, Eliras el krutegaj intermontoj, Alvenas en hispanan limolandon, Kaj haltas en la mezo de herbejo… Al Baliganz’ revenas la Senditoj;   3130 El ili Suliano diras jenajn: «Ni vidis fieregan Reĝon Karlon, › Terurajn liajn anojn, kiuj nepre › Vin ekatakos! Kuru al armiloj!» —Kaj Baliganz’: «Ĝojego por bravuloj! › Por Idolanoj sonorigu kornojn!»   Aŭdu.
258
Nun Idolanoj tra anaro tuta Bruegas per tamburoj kaj per kornoj Sonoraj, ili prenas armilaron. Unua, Baliganzo, sin rapide   3140 Vestigas per kiras’ je orsubaĵoj, Sur kapo ligas orjuvelan kaskon, Sur la maldekstran flankon zonas glavon. Li, pro vanteco (ĉar li ankaŭ aŭdis Paroli pri la glav’ de Karlo), nomon «Mirindulino» donis al la sia. Ĉi-nomo estas lia kunvenvorto; Per ĝi kriegas liaj kavaliroj. Nun li pendigas al la kolo grandan Kaj larĝan ŝildon je orbulo kaj je Randaĵo brila per kristaloj; ĝian   3150 Rimenon belornamas ŝtof’ desegna. Li prenas lancon; ĝia nomo «Malto», Lignaĵo estas dika kiel trunko, Feraĵo peze ŝarĝus unu mulon. Nun li ekrajdas sur ĉeval’. Transmara Markulo tenas lian piedingon. Emiro per beleco de la korpo, Fortegaj koksoj, kaj maldikaj flankoj, Belformo kaj forteco de la brusto Per altaj ŝultroj, kaj rigardo bela,   3160 Per la vizaĝ’ fiera kaj buklharoj, Ekŝajnas tiel blanka kiel floroj Someraj; ofte li kuraĝon pruvis. Se li Kristano, kia nobelulo! Ĝis sango li per spronoj pikas, rajdas Galope, kaj risorte suprensaltas Fosaĵon larĝan pli ol kvindek futojn. Barbaroj krias: «Li defendos kampon! › Se kontraŭstaros al li, Karlo, vole › Nevole, perdos vivon; Estro Karlo   3170 › Malprudentiĝas, ĉar li restas tie!»   Aŭdu.
259
Emir’ similas vere al barono; (Blankiĝis lia barbo kiel floro), El Idolanoj plej kuraĝa, kaj en Batalo, fierega, terurega. Malprimo, lia filo, estas brava, Li granda, forta kiel la prapatroj Al patro diras: «Ni antaŭenrajdu! › Ĉu eble ni kun Karlo renkontiĝu!» —Kaj Baliganz’: «Jes, ĉar li estas brava;   3180 › Per oftaj diroj oni laŭdas pri li, › Sed li Rolandon, sian nevon, perdis, › Kaj li ne povos kontraŭstari al ni!»   Aŭdu.
260
«Malprim’ Karulo!» — diras Baliganzo, «Hieraŭ mortis fidelul’ Rolando, › Kun nobla kaj kuraĝa Oliviro, › Kaj dek du konsilistoj la amataj, › Kaj dudek mil Francanoj de Francujo. › Pri la aliaj… mi malŝatas ilin! › Imperiestro, ja, ĉi tien venis;   3190 › Sendito Sulian’ sciigis tion, Ke Karlo fondis dek korpusojn grandajn. › Bravuloj estas kornsonoriganta, › Kaj tiu klare ripetanta post li; › Rajdadas ili antaŭ la aliaj; › Post ili venas dek kvinmil Francanoj, › Junuloj, kiujn Karl’ «Infanoj» nomas; «Kaj poste, ankaŭ dek kvinmil aliaj!… › Fiere ili ĉiuj batalados!» —Malprim’: «Permesu, ke mi ekataku!»   Aŭdu.   3200
261
«Malprim’ Karulo!» diras Baliganzo, «Al via peto mi konsenton donas. › Tuj iru por ataki Francojn, kun vi › Kuniru Reĝo de Persuj’ Torluo, › Kaj Reĝo de Leŭtizoj, Dapamorto. › Se vi elvenkos Karlon, kaj malhelpos Ke Olifanto tiel bruegadu, › Mi donos al vi parton de la lando › De Kerianto ĝis Markiza Valo.» —Malprim’: «Mi dankas Vian Reĝan Moŝton!» Li proksimiĝas kaj ricevas donon:   3210 Ĝi estis tero jam al Reĝo Fluro… Malprimo ĝin neniam povos vidi, Reĝecon sur ĝi li neniam prenos!   Aŭdu.

Formado de fremda anaro

262
Emiro rajdas tra anaro; ĉien Lin sekvas lia filo, grandegulo, Kun Reĝoj Dapamorto kaj Torluo. El la anaro, ili fondas tridek Korpusojn (tiel multaj estas anoj!) En plej malgranda estos kvindek miloj Da viroj. La unuan fondas anoj   3220 De Butentroto (patroland’ de Judo Pro oro liverinta Dion). Fondas La duan dikkapegaj Micenanoj, Haruloj sur la dorso kiel aproj; La trian, Nubianoj kaj Blosanoj; La kvaran, Esklavanoj kaj Brunsanoj; La kvinan, Sorbresanoj kaj Sorsanoj; La sesan, Erminanoj kaj Morsanoj; La sepan, Ĵerikanoj; kaj la okan Negranoj; kaj la naŭan, Dikeganoj; La dekan, fine, anoj de Balido-   3230 La-forta, gent’ malbona kaj malnobla. Emir’ alvokas per fervoraj preĝoj De Mahomet’ potencon kaj ĉeeston: «Malprave rajdas Karlo de Francujo! › Ni ekbatalos; li, se ne forkuros, › Ne portos plu sur kapo oran kronon!»   Aŭdu.