Выбрать главу
263
Nun Idolanoj fondas dek aliajn Korpusojn; la unuan el malbelaj Kanelianoj (el Valfujt’ venintaj). La duan fondas Turkoj; kaj la trian   3240 Persanoj; ili ankaŭ kun Pincanoj La kvaran; Avaranoj kaj Soltranoj La kvinan; Ormalanoj, Eŭglezanoj La sesan; anoj de Samul’ la sepan; La okan, Bruisanoj; Esklaversoj La naŭan; kaj la dekan anoj de la Dezerta Oksianto, malamantaj Sinjoron Dion, kaj plej perfiduloj. Ilia haŭt’, malmola kiel fero Ebligas lasi for kirason, kaskon;   3250 Kruelaj ili estas en batalo!   Aŭdu.
264
Emiro fondas ankaŭ dek korpusojn. Unuan el Gajanoj de Malpruso; El Hunsoj, duan; el Hungaroj, trian; El anoj de Baldis’-la-longa, kvaran; El anoj de Penusa Valo, kvinan; El Marusanoj kaj Ĵojanoj, sesan; El Leŭsoj kaj el Astrimanoj, sepan; El Argoj, okan; el Klarbanoj, naŭan; El Barbulanoj de Valfundo, dekan.   3260 Ĉi tiu gent’ neniam amis Dion. Skribaĵo franca kunkalkulis tridek Korpusojn, multenombrajn, bruegantajn! Jen Idolanoj fierege rajdas!   Aŭdu.
265
Emiro estas bela kaj potenca Antaŭe rajdas Drakonstandardisto, Kaj standardistoj de Tervag’ kaj Maho, Kaj figuraĵ’ de perfidul’ Apolo. Apude, dek Kanelianoj rajdas. Kaj per laŭtvoĉo krias: «Kiu volas,   3270 › Ke niaj Dioj helpu al li, devas › Al ili preĝi, ankaŭ genufleksi!» Mallevas tiam Idolanoj kapon, Mentonon kaj helrebrilantajn kaskojn. —Kaj Francoj: «Malnoblegaj! Vi tuj mortos! › Favoru Dio, por ke vin ni venku, › Al Estro Karl’ hodiaŭ Li favoru, › Kaj al li donu venkon en batalo!»   Aŭdu.
266
Emir’ lertulo estas kaj klerulo; Li vokas sian filon kaj du Reĝojn:   3280 «Baronoj noblaj, rajdu antaŭ ĉiuj, › Ĉar vi korpusojn ĉiujn kunkondukos, › Retenas mi, el la plej bonaj, nur tri, › Ĉi tiuj estos Turkoj, Ormalanoj, › Gajanoj de Malpruso; plie, restos › Ĉe mia flanko gent’ de Oksianto. › Mi ilin kontraŭmetos al Francanoj, › Kaj Karlo, se li volos min batali, › El lia kolo mi distranĉos kapon, › Nur tion rajte li postulus de mi!»   Aŭdu.   3290

Pretiĝado por batalego

267
Anaroj grandaj kaj korpusoj belaj! Malestas en la interspaco, monto, Monteto, valo, arbaret’, arbaro; Facile ili povas sin rigardi Sur vasta ebenaĵ’. Jen Baliganzo: «Ekrajdu, Idolanoj, ekbatalu!» Standardon Oluferna Amborio Portadas; ĉiuj krias: «Munmirindo!» —Sed Francoj: «Dio volu ruinigi › Hodiaŭ vin!—Munĝojo!», krias ili.   3300 Nun Karl’ ordonas sonorigi kornojn, Jen Olifant’ supersonoras ĉiujn. —Kaj Idolanoj: «Bela gent’ de Karlo! › Ni forte, terurege batalados!»   Aŭdu.
268
Sur granda ebenaĵo, larĝa lando, Kunvenis anareg’ grandega. Ĉie Rebrilas oraj kaj juvelaj kaskoj, Fervestoj orsubŝtofaj, ŝildoj, hastoj, Standardoj sur la supro de pikstangoj! Jen ĉiuj kornoj klare sonorantaj! Jen forta sonorad’ de Olifanto!   3310 Emiro tiam vokas sian fraton Kanabon, reĝon de Florido, estron De lando ĝis Valsevro, kaj montrinte Al li de Karlo dek korpusojn, diras: «Francujo glora rajte fieriĝas! › Imperiestro noble rajdas, tie › Li estas inter ĉi-barbuloj, kiuj › Sur la kirasoj plilarĝigis barbon; › Ĝi estas tiel blanka kiel neĝo › Sur frosto; ili frapos ja per lancoj,   3320 › Per glavoj; forte ni batalos; oni › Neniam vidus tian batalegon!» Kaj Baliganzo, je pli malproksime Ol ĵeto de baston’ antaŭenrajdas, Kaj krias al anaro: «Idolanoj! › Antaŭen! Al vi mi direkton montras!» Li tiam svingas stangon de lancego, Kaj ŝajnas celi Karlon per feraĵo!   Aŭdu.
269
Rigard’ de Karlo iras sur Emiron, Drakonon, flagon kaj standardon, kaj sur   3330 Arabajn anojn tiel multenombrajn. Jes! ili kovras tutan ebenaĵon, Krom loko okupata de Francanoj. Nun Reĝo de Francujo laŭte krias: «Baronoj francaj, vi kuraĝaj estas, › En militadoj tiom batalinte! › Jen Idolanoj! Ili perfiduloj, › Malbravaj estas, kaj ilia leĝo › Nur malŝatinda! Sed vin ne haltigu › Ilia nombr’ por ni ne grava! Sekvu   3340 › Min! ĉar mi nepre ekatakos ilin!» Nun Karl’ per spronoj pikas Tencenduron; Ĉevalo faras kvar saltegojn; Francoj Ekkrias: «Kiel brava nia Estro! › Rajdadu, Reĝ’, neniam ni vin lasos!»   Aŭdu.
270
La tago hela, ĉar la suno brilas! Anaroj grandaj, kaj rotegoj belaj! Jam nun kontraŭstariĝas du unuaj Korpusoj; jam Rabelo kaj Ginmano Forlasis bridojn al ĉevaloj viglaj, Per spronoj pikas. Francoj ekgalopas,   3350 Kaj ekfrapegas per pikstangoj tranĉaj!   Aŭdu.

Dueloj

271
Rabelo Graf’, kuraĝa kavaliro, Per oraj spronoj pikas la ĉevalon; Torluon, reĝon de Persuj’ li frapas. Nenia ŝildo nek kiraso povus Post tia bato resti ne rompita. Per ora lanc’ vundita, Reĝo falas Sur floran arbetaĵon. Francoj krias: «Al prava Karl’ ni restu! Dio helpu!»   Aŭdu.
272
Ginman’ atakas reĝon de Leŭtizoj;   3360 Disrompas li florornamitan ŝildon, Kirason. Pikstandard’ trapikas korpon, Kaj Reĝ’ mortinta falas. (Ĉu pri tio Vi ploras, ĉu vi ridas, Reĝo falis!) Je tia vido Francoj krias: «Frapu, › Baronoj, senprokraste; Karlo havas › La rajton kontraŭ idolana gento. › Ĉi tio vere estas Dia juĝo!»   Aŭdu.
273
Malprimo rajdas sur ĉeval’ tutblanka; En mezon de Francanoj li sin ĵetas,   3370 Multegajn fortajn batojn li frapadas, Mortinton sur mortinton li faligas. Jen Baliganz’ ekkrias: «He! Baronoj, › Pri kiuj mi longtempe zorgis, vidu › Vi filon mian, kiu serĉas Karlon, › Provokas tiom da Baronoj… Ja li › Plej brava estas. Nun vi helpu al li › Per tranĉaj lancoj!» — Tiam Idolanoj Antaŭenkuras kaj terure frapas! Varmega interpuŝo! Kaj premega   3380 Kaj miriginda batalego! Tian Nek poste, nek antaŭe oni vidis!   Aŭdu.