Anaroj grandaj kaj rotegoj belaj!Korpusoj ĉiuj nun kontraŭstariĝas!Ho! terurege frapas Idolanoj;Ho, Dio! Kiom da rompitaj hastoj,Da disŝiritaj ŝildoj kaj kirasoj!Sur tero amasiĝis tiel multajMortintoj, ke verdherbaj folietojRuĝiĝis per la sango de vunditoj!3390Emir’ denove vokas siajn anojn:«Baronoj frapu nun Kristanan genton!»Batalo estas varma, terurega!Neniam oni vidis tian! Jes ĝisLa morto, batalantoj ne disiĝos! Aŭdu.
275
Emir’ ankoraŭ vokas sian genton:«Vi devas nur frapadi, Idolanoj;› Mi donos al vi belajn kaj agrablajn› Edzinojn, terojn, domojn kaj bienojn!»—Kaj Idolanoj: «Ni frapadi devas!» 3400Pro troaj frapoj ili perdas hastojn,Tuj pli ol cent mil glavojn elingigas!Grandega, terurega interpuŝo!Jes! Ĉeestantoj vidis batalegon! Aŭdu.
276
Imperiestro kuraĝigas Francojn:«Baronoj noblaj, mi vin amas, ankaŭ› Al vi mi fidas; ĉar por mi, vi multe› Batalis, landojn prenis, reĝojn venkis…› Mi scias… Mi kompense ŝuldas al vi› Arĝenton, terojn, eĉ la propran korpon… 3410› Sed venĝu filojn, fratojn, anojn, kiuj› En Rencesval’ ĵus mortis… Ĉar vi scias
› Ni estas pravaj kontraŭ Idolanoj!»—Kaj Francoj: «Via Reĝa Moŝto prava!»Al Karlo dudek mil, per unu voĉo,Certigas, ke lin ili ne forlasosEĉ malgraŭ la danĝeroj aŭ la morto.Jen tiam ĉiuj frapas per pikstangoj,Kaj senprokraste batas per la glavoj.Batal’ terure miriginda estas! Aŭdu.3420
277
Malprim’ baron’, tra batalejo rajdas,
Li terurege frapas sur Francanojn;Jen Duk’ Naim’ fiere lin rigardas,Kaj lin atakas per kuraĝa bato;De lia ŝild’ supraĵon li disrompas,Disŝiras subkirason, lin trapikasPer flavkolora flago, kaj sur sepcentAliajn lin faligas mortigitan. Aŭdu.
278
Kanabo Reĝo, frato de Emiro
Per spronoj forte pikas la ĉevalon, 3430Eltiras glavon je kristalprenilo,Naimon frapas sur la princan kaskon,Per tranĉa ŝtalo ĝin disigas, ankaŭDisrompas kvin el kaskaj rimenetoj.Al Duko ne utilas ferplataĵaSubkasko, ĉar subaĵo ĝis la karnoTranĉiĝis kaj pecaĵo falas teren.Per tia bato Duk’ senkonsciiĝas;Li estus mem falinta se ne DioProtektus. Li je l’ kolo ĉirkaŭprenas 3440Ĉevalon. Sed, se Idolano fraposDenove, nobelulo nepre mortos.Jen venas Karlo de Francuj’ por helpo. Aŭdu.
279
Naimo Duk’ ekstreme danĝeriĝas,Ĉar Idolan’ rapidas reataki.Sed Karl’: «Malnobla, Vi pri tio pentos!»Kaj kuraĝege Karlo lin atakas,Disrompas ŝildon kontraŭ lia brusto,Disŝiras mentonumon de kiraso,Per lanc’ trapikas korpon, lin faligasSenvivan de malokupita selo. Aŭdu.
280
Dolore premegiĝas Reĝo KarloVidinte antaŭ si Naimon DukonVunditan, kies sang’ makulas verdanHerbaĵon. Tiam Karlo diras jenajn:«Sinjor’ Naimo, apud mi nun rajdu.› Ĵus mortis malnoblulo atakinta;› Per lanco mi trapikis lian bruston!»—Kaj Duk’: «Mi kredas Vian Reĝan Moŝton;› Se mi ne mortos, mi plenumos ŝuldon!»Konfide, ame, ili kune rajdas, 3460Kaj ankaŭ dudek mil Francanoj, ĉiujTerure kaj fiere bataladas. Aŭdu.
281
Emir’ tra batalejo rajdas, tenasEn mano sian grandan, tranĉan lancon;Sin ĵetas sur Ginmanon Grafon, rompas
Sur lia koro lian blankan ŝildon,Disŝiras la subaĵon de kiraso,Distranĉas bruston, flankojn; lin mortintanFaligas de ĉeval’; mortigas ankaŭLoranton, Gebuinon kaj Riŝardon
Grandaĝan estron de Normanoj. Krias 3470Fremduloj: «Brava batalant’! Terura› Mirindulino! Nu, baronoj, frapu!» Aŭdu.
282
Arabaj kavaliroj estas belaj!Basklanoj, Argoj, Oksianoj frapas
En interpuŝo per teruraj lancoj!Sed Francoj ne forkuros; tial, multeDa viroj ambaŭflanke mortas, kaj ĝisVespero, oni forte batalados.Baronoj francaj amasege mortas!Ho! Kiom da doloroj, ĝis finiĝo! Aŭdu.3480
283
Fortege frapas Francoj kaj Araboj;
Pecigas ili glavojn kaj pikstangojn!Ho, ve! Je l’ vido de rompitaj ŝildoj,Je l’ aŭdo de la kaskoj kaj de blankajKirasoj bruegantaj kontraŭ ŝildoj,Je l’ vido de falantaj kavaliroj,Je l’ aŭd’ de plendaj ĝemoj de mortantoj,Ho! Kiu ne premiĝus per korŝiro!Ve! Terurega estas batalego!Alvokas Baliganzo Apolonon, 3490Tervagon, Mahometon: «Niaj Dioj!
› Sinjoroj! Mi plenumis Vian servon!› Mi vin glorigos per statuoj oraj› Se vi bonvolos helpi kontraŭ Karlon!»Amiko lia, Gemalfin’ sciigas
Novaĵojn plej malbonajn: «Via Moŝto› Emira! Tago por vi pereiga!› Ĉar vi Malprimon, vian filon, perdis!
› Kanabo, via frato, ankaŭ mortis!
› Prosperis al du Francoj frapi ilin! 3500› Laŭ mia juĝ’, el tiuj estas Karlo,› Altkreska kaj fiera, tiel blanka› Per barbo kiel floro en Aprilo!»Emiro nun mallevas mentonumonDe kask’; sur bruston ekkliniĝas kapo…Pro doloreg’ li pensas, ke li mortas…Al si li vokas Janglon la transmaran. Aŭdu.
284
Emiro diras: «Jangl’, alproksimiĝu!
› Vi estas brava, klera kaj al viaj› Konsiloj ĉiam mi alkonformiĝis.3510› Nu! diru kion pensas vi pri Francoj› Kaj pri Araboj? Ĉu ni venkos?» — Janglo:
«Emira Via Moŝto ne saviĝos!› Ne kredu, ke vin savos viaj Dioj,
› Fiera estas Karlo, liaj anoj› Kuraĝaj kaj plej taŭgaj por batalo!› Alvoku tamen Oksianojn, Turkojn,
› Arabojn, Enfrunanojn kaj Gajanojn,
› Por senprokraste fari devan agon!» Aŭdu.
Kunigo de fremda anaro
285
Emiro sur kiras’ larĝigas harojn 3520De barbo tiel blanka kiel floroKrataga; li neniel volus halti;Al buŝo metas klaran sonorkornon;Ĝin sonorigas. Ĉiuj IdolanojLin aŭdas. Li korpusojn kunvenigas.Bruege ekblekadas Oksianoj,
Bojadas Argojanoj kiel hundoj.
Freneziĝantaj ĉiuj serĉas Francojn,Sin ĵetas mezen de Francanoj, ilinDisigas! Jen sep mil mortintoj falas! Aŭdu.3530