286
Ogiro estas brava, ĉar neniam
Pli bona ol li portis la kirason.
Li vidas Francojn disigitajn, vokas
Tieron dukon de Argun’, Gefrejzon
De Anĵo, ankaŭ grafon Ĵoseranon;
Al Karl’ fiere diras: «Vidu, kiom
› Mortigas Idolanoj viajn virojn!
› Forprenu Dio vian kronon, se vi
› Ne venĝos la malgloron per bategoj!»
Neniu eĉ respondas; sed jen ĉiuj 3540
Per spronoj pikas kaj forlasas bridojn,
Kaj serĉas, kaj batalas Idolanojn. Aŭdu.
287
Terure frapas Reĝo Karlo, Duko
Naimo, kaj Ogiro de Danuj’, kaj
Gefrejz’ de Anĵo, reĝa standardisto.
Ogiro de Danujo, plej terure,
Per spronoj pikas, bridojn lasas, jen li
Sin ĵetas sur la Drakonstandardiston,
Per unu bat’ faligas la Drakonon
Kaj flagon de Emiro. Baliganzo 3550
Ekvidas sian flagon, kaj standardon
De Mahometo ekĵetitajn teren,
Sen ia defendant’, kaj ekpripensas,
Ke rajto estas, malgraŭ li, al Karlo.
Jen Idolanoj malpli kuraĝiĝas,
Jen Karl’ al Francoj diras: «Ĉu, pro Dio,
› Vi helpos al mi?» — Ekrespondas Francoj:
«Demando tia estus insultaĵo!
› Malben’ al kiu ne batados varme!» Aŭdu.
Duelo inter Karlo kaj Baliganzo
288
La tago malheliĝas; vesperiĝas; 3560
Per glavoj frapas Francoj, Idolanoj.
Kunvenigintaj ilin Estroj estas
Bravegaj, sed memoras kunvenvorton.
Ekkrias Baliganzo: «Munmirindo!»
—«Munĝojo!», krias glora Reĝo Karlo.
Sin ili konas per laŭtvoĉoj klaraj;
En interpuŝo ambaŭ renkontiĝas,
Sin ĵetas, frapas unu la alian
Per lancoj sur florornamitajn ŝildojn,
Disrompas ŝildojn sub la larĝa bulo, 3570
Disŝiras la subaĵon de kirasoj…
Sed, pli terura bato ne sukcesas.
Rompiĝis selrimenoj; renversiĝas
Du seloj… kaj du reĝoj falas teren…
Rapide ili restariĝas; ambaŭ
Fiere tiras glavon el la ingo…
Jes, tiu dubatalo ne finiĝos
Nur se mortigos unu la alian! Aŭdu.
289
Bravulo, Karlo de Francujo dolĉa.
Sed Baliganzo lin neniel timas. 3580
Li diras: «Vi mortigis mian filon,
«Malrajte vi okupas mian landon,
«Sed submetiĝu, mi ĝin al vi donos!»
Per glavoj helaj ili kontraŭstaras,
Multfoje forte frapas ŝildojn, kies
Ŝiriĝas leda ligna duoblaĵo;
Elfalas najloj, disrompiĝas buloj;
Senpere ili frapas sur kirasojn.
Fajreroj ŝprucas el la helaj kaskoj!
Jes, tiu dubatalo ne finiĝos
Nur se mortiĝis unu aŭ l’ alia! Aŭdu.
290
Emiro diras: «Karlo! Vi pripensu,
› Decidu, ke vi petu pri pardono. 3590
› Mi scias, vi mortigis filon mian,
› Malrajte vi postulas teron mian,
› Vi submetiĝu, mi ĝin donos al vi,
› De tie ĉi ĝis Orient’ obea.»
Sed Karlo diras: «Kia hontigaĵo!
› Al Idolano mi ne ŝuldas pacon
› Nek amon! Vi akceptu Dian leĝon,
› Kristan’ fariĝu kaj tuj mi vin amos;
› Sed kredu, servu Ĉiopovan Reĝon!»
—Kaj Baliganz’: «Mi aŭdas sensencaĵojn! 3600
› Per tranĉa glavo mi pli volas morti!» Aŭdu.
291
Emiro estas terurege forta.
Li frapas Karlon sur brunŝtalan kaskon;
Sur kapo li ĝin fendas kaj disrompas;
La ŝtalo tranĉas harojn, kaj fortranĉas
El la kapkarno pecon larĝan pli ol
Manplat’; kranio tie malkovriĝas.
Jen Karlo ŝanceliĝas, preskaŭ falas!
Sed Dio volas, ke li vivas, restas
Venkinto. Sankta Gabriel’ alvenas, 3610
Kaj diras: «Glora Reĝ’! Vi kion faras?» Aŭdu.
292
Aŭdinte sanktan voĉon de l’ Anĝelo,
Ne timas Karlo minacantan morton,
Kaj koro plifortiĝas. Li Emiron
Frapegas tuj per glavo de Francujo;
Ekrompas brilŝtonornamitan kaskon,
Disrompas kapon, kaj distranĉas cerbon,
Kaj tutan la vizaĝon ĝis blankbarbo;
Faligas lin mortintan senespere…
«Munĝojo!», krias li, por sin konigi. 3620
Jen Duk’ Naim’ alkuras, Tencenduron
Kondukas; Karl’ ekrajdas; Idolanoj
Nun forkuradas!… Tion Dio volas!
Nun Francoj trafis celon de l’ milito. Aŭdu.
293
Ĉar Dio volas, Idolanoj kuras
For. Ilin persekutas Karl’ kaj Francoj.
Jen Reĝo: «Estroj! venĝu la suferojn!
› Kun ĝojo nun frapadu, ĉar mi, antaŭ
› Nelonge, vidis vin plorantajn!» — Francoj:
«Ĉi estas rajto! Via Reĝa Moŝt’!» kaj 3630
Plej forte kiel eble ili frapas…
Saviĝis nur malmultaj Idolanoj. Aŭdu.
294
Dum tag’ varmega kaj tra polvo densa
Nun Idolanoj forkuradas; Francoj
Ĝis Zaragozo persekutas ilin.
Sur supron de la Turo supreniris
Reĝino Bramimund’ kun korteguloj,
Kaj kanonikoj ne amantaj Dion,
Ne sakramentigitaj herezuloj,
Ne tonsuritaj. Tuj Reĝino vidas 3640
Malvenkon; al Marsil’ sciigas pri ĝi:
«He! Nobla Reĝ’, ne venkis niaj anoj!
› Emir’ malglore mortis!» Ŝin aŭdinte,
Marsil’ al muro turnas, kaŝas kapon…
Li ploras… Pro korŝiro li mortiĝas…
Sed ĉar li ne puriĝis de la pekoj,
Diabloj prenas for animon lian. Aŭdu.
295
Jam mortis Idolanoj, kaj nur kelkaj
Forkuris. Karlo venkis en batalo.
Disĵetiginte pordon de la urbo, 3650
Li scias, ke ĝin oni ne defendos
Plu; tiam gent’ eniras Zaragozon
Prenitan. Tie ĉi venkintoj nokton
Pasigas. Fieriĝas Reĝ’ blankbarba.
Reĝin’ al li fordonas turojn, kvindek
Malgrandajn kaj dek grandajn. Ellaboras
Mirinde tiu, kiun Dio helpas. Aŭdu.
296
Nun mallumiĝis tago; vesperiĝas;
Heliĝas luno, treme brilas steloj.
Imperiestro regas Zaragozon. 3660
Mil Francoj, laŭ l’ ordon’, trairas urbon,
Disĵetas per hakiloj, fermarteloj
Preĝejojn idolanajn kaj hebreajn,
Pecigas Mahon, ĉiujn idolaĵojn;
Ne restas plu mensoga sorĉa ia
Postsigno. Reĝo kredas Dion, volas
Plenumi Lian servon. Episkopoj
Sanktigas akvon, en baptejon puŝas
La Idolanojn…. Se rifuzos iu,
Li mortu per pendiĝo, fajr’, aŭ glavo! 3670
Kristanaj ekfariĝas pli ol cent mil
Baptitoj; sed Reĝin’ aparte estas
Kaptita; oni prenos ŝin ĝis dolĉa
Francujo. Reĝo volas ŝin konverti. Aŭdu.