Alvenas apud Reĝon Pinabelo,
Li granda, forta, vigla kaj kuraĝa,Mortigas, kiujn li ekfrapas. Jen li: 3840«Kunsidon regas via Reĝa Moŝto;› Ordonu, por ke ĉesu tia bruo!› Tiero ĵus voĉdonis, sed mi volas
› Lin kontraŭdiri, lin batali!» DekstranCervledan ganton li al Reĝo donas.Sed Karl’: «Garantiuloj, kie estas?»—Parencoj tridek leĝe garantias.—Nun Reĝ’: «Mi ankaŭ tiel garantios!»Li prenas ilin ĝis fariĝos juĝo.Aŭdu.
309
Tiero preta por dueli, donas 3850Al Reĝo Karlo sian dekstran ganton.Pri li garantiulojn Karlo donas,Kaj alportigas tien ĉi kvar benkojn,Sur kiujn duelontoj nun sidiĝas.L’ aferon reguligas voĉ’ komuna;Ogiro de Danujo voĉojn skribis.
«Ĉevalojn alkonduku, kaj armilojn› Alportu al ni!» diras batalontoj. Aŭdu.
310
Nun ili konfesinte, puriĝinteDe pekoj, ricevinte pastran benon,Aŭdinte meson, komuniiĝinte, 3860Por monaĥejoj malavariĝinte,Al Karl’ revenas ambaŭ. Ili ligisSur la piedoj spronojn, sur la brustojKirasojn blankajn, fortajn kaj malpezajn,Sur siaj kapoj brilajn kaskojn, kaj surLa flankoj glavojn je prenilo ora,Sur ŝultroj la facetajn ŝildojn. IliPer dekstra mano tenas tranĉan haston,Kaj rajdas sur ĉevaloj viglaj. TiamEkploras cent mil kavaliroj, kiuj 3870Kompatas kun Tiero pro Rolando…
Finiĝon de ĉi tio … Dio scias! Aŭdu.
311
Sur vasta ebenaĵ’, sub urbo Ajkso,Pretiĝas por dueli du baronoj.Ho! Ambaŭ estas noblaj kaj kuraĝaj!Ĉevaloj viglaj kaj rapidaj! IliPer spronoj pikas kaj forlasas bridojn,Terure frapas unu la alianPecigas ambaŭ ŝildojn kaj disrompas 3880Kirasojn; disŝiriĝas selrimenoj,Rondiras seloj…. Jen rajdantoj falas!Je tia vido, cent mil viroj ploras. Aŭdu.
312
Ĉar ili falis teren, batalantojRapide restariĝas sur piedoj.
Lertege plirapidas Pinabelo.Sin serĉas ili (de nun sen ĉevaloj).Per glavoj je tenilo ora, iliEkfrapas kaj refrapas ŝtalajn kaskojn.Per tranĉaj kaj teruraj batoj. VarmeEkĝemas ĉiuj francaj kavaliroj! 3890Kaj Karlo: «Dio triumfigu rajton!» Aŭdu.
313
Kaj Pinabel’: «Tiero, vi reprenu
› La dirojn; mi vin servos ame, fide;› Laŭ volo via, mi riĉigos vin, sed› Pacigu inter Reĝ’ kaj Gen’!» — Tiero:
«Pri tio mi ne volas eĉ ekpensi!› Hontego estu al mi, se mi jesos!› Tuj Dio inter ni elmontros rajton!» Aŭdu.
314
Tiero diras: «Pinabel’, vi estas
› Barono vera, forta, granda, bela. 3900› Samuloj viaj scias vin kuraĝa,› Nu, tiun ĉi duelon ni forlasu!› Kun Karlo mi vin nepre konsentigos;› Pri Geno, li ricevos punon tian,› Ke plu neniam oni aŭdos pri li!»—Sed Pinabelo: «Gardu Di’! mi volas
› Pravigi tutan mian parencaron.› Neniu min haltigos! Mi pli volus› Mortiĝi ol meriti la mallaŭdon!»Nun ili reciproke ree frapas 3910Per glavoj sur la orjuvelajn kaskojn!Fajreroj flugas ĝis ĉielo. KiuDisigus ilin? Tio ne finiĝosNur se mortigos unu la alian! Aŭdu.
315
Sorenca Estro, Pinabelo, brave
Tieron frapas sur Provencan ŝildon.
Fajreroj ŝprucas, ekbruligas herbon.De ŝtala glavo pinton li sursvingasSur frunton de Tier’, disfendas kaskon;Malsupren frapas ĝis en mezo de la 3920Vizaĝ’, (el dekstra vango fluas sango);Kiraso disrompiĝas ĝis la ventro;Sed Dio gardas kaj Tieron savos. Aŭdu.
316
Tiero, malgraŭ vundo sur vizaĝo
El kiu sang’ defluas sur herbejon,Frapegas Pinabelon sur la kaskon
Brunŝtalan, rompas ĝin ĝis nazŝirmilo.De lia kap’ cerbaĵ’ sur teron fluas!Tiero svingas glavon, lin faligas
Senvivan! Tiel dubatal’ finiĝas. 3930Ekkrias Francoj: «Di’ miraklon faris!› Nun estas juste pendigindaj Geno,› Kaj parencaro lin garantiinta!» Aŭdu.
317
Tiero venkis en la dubatalo.
Al li alproksimiĝas Estro Karlo,Kaj, kun la Reĝo, kvar el la baronoj;Naimo Duk’, Ogiro de Danujo,
Gefrejz’ de Anĵo kaj Vilam’ Blaiva.
Lin Karlo ĉirkaŭprenas, viŝas lianVizaĝon per la mustelfelaj ŝtofoj 3940De siaj ŝultroj alivestigitaj.Senarmigita dolĉe, kavaliroEkrajdas tiam sur araba mulo;Kaj tiel, ĝoje, glore li revenas.Al Ajkso iras, sur la placo haltas.Tuj komenciĝos puno al aliaj. Aŭdu.
318
Alvokas Karlo grafojn, dukojn: «Kion› Konsilas vi pri la garantiuloj?› Por Geno ili venis al juĝejo,› Por Pinabelo ili garantiis!» 3950Respondas Francoj: «Ili ĉiuj mortu!»Alvokas Karlo ĉefekzekutistonBasbrunon: «Vi pendigu ĉiujn ilin
› Al tiu arb’.—Pro mia blanka barbo,Se unu eĉ forkuros, vi mem mortu!»—Basbruno: «Via Reĝa Moŝt’, mi faros
› Ne malpli!» — Kvar serĝentoj prenas ilinKaj ĉiuj tridek estas pendigataj!…Sin kaj l’ aliajn perdis perfidulo! Aŭdu.
Morto de Geno
319
Kunvenas Bajeranoj, Alemanoj, 3960Pejtanoj kaj Britanoj kaj Normanoj.
Nun ĉiuj, sed precipe Francoj, volas,Ke Gen’ sufere kaj terure mortu.Al kvar ĉevaloviroj, Geno estasLigita je piedoj kaj je manoj.Malkvietegajn kaj rapidajn bestojnKondukas kvar serĝentoj ĝis la mezoDe kampo, kie estas ĉevalino!Ho! kiel terurege mortas Geno!Streĉiĝas dolorege ĉiuj nervoj, 3970El lia korp’ ŝiriĝas ĉiuj’ membroj,Sur verdan herbon fluas ruĝa sango…Malbrave, perfidule, Geno mortas…
Malrajte perfidulo fanfaronus. Aŭdu.