Foriro de Geno
30
Rajdadis Gen’ tra altaj olivarboj,
Atingis li senditojn saracenajn.
Ĉar Blankandrin’ haltetis en irado,
Lertege ambaŭ interparoladas.
Ekdiras Blankandrin’: «Miriga Karlo! 370
31
Kaj Blankandrin’: «Bravuloj estas Francoj;
› Sed grafoj, dukoj, tute domaĝigas
› Imperiestron, per konsiloj tiaj
› Lin kaj l’ aliajn ili ruinigas!» 380
—«Kulpulon mi ne scias», diras Geno,
«Se ne Rolandon, al li honto estu!
› Nelonge antaŭ, Reĝ’ sub ombro sidis,
› La nevo venas, kun kiraso bela,
32
Kaj Blankandrin’: «Roland’ terura estas!
› Li kiu volas submetadi ĉiujn,
› Kaj tiel ekokupi ĉiujn terojn!
› Per kiu pensas li la celon trafi?»
Respondas Geno: «Per la franca gento.
› Ĝi amas lin, neniam ĝi malestos.
› Al ĝi elspezas li arĝente, ore,
› Ĉevale, mule, silke kaj armaĵe.
› Al l’ Estro mem li donas, laŭ deziro. 400
33 (?)
Esploras Blankandrin’ de Geno belan
Mienon kaj perfidan rigardeton.
Tremetas Geno per la tuta korpo;
Al li parolas jenajn Blankandrino:
«Sinjoro Geno, min aŭskultu bone,
«Ĉu volas vi venĝegi al Rolando?
«Pro Mahometo, lin fordonu al ni.
«Marsilo Reĝo estas multĝentila,
«La tutan havon al vi li forlasos».
Aŭdinte tion, Gen’ mallevas kapon. Aŭdu.
Alveno de Geno
34
Rajdadis Blankandrin’ kaj Geno tiel,
Ke ambaŭ konsentiĝis serĉi eblon
Por okazigi morton de Rolando.
Tra vojoj, tra vojetoj ili rajdas
Ĝis Zaragoz’ kaj haltas sub taksuso.
Ĉe ombro de abio kuŝas trono
35
Aliras Blankandrino al Marsilo,
Per mano li kondukas grafon Genon
Kaj diras: «Reĝ’, salut’ je Mahometo
Interdisputo
36
Jen Geno, post momento da pripenso,
Lertege ekparolas, kiel homo
Spertulo pleje por la parolado.
Li diras al la Reĝ’: «Salut’ je Dio
› Glorulo, kiun devas ni adori.
› Jen kion al vi diras Karl’ barono: 430
› Alprenu vi Kristanan sanktan leĝon;
› Al vi li donos duonhispanujon,
› L’ alia estos al Roland’ barono,
› (Kolego tre fiera por vi tie).
› Se vi ne volos interkonsentiĝi,
› Li iros por sieĝi Zaragozon,
› Vi estos ekkaptita, katenita,
› En Ajkson la ĉefurbon kondukita,
› Per juĝo tie vi elperdos vivon,
› Vi mortos kun malgloro kaj kun honto!»
Marsilo Reĝo tuj ekkoleregas,
Kaj, per pikstang’ je oro ornamita,
Li frapus Genon, se ne malhelpita. Aŭdu. 440
37
Marsilo Reĝo staras paliĝinta;
Li svingas per la mano sagovergon.>
Sed Gen’ lin vidas, tuj ekprenas glavon,
Eltiras ĝin je longo da du fingroj,
Kaj diras: «Glavo bela! Glavo hela!
› Dum mi vin tenos ĉe ĉi tiu reĝo,
› Ne diros, ja, la Estro de Francujo,
› Ke sola mortis mi en fremdolando!
› Plej bonaj pagos vin per sia sango!»
Kaj Idolanoj: «Ni disigu ilin!» Aŭdu. 450
38
Marsilon petas la Ĉefsaracenoj
Ĝis fine li sidiĝas sur la tronon.
39
Al Reĝo nun alproksimiĝas Geno;
Li diras: «Vi malprave koleregas!
› Jen kion al vi diras Karl’ Francestro: 470
› Kristanan leĝon vi alpreni devas,
› Al vi li donos duonhispanujon,
› L’ alia estos al Roland’ la nevo,
› Kolego tre fiera por vi tie.
› Ĉu vi ne volos interkonsentiĝi,
› Li iros por sieĝi Zaragozon,
› Vi estos ekkaptita, katenita,
› En Ajkson la ĉefurbon kondukita,
› Ĉevalon por batali, por vojiri,
› Aŭ mulon, aŭ mulinon vi ne rajdos; 480
› Vin oni ĵetos sur portilan bruton;
› Per juĝo tie vi elperdos kapon…
› Jen la letero de l’ Imperiestro.»
En dekstran manon li ĝin donas al li. Aŭdu.