Выбрать главу
40
Marsil’ lertulo estas kaj klerulo, La idolanan leĝon li ellernis. Sigelon li disrompas, sigelvakson Li ĵetas, kaj leteron tuj tralegas… Li ploras, tiras sian blankan barbon, Sin levas, kaj per laŭta voĉ’ ekkrias: «Sinjoroj, vidu! kia malsaĝaĵo! › Francestro Karlo ĵus alskribis al mi, › Ke mi memoru pri kolero grava,— › Ĝi pri Basanz’ kaj Basilio, kiujn   490 › Mi senkapigis apud montoj Haltoj. › Ĉu mi mem volos vivon deaĉeti, › Kalifon, onklon, mi alsendi devas; › Alie, Karl’ kun mi ne konsentiĝos!» Ne diras unu vorton Idolanoj, Krom Marsilido. Tiu ĉi respondas Al Reĝo: «Geno tiel malprudente Al vi parolis, ke li devas morti. › Fordonu lin al mi, kaj mi lin punos.» Aŭdinte tion, Geno svingas glavon Kaj alflankiĝas al abia trunko.   Aŭdu.   500
41 (?)
Zaragozanoj maltrankviliĝadas. Ĉeestas tie batalanto nobla, Potenca, filo de Mahometano. Prudente li parolas al la Reĝo: «Ja, trankviliĝu, Via Reĝa Moŝto, «Jen perfidulo!… kiel li paliĝis!…»   Aŭdu.

Konsentiĝo

42
Nun, en fruktoĝardenon iras Reĝo; Plej bonajn el la viroj kun si prenas. Blankhara Blankandrino venas tien, Ĵurfalo ankaŭ, heredonta fil’, kaj Kalifo, lia onklo kaj amiko. «La francon voku», diras Blankandrino. «Li ĵuris al mi por afero nia.» La Reĝo diras: «Lin konduku al mi!» Lin prenas Blankandrin’ per dekstra mano. Al Reĝ’ irante en fruktoĝardenon,   510 Parolas ili pri perfid’ hontiga.   Aŭdu.
43
«Sinjoro Geno», diras Reĝ’ Marsilo, «Mi agis kontraŭ vi malprave, kiam › Mi volis bati vin pro kolerego; › Kompensu vin per tiuj zibelfeloj, Hodiaŭ kunkudritaj, pretigitaj, › Je pli ol kvincent funtoj orvalore. › Tuj prenu ilin, bela kompensaĵo!» Al lia kol’ Marsilo ligas ilin. «Mi tute ne rifuzas», diras Geno, «Kaj Dio volu Mem vin rekompenci.»   Aŭdu.
44
Marsilo diras: «Geno sciu vere,   520 › Ke mi deziras vin tre kore ami; Sekreta restos nia konsiliĝo, › Mi tre dezirus aŭdi vin pri Karlo › Grandaĝa, vivotempon li transpasis, › Li estas, ŝajne, pli ol ducentjara; › Li tiom da fremdlandoj trapaŝadis, › Da batoj sentis sur la bulan ŝildon, › Da gloraj reĝoj igis mizeruloj! › Nu! Kiam ĉesos li batali tiel? Francujen, Ajksen, trovus li ripozon!» Respondas Geno: «Karl’ ne estas tia; › Ja, ĉiuj kiuj lin ekvidas, konas,   530 › Ripetas, ke la Reĝo estas nobla. › Ne povus mi lin inde ŝati, laŭdi; › Pli nobla kaj pli bona ne troviĝas; › Valoron lian kiu povus diri? › Lin Dio faris tiom superulo! › Mi volus morti pli ol lin forlasi!»   Aŭdu.
45
«Mi multe miras», diras l’ Idolano, «Pri Karlo tiel blanka kaj grandaĝa; › Li estas, ŝajne, pli ol ducentjara; › Sur tiom da fremdlandoj klopodadis,   540 › Da batoj per pikstangoj ricevadis, › Da gloraj reĝoj igis mizeruloj! › Nu! Kiam ĉesos li batali tiel?» Kaj Gen’: «Ne, certe, dum la nevo vivas, › La plej kuraĝa sub Ĉielarkaĵo; › L’ amiko Oliviro estas brava, › La dek du konsilistoj, la amataj, › Antaŭgvardias kun dudek mil anoj. › Konfidu Karlo, li neniun timas!»   Aŭdu.
46
Rediras l’ Idolano: «Mi miregas   550 › Pri Karlo tiel blanka kaj grandaĝa, › Li estas, ŝajne, pli ol ducentjara; › Li tiom da fremdlandoj almilitis, › Da batoj per tranĉegaj lancoj sentis, › Da gloraj reĝoj venkis kaj mortigis; › Nu! Kiam ĉesos li batali tiel?» Kaj Gen’: «Ne, certe, dum Rolando vivas › La plej kuraĝa ĝis la Oriento; › L’ amiko Oliviro estas brava, › La dek du konsilistoj, la amataj,   560 › Antaŭgvardias kun dudek mil Francoj. › Konfidu Karlo, li neniun timas!»   Aŭdu.
47
—«Sinjoro Geno», diras Reĝ’ Marsilo, «Ne estas gento bela pli ol mia. › Mi povas per kvarcent mil kavaliroj › Elbataladi Karlon, ankaŭ Francojn.» —Respondas Geno: «Vi ne kredu tion; › Multegajn Idolanojn vi nur perdos! › Ne malsaĝaĵon, sed saĝaĵon faru! › Al Karlo donu tiom da riĉaĵoj,   570 › Ke Francoj estu tute mirigitaj. › Preninte dudek el garantiuloj, › La Reĝo iros al Francujo dolĉa, › Kaj malantaŭe lasos postgvardion, › En kiu estos graf’ Roland’, mi kredas, › Kaj Oliviro brava kaj nobela. › Du grafoj mortos, mi certigas tion; › Kaj tiel malfieriĝinta Karlo › Plu ne kuraĝos iam vin batali.»   Aŭdu.

Montroj

48
«Sinjoro Geno», diras Reĝ’ Marsilo,   580 «Rolandon kiel povos mi mortigi?» —Kaj Gen’: «Mi scios tion al vi diri. › Trairos Karlo Sizrajn intermontojn; › Li, malantaŭe, lasos postgvardion. › Kun nevo graf’ Rolando, potenculo, › Kaj Oliviro, tiel konfidinda; › Dudek mil Francoj ankaŭ estos tie. Sed vi, kunigu vian belan genton, › Al Francoj sendu centmil Idolanojn › Por batalegi je l’ unua fojo; › La francan genton ili forte vundos;   590 › Jes, viaj, eble, estos disĵetitaj; › Sed, duan fojon, bataladu same; › El tiuj du, Roland’ ne elturniĝos. › Vi tiel faros belan elmiliton, › Kaj vi plu ne batalos vivodaŭre!»   Aŭdu.
49
«Rolandon, kiu povus pereigi › Senigus Karlon je la dekstra brako! › Jes! Plu ne estos la belegaj aroj! › Anarojn tiajn Karl’ ne kunigante, «Ne portos plu sur frunto oran kronon, «Kaj tuta Hispanujo trankviliĝos!»   600 Aŭdinte, Reĝo kisas lin sur kolo. Kaj tuj trezorojn siajn ekmalfermas.   Aŭdu.

Ĵuroj

50
Marsilo diras: «Kial paroladi? › Ne estas konsilant’ se ne fidinda! Tuj ĵuru al mi, ke Rolando mortos, «Ke mi lin trovos en la postgvardio; «Sur mia leĝo mi promesos al vi, «Ke mi batalos lin, se mi lin trovos.» —Respondas Gen’: «Laŭ via volo estu!» Sur sanktrestaĵoj en Murglejso glavo Li ĵuras!… Perfidaĵo plenumiĝis!…   Aŭdu.