Выбрать главу
51
Ĉi tie staras tron’ elefantosta Sub olivujo kaj sur blanka ŝildo. Marsilo tien alportigas libron   610 Sur kiu estas leĝ’ Tervaga, Maha; Sur ĝi l’ hispana Saraceno ĵuras: «Se mi Rolandon trovos postgvardie, › Mi lin batalos per la tuta gento; › Rolandon mi mortigos se mi povos, La dek du konsilistoj juĝe mortos!» —Kaj Gen’: «Traktaĵo nia bonsukcesu!»   Aŭdu.
52
Jen venas idolano Valdabruno, En majstr’ ordeno patro de Marsilo, Li afablege diras: «Gen’, Sinjoro, › Ĉi-glavon prenu, la plej el efikaj,   620 › Valoras la prenil’ pli ol mil skudojn; › Pro amikec’ mi ĝin donacas al vi; › Sed helpu kontraŭ la baron’ Rolando, › Ke ni lin trovu en la postgvardio.» —«Tiele estos», diras grafo Geno, «Jes, mi certigas, ni lin ekbatalos, Kaj mi promesas, ke ni lin mortigos.» Kaj ili kisas sur menton’ kaj vango.   Aŭdu.

Donacoj

53
Jen venas idolano Klimborino; Li afablege diras: «Gen’, Sinjoro, › Ĉi-kaskon prenu, la plej el fortikaj, Sur nazŝirmilo brilas karbunkolo; › Nin helpu kontraŭ la markiz’ Rolando,   630 › Kaj diru, kiel ni lin malglorigos.» —«Tiele estos», diras al li Geno. Sur buŝ’ kaj vango interkisas ili.   Aŭdu.
54
Alvenas nun Reĝino Bramimundo. «Sinjoro, diras ŝi, mi vin amegas. › Ĉar l’ edzo, ĉiuj anoj, vin tre ŝatas. › Mi donas al vi, por edzino via, › Du ĉirkaŭmanojn, oro kaj juveloj › Valoras pli ol la trezor’ de Romo. › Neniam via Estro vidis tiajn,   640 «Kaj ĉiutage al vi mi donacos.» —Nun Geno: «Ni plenumos vian servon.» Li metas ĉirkaŭmanojn en la boton.   Aŭdu.
55
Alvokas Reĝ’ Maldujton, la kasiston: «Nu? Ĉu pretigis vi por Karl’ donacojn?» —Kasisto diras: «Via Reĝa Moŝto, › Jen l’ or’, l’ arĝento, sur sepcent kameloj; › Garantiuloj dudek el plej noblaj.» Marsil’ al Geno ĵus alproksimiĝis, Sur sia kor’ lin dolĉe ĉirkaŭpremis, Kaj diris: «Mi ja devas vin tre ami, «Kaj ĉiutage al vi mi donacos, «Se, por Rolandon frapi, vi kunhelpos.» Respondas Geno: «Jes! mi ne prokrastos!»   Aŭdu.
56
Marsilo tuŝas Genon sur la ŝultro, Dirante: «Vi tre brava, saĝa, estas; › Sed pro la leĝo (laŭ vi) la plej bona, › Vin gardu, ke vi aliiĝu pri ni.   650 › Mi malavaros por vi mian havon, › Dek mulojn per araba or’ ŝarĝitajn, › Kaj ĉiujare tiel mi donacos. › Ŝlosilojn prenu de l’ urbego nia, › Al Karlo donu, je mi, riĉegaĵojn, Kaj ankaŭ dudek ĉi-garantiulojn. › Sed igu, ke Rolando postgvardiu. › Se mi lin trovos intermontirantan, › Mi kontraŭ li batalos ĝis la morto.» —Kaj Gen’: «Mi pensas, ke mi tro prokrastas!» Ekrajdas li, kaj iras sian vojon.   Aŭdu.   660

Reveno de Geno

57
La Reĝo proksimiĝas sian Regnon, Li ĵus alvenis al Valterno, urbo Ekokupita iam de Rolando, Ruinigita ankaŭ de cent jaroj. Pri Gen’ novaĵojn Reĝ’ atendas tie. Ĉu submetiĝos granda Hispanujo? Tagiĝe, je l’ unua matenruĝo, Jen Grafo Geno venas al tendaro.   Aŭdu.
58
Belega tago kaj brilega suno. Sin levis Reĝo Karlo frumatene; Al meso kaj matinoj li ĉeestis;   670 Sur verda herbo, apud tendo, sidas Rolando; brava Olivir’ alestas, Kaj duk’ Naimo, kaj grandnombraj anoj Kaj Geno, perfidulo, ĵurrompinto. Li perfidege alparolas Reĝon: «Salut’ je Dio, Via Reĝa Moŝto, › De Zaragoz’ ŝlosilojn mi alportas; › Jen grandaj trezoraĵoj, kaj jen dudek › Garantiuloj; bone gardu ilin. › Marsilo Reĝo petas vin, ke vi ne   680 › Riproĉu lin pri manko de l’ kalifo; › Ĉar mi mem vidis tricent mil soldatojn, › (Kaj la kirasojn, kaj la ŝtalajn kaskojn, › Kaj oregravuritajn glavprenilojn), › Kun la kalifo ili enŝipiĝis; › Foriris ili, tute malvolinte › Ricevi kaj konservi nian kredon. › Ne marveturis ili tra kvar mejloj, › Jen ekbruegas fulmotondr’ ventego… › Vi ilin plu ne vidos… ili dronis…   690 Pro tio nun kalifo ne ĉeestas. › Se li postvivis, mi lin kunkondukus. › Sed, l’ idolana Reĝo vin certigas, › Ke, antaŭ ol finiĝas ĉi-monato, › Li sekvos vin al franca Reĝolando; › Al leĝ’ kristana tiam li aliĝos, › Manplekte, li fariĝos ano via, › Per vi, li estos Reĝ’ de Hispanujo.» —Kaj Reĝo diras: «Ni al Dio danku; › Vi agis bone, Gen’, mi ŝuldas al vi.» —Nun, mil trumpetoj tra kampar’ sonoras…   700 Deloĝas Francoj; ili ŝarĝas brutojn; Jen ĉiuj iras al Francujo dolĉa…   Aŭdu.

Malamikoj

59
Nun Reĝo Karlo venkis Hispanujon, Kastelojn ruinigis, urbojn prenis; Li diras: «Mi ja finis militadon!», Kaj li rajdadas al Francujo dolĉa. Jam tago malheliĝas, krepuskiĝas; Rolando graf’ starigis la standardon Sur altaĵeton, rekte al ĉielo; Ripozas Francoj sur kamparo vasta. Jen, tra la valoj, Idolanoj rajdas,   710 Vestitaj per kirasoj, ferkiteloj, Sur kapo kaskoj, kaj ĉe flanko glavoj, Je kolo ŝildoj kaj pikstangoj akraj… Sur monto, en arbaro ili haltas; Kvarcent mil viroj staras ĝis tagiĝo! Ho Dio, ve! ne scias tion Francoj!   Aŭdu.

Unuaj sonĝoj de Karlo

60
La tago malheliĝis, nun noktiĝas; Ekdormas tie glora Estro Karlo; Li sonĝas: En la Sizraj intermontoj Li tenas sian fraksenlignan lancon.   720 Jen grafo Geno ĝin forprenas de li, Svingante ĝin kaj skuadante tiel, Ke li ĝin rompas, kaj eĉ ĝin frakasas; Ĝis la ĉielo flugas la rompaĵoj… Dormadas Karlo, ĉar li ne vekiĝis…   Aŭdu.