Выбрать главу

Kunveno ĉe Marsilo

74
Ne povas Karlo sin deteni plori; Kunkompatadas kun li cent mil Francoj Timante terurege pri Rolando Danĝerigita de perfida Geno… De fremda Reĝ’ ricevis li donacojn, Arĝenton, oron, silkvestaĵojn, mulojn, Ĉevalojn, kaj kamelojn, kaj leonojn… Marsil’ alvokas de l’ anar’ baronojn, Vicgrafojn, grafojn, dukojn, almasurojn, Emirojn, kaj la filojn de la grafoj,   850 Kvarcent mil li kunigis post tri tagoj, Urbanojn alvokinte per tamburoj. Mahomstatuon starigitan alten Sur turo ĉiuj preĝas kaj adoras. Furiozege tiam ili rajdas Tra la kampar’, la valoj kaj la montoj. Jen ili vidas la standardojn francajn, Kun postgvardio, dek du konsilistojn… Ho! nepre batalado ekfariĝos!   Aŭdu.

Paroladoj

75
Jen nevo de Marsil’ antaŭe rajdas   860 Sur mulo; li ĝin per bastono pikas. Al l’ onklo afablege li parolas: «Por mia serv’ al Via Reĝa Moŝto, › Elportis mi dolorojn kaj klopodojn, › Batalis, kaj, venkinto, mi revenis; › Permesu, ke Rolandon mi ataku; › Mi lin mortigos per tranĉega lanco; › Se Mahomet’ bonvolos helpi al mi, › Mi liberigos tutan Hispanujon, › De Aspraj intermontoj ĝis Duresto.   870 › For Karlo, Francoj tuj kapitulacos, › Kaj vi plu ne batalos vivodaŭre!» Marsilo Reĝo donas al li ganton.   Aŭdu.
76
La ganton tenas nevo de Marsilo, Li fierege diras al la Onklo: «Ĵus min honoris Via Reĝa Moŝto! › Elektu nun dek unu estrojn, por ke › Ni ekataku dek du konsilistojn.» L’ unua ekparolas Falsaruno; (Ĉi tiu estas frato de Marsilo),   880 «Sinjoro nevo, mi kaj vi kuniros. › Ni ambaŭ certe, tie, batalados › La postgvardion de anar’ de Karlo. › Ni ĝin mortigos; tio certa estas!»   Aŭdu.
77
Jen siavice Korsablino, Reĝo De Barbarujo; kvankam malvirtulo, Li ekparolas kiel kuraĝulo: «Por tuta Dia or’, mi ne forkuros. Roland’ ĉeestu, tuj mi lin atakos. Mi estas tria, vi elektu kvaran.» Sed vidu, jen Malprimo de Brigalo; Li kuras, pli rapide ol ĉevalo,   890 Kaj per laŭtvoĉo krias al Marsilo: «Al Rencesvalo, jes, mi tien iros! › Roland’ ĉeestu, tuj mi lin mortigos!»   Aŭdu.
78
Ĉeestas la Emir’ de Balagero, Belkorpa kaj vizaĝ’ fiera, hela, Kaj kiam sur ĉevalo li rajdadas, Nobele, brave, li armilojn portas. Famulo pro kuraĝo, se li estus Kristan’, barono estus fariĝinta. Li venas al Marsil’ kaj laŭte diras:   900 «Al Rencesvalo, jes, mi iros tien; › Roland’ ĉeestu, morte li finiĝos, › Kaj Oliviro, dek du konsilistoj, › Kaj Francoj mortos kun doloro, honto! › Pri Karlo, li, grandaĝa, babiladas; › De nun li ĉesos nin kontraŭbatali; › Libera Hispanujo restos al ni.» Marsilo Reĝo lin tre multe dankas.   Aŭdu.
79
Ĉeestas tie Estr’ de Moriano, Plej perfidulo en Hispanolando;   910 Li al Marsilo fanfaronas jenajn: «Al Rencesvalo mi kondukos genton, › Dudek mil virojn kun pikstangoj, ŝildoj. › Roland’ ĉeestu, li certege mortos, Kaj Francoj mortos, kun doloro, honto. › Pri ili ĉiutage Karlo ploros!»   Aŭdu.
80
Kaj ankaŭ jen Turgiz’ de Turteluso. Li estas grafo, Estro de la urbo; Kristanojn ruinigi li volegas. Al la aliaj li alproksimiĝas, Kaj diras: «Reĝ’ ne timu; Maho estas   920 › Pli forta, ol, en Romo, Sankta Petro; › Se vi lin servos, ni akiros venkon; › Al Rencesval’ mi iros al Rolando; › Neniu povos savi lin de morto. › Rigardu mian glavon, bonan, longan, › Mi ĝin prezentos kontraŭ Durendalo; › Vi scios, kiu estos la venkinto. › Se Francoj ekbatalos, ili mortos. › Maljuna Karl’ dolore, honte vivos, › Neniam plu sur kap’ portante kronon!»   Aŭdu.   930
81
Jen ankaŭ Eskremizo de Valterno; Li, idolana Estro de ĉi-lando, Al Reĝo diras, meze de l’ anaro: «En Rencesval’ mi humiligos Francojn. › Roland’ ĉeestu, li la kapon perdos; › Kaj Oliviro, l’ Estro de l’ aliaj, › Konsilistaro iros al la morto; › Francujo dezertiĝos, Francoj mortos, › Anaron Karlo havos plu neniam!»   Aŭdu.
82
Jen ankaŭ idolano Esturganto,   940 Kun li, Estramarin’ kolego lia; Plej perfiduloj ili ambaŭ estas: «Sinjoroj, diras Reĝ’, antaŭenrajdu, › Al Rencesvalaj intermontoj iru, › Kaj helpu al irad’ de mia gento.» —Kaj ili: «Ni plenumos la ordonon; › Al Oliviro kaj Roland’ ni iros, › Neniu savos dek du Konsilistojn. › Ĉar niaj glavoj estas bonaj, tranĉaj, › Ruĝiĝos ili per varmega sango;   950 › Kaj Francoj mortos, Karl’ pri ili ploros, › Kaj grandan Landon ni donacos al vi; › Vi ĝin posedos, jes, Sinjoro, venu; › Imperiestron al vi ni submetos!»   Aŭdu.
83
Alkuras Margariz’ de Sebilio, Li superregas landon ĝis la maro. Virinoj amindumas ĉi-belulon. Se sinjorino vidas lin, ŝi ĝojas, Kaj, vole aŭ nevole, dolĉridetas. Nenia idolano lin egalas.   960 En mezo de l’ anaro, li, pli laŭte Ol la aliaj diras: «Reĝ’, ne timu; › En Rencesval’ Rolandon mi mortigos, › Kaj Oliviro ne eliros viva, › Kaj dek du Konsilistoj ankaŭ mortos. › Jen vidu mian orprenilan glavon, › Emir’ de Primo ĝin donacis al mi. › Mi, ja, enigos ĝin en ruĝan sangon! › Al Francoj morto! Al Francujo honto! › Maljuna Reĝo Karlo, florbarbulo,   970 › Kun larmoj kaj koler’ travivos tagojn! › Ĉi-jaron, ni, venkintoj de Francujo, › En urbo San Deniz’ kviete dormos!» Pripense, idolana Reĝ’ sin klinas.   Aŭdu.
84
Kaj jen Ŝernublo de la Nigra Valo. Ĝis tero pendas lia kaphararo. Pli pezan ŝarĝon portas li, ludante, Ol tiu por kvar muloj ŝarĝegitaj. Ĉi-brava graf’ forlasis landon, kie Ne brilas suno, kaj ne kreskas greno,   980 Ne pluvas, roso ne akvumas teron, Kaj ne troviĝas ŝtono, se ne nigra. Ĝi ŝajnas esti Hejmo de Diablo! Kaj li: «Mi zonis mian bonan glavon, › Mi ja ruĝiĝos ĝin en Rencesvalo! › Roland’ bravul’ ĉeestu, mi lin frapos; › Alie, oni kredu min neniam! › Per glavo, mi akiros Durendalon! › Francujo ruiniĝos, Francoj mortos!» Kunvenas dek du fremdaj Konsilistoj,   990 Alprenas al si cent mil Saracenojn, Kaj rapidege kuras al batalo. Sub abiaro ili sin pretigas.   Aŭdu.