Pretiĝado por la batalo
85
Nun ili vestas sin per saracenaj
Kirasoj, (ofte je subaĵ’ triobla).
Jen ili metas Zaragozajn kaskojn,
Morto de Rolando
Komenco de batalego
86
Altaĵon Olivir’ suprenirinte
Rigardas dekstren tra la herba valo;
Li vidas Idolanan tutan genton.
Rolandon la amikon li alvokas: 1020
«El Hispanujo, kiom da bruado!
› Da kaskoj brilaj, kaj kirasoj helaj!
› Tuj nepre Francoj multe batalegos!
› Ĉi tio estas perfidaĵ’ de Geno.
› Deĵoriginte tie nin de l’ Estro!»
Rolando diras: «Vi, la buŝon bridu,
› Al mi li estas duonpatr’… silentu!» Aŭdu.
87
Altaĵon supreniris Oliviro,
El tie li rigardas Hispanujon.
Kaj Saracenan densan anaregon. 1030
Jen brilas oraj, juvelhavaj kaskoj,
Kaj ŝildoj, kaj broditaj subkirasoj,
Pikstangoj, kaj standardoj sur la hastoj!
La rotojn li ne povas kunkalkuli!
Ilian nombron kiu povus diri?
Li mem fariĝas tute miriĝinta.
Penade de monteto li revenis;
Al Francoj li raportas pri l’ vidaĵo! Aŭdu.
88
Li diras: «Ili estas tiom kiom
› Ne eble estas dungi pli ol ilin. 1040
› Ĉeestas ja pli ol cent mil, kun ŝildoj,
› Kaj kaskoj kaj kirasoj brilegantaj,
› Pikstangoj rektaj, kaj brunhelaj hastoj!
› Vi nepre miriginde batalegos.
› Sinjoroj francaj, Dio helpu al vi!
› Ni ĉiuj kontraŭstaru por la venko!»
—«Malben’ al forkuranto, diras Francoj,
› Ni ĉiuj estas pretaj, eĉ por morti!» Aŭdu.
Fiereco de Rolando
89
Jen Olivir’: «Grandnombraj Idolanoj,
› Kaj nur malmultaj Francoj, al mi ŝajnas! 1050
› Roland’ amiko, sonorigu kornon;
› Ĝin aŭdos Karlo, kaj reiros gento.»
Roland’ respondas: «Mi malsaĝa estus,
› Kaj perdus gloron en Francujo dolĉa!
› Per Durendalo mi fortege batos;
› Ruĝiĝos ĝia plat’ ĝis l’ orprenilo,
› Kaj ankaŭ Francoj frapos kuraĝege!
› Jes! pentos Idolanoj intermontojn
› Irinte; ili ĉiuj nepre mortos!» Aŭdu.
90
91
«Roland’ amiko, prenu Olifanton; 1070
› Ĝin aŭdos Karlo intermontiranta,
› Kaj kun li Francoj ja returnen iros!»
—Rolando: «Dio gardu! kaj neniam,
› Tra mondo, iu povu diri, ke mi
› Pro Idolanoj sonorigis kornon!
› Mi tiel ne hontigos parencaron!
› Sed kiam estos mi en batalego
› Mi tranĉefrapos mil kaj sepcent foje!
› Ruĝiĝos ŝtala Durendal’ per sango!
› Kuraĝe batalegos bravaj Francoj; 1080
› Kaj Saracenoj ne evitos morton!» Aŭdu.
92
Kaj Olivir’: «Ne estus hontindaĵo!
› Mi vidis la hispanajn Saracenojn;
› De ili plenaj estas valoj, montoj,
› Kaj ankaŭ stepoj, ĉiuj ebenaĵoj!
› Potenca estas fremda anarego,
› Kaj nur malmultenombra nia gento!»
—Roland’: «El tio la fervoro kreskas!
› Min gardu Dio kaj Anĝeloj sanktaj,
› Ke iam mi Francujon malaltigu! 1090
› Pli bona morto ol malhonoriĝo!
› Ni frapu, Karlo ŝatas kuraĝulojn!» Aŭdu.
93
Rolando estas nobla, Oliviro
Prudenta; ambaŭ miriginde bravaj,
Rajdante, armiĝinte, multplivolus
Mortiĝi ol seniĝi je batalo!
Belkoraj grafoj noble ekparolas…
Ĉar Idolanoj fervorege rajdas,
Ekkrias Olivir’: «Rolando, vidu,
› Ĉeestas ili, tro malestas Karlo! 1100
› Ho! Kial vi ne sonorigis kornon?
› Alestus Reĝo, kaj ni estus fortaj!
› Al ili, tie, oni ne riproĉu!
94
Roland’ vidante bataladon certan, 1110
Pli ol leon’ aŭ leopard’ fiera,
Al Francoj kaj al Oliviro diras:
«Koleg’ amiko, ne parolu tiel;
› Ĉar Karlo kiu lasis al ni Francojn
› Kunigis tiujn dudek mil el ili.
› Li scias, ke ni ĉiuj estas bravaj.
› Por l’ Estro multe ni suferi devas,
› Elporti varmon ankaŭ la malvarmon,
› Kaj malavari sangon kaj eĉ karnon!
› Al vi la hasto, al mi Durendalo 1120
› La bona glavo, de la Reĝ’ donaco;
› Post mi la posedanto povos diri,
› Ke ĝi al nobla grafo apartenis!» Aŭdu.
95