– Certe mi esperis, ke vi, persoj, ne intencos falsi la leĝojn pro bagatelaj, egoismaj kaŭzoj. Finfine, via superulo, reĝo Dareios estas tiom riĉega...
– Haltu! – kriis Artaphrenes .
Li ekstaris kaj riverencis.
– Vi povas daŭrigi, Samosa Pythagoras , – li diris residante.
– Do, li estas tiom riĉa...
– Kaj potenca. Ne forgesu pri tio, fremdulo.
– Kaj potenca...
– Reĝo de la reĝoj de la Tero! Nur diru la tutan titolaron!
– Reĝo de la reĝoj de la Tero.
– Tiel. Do, kion vi deziras diri?
– Tial via reĝo ne bezonas pliigi sian trezoraron per subpremado de aliaj popoloj ...
– Kiel tio estas komprenenda? – demandis Artaphrenes kun suspektema tono. Eŭristhetos savis la tiklan situacion:
– Mia majstro volas nur diri, ke ĉiu reĝo de la Tero obeas al la trono de via reĝo per si mem, spontanee.
– Brave! Nu, daŭrigu!
– Do, mi alportis mian tezon por konigi ĝin, kaj ke viaj scienculoj utiligu ĝin.
Artaphrenes dubeme levis la ŝultrojn.
– Kvankam mi ne scias, kian celon havas la tuto, sed rakontu nur, kion vi alportis.
Pythagoras prenis la vakstabulon kaj komencis desegni, klarigi.
– Do – li diris fine – la sumo de la kvadratoj de la katetoj egalas al la kvadrato de la hipotenuzo.
Artaphrenes longe rigardis la figuron, plurfoje li ripetigis la klarigon kaj fine li demandis:
– Sed se ili tamen ne egalas!?
– Nepre egalas.
– En tiu ĉi figuro, kiun vi desegnis.
– Mia tezo validas por ĉiuj rektangulaj trianguloj.
– Kiel? Ĉu vi eble intencas aserti, ke neniu kapablas desegni tian, kiu ne obeas al via tezo?
– Vere neniu, ho nobla satrapo.
– Kaj... ĉu vi pensas, ke... eble eĉ mi ne?
– Eĉ vi ne, nobla satrapo.
La okuloj de Artaphrenes ekfajris.
– Jes. Tiel. Vi scias nepre pli bone, saĝa fremdulo. Kaj se mia malperfekta intelekto bone komprenas sencon de viaj vortoj, eĉ la dio Ahuramazda ne.
– Eĉ li ne, altestimata satrapo.
– Kaj eĉ la reĝo Dareios , la reĝo de la reĝoj ne povus? – li demandis en minace milda tono. – Vi deziras diri tiel, ĉu ne?
Denove interdiris Eŭristhetos :
– Li nepre povus, ho nobla satrapo. Li estas super ĉiuj potenculoj de la tero kaj ĉielo.
– Silentu vi, servisto! – ordonis kolere Artaphrenes . – Mi volas aŭdi la opinion de via mastro. Do, kiel vi pensas la aferon, ho Pythagoras ?
– Li... – komencis balbute, dum Eŭristhetos tiradis lian tunikon – li... nepre kapablus.
Artaphrenes mildiĝis.
– Mi vidas, ke via saĝeco vere estas granda, ho, fremdulo. Do, tial mi permesas, ke vi reiru hejmen en paco, kaj sekvontjare vi povos alporti la donacojn de la Samosanoj. Krom tio, mia skribisto donos al vi argiltabulon, aŭtentikigitan per mia propra parafa premcilindro. Tion vi transdonos al mia tiea guberniestro, tirano Suloson . Espereble vi scias, kial mi komisias al vi tion?
– Mi ne scias, nobla satrapo.
– Tiam mi klarigos al vi: mia reĝo komisiis al la aĉa fripono Histiaios por veni je mia helpo por kapitulacigi la helenajn urbojn en Malgranda Azio. Sed tiu fripono intencis direkti armeon kontraŭ mi. Mi eksciis la komploton, sed kiam mi atakis lin, li rifuĝis al la insulo Khios , por ke li tie daŭrigu la intrigojn kontraŭ mi. Sed la honesta magistrato de Khios elpelis lin, kaj li fuĝis al Mitilene . Li sukcesis elruzi kelkajn ŝipojn per la preteksto, ke li gvidos tiujn kontraŭ mi. Sed memkompreneble li trompis ankaŭ la magistraton de Mitilene , ĉar li nun faras tute ordinaran piratadon en la ĉirkaŭaĵo de Hellespontos . Tial mi ordonas nun al la guberniestro Suloson , ke li preparu militŝiparon kaj portu al mi tiun friponon katenite.
5
– Do, nia grandscienca amiko Pythagoras , ĉi tie sidas la plej saĝaj viroj de Athen , – diris Kleisthenes , la arkhono . – Do, bonvolu rakonti al ni ĉiun vian peton, viajn sciigojn, por ke ni povu riĉigi nian saĝon.
– Antaŭ ĉio vi permesu saluti vin, saĝaj gvidantoj de la urbo de la sciencoj, Athen , – li komencis. – Fine mi estas en la urbo de la sciencoj kaj mi nepre esperas, ke vi komprenos mian sciencan paroladon.
Poste li elprenis la vakstabulon, desegnis, klarigis, kaj fine li deklaris:
– Jen, ĉi tion mi intencis klarigi al vi, ho, saĝaj Athen aj viroj.
Sekvis silento. La aŭskultantaro per senŝanĝe streĉita atento rigardis al li. La silento iom embarasis lin.
– Kio do? – li demandis. – Ĉu vi aldiras nenion, amikoj?
– Ni atendas la finon de via parolado, – diris iu.
– Mi jam finis. Mi volis rakonti nur tion ĉi.
– Kaj kial vi diris tion?
– Por ke vi ekkonu mian tezon.
– Kaj kion fari per ĝi?
– Mi deziras nur, ke vi ekkonu ĝin kaj instruu ĝin al la junuloj.
– Sed kial?
– Por ke ili ankaŭ ekkonu ĝin kiel gravan geometrian tezon kaj uzu ĝin en la kalkulado.
Ekparolis Skeptos , la cinika saĝulo:
– Sed kion vi deziras diri per ĉio ĉi, ho Samosa Pythagoras ? Nome, la homa parolo devas havi iaspecan celon, ĉu ne?
– Mi ne komprenas la demandon, mia saĝula amiko.
– Kaj ni ne komprenas viajn celojn. Ĉar ekzemple Thales diris, ke la materialo de la mondo estas baze la akvo. Laŭ Herakleitos la baza materialo estas la fajro, laŭ Anaximenes la aero. Sed el viaj vortoj ne evidentiĝis, kian materion vi preferas al ĉi tiuj? Al kiu materio vi intencas doni la preferon? Eblas, ke vi preferas neniun el ili, kaj vi deziras doni tute aliajn doktrinoj al la scienco... Ĉu vi eble opinias, ke la origino de ĉiuj aferoj estas la kaoso, el kiu laŭ Anaximandros la mondon elformis la kontrastoj? Do, ni ŝatus scii, kio esti via celo, pro kio vi rakontis ĉiujn ĉi ecojn de la triangulo?
– Laŭ mia konjekto, vi erare komprenis miajn vortojn, – respondis Pythagoras . – Ĉio, kion mi rakontis, havas nenion komunan al la pramaterio de la mondo. Ĝi estas nura geometria tezo, kiun mi malkovris dum miaj esploradoj, sendepende de tio, el kiaspeca materio estiĝis la mondo.
– Mi jam komencas kompreni vin. Do, vi sekvas cinikajn doktrinojn, laŭ kiu saĝulo restu super la tuta mondo, moraloj kaj leĝoj, malestimu la devigan perforton, subpremon, same kiel la limigitajn ĝojojn de vivo. Li ne petu ies ajn helpon kaj sekvu nur la puran moralon. Laŭ mia konjekto, vi apartenas al ni.
– Vi eraras, mia amiko. Mia tezo havas nenian interrilaton kun la moralo.
– Tuj mi konjektis! – ekkriis Erotiades , la poeto. – Nia saĝa amiko manifestas, ke ni ne katenu nin per moraloj, reguloj, sed ni vivu por la ĝuoj de la vivo. Do, ni trinku dolĉan vinon el malnova felsaka vinujo, ornamu nian frunton per florkrono, en nia sino ni sidigu flutistan knabinon kaj niaj lipoj kantu la kanton de Eros. Do, vi sekvas la principojn de Hipponax kaj Anakreon ?
– Mi ne konas tiujn virojn.
– Ĉu estas vere, ke vi ne konas tiajn grandajn poetojn?
– Ne. Kaj tiaspecajn ĝojojn mi ankoraŭ tute ne ĝuis.