– Kiel? Ĉu eble vin ĉagrenis la poemoj de Simonides , ĉar vi malestimas la homojn? Eble vi konsideras la virinojn, kiel bestojn, simile al ili?
– Mi ripetas: mia tezo havas nenian rilaton al la mondo kaj al la homoj. Ĝi estas nure revolucia deklaro en la geometrio.
– Do, vi estas ribelulo, kiel Alkaios , kiun lia patrio, Lesbos , fine ekzilis.
– Mi volis diri nur, ke la tezo estas tute nova, sendependa de ĉiuspeca filozofio.
– Do, vi sekvas la principojn de Herakleitos – diris Skeptos . – Laŭ kiu ĉiaspeca filozofiado estas mistifikaĵo.
– Ne, mia amiko. Mi ne pensas ankaŭ tion. Mi devas deklari, ke mi sekvis nenian filozofion. Mi nur ekkonis la tezon, sed tiu tezo naskiĝis nek en mi, nek en alia saĝa menso, sed ĝi estas tute sendependa de la homoj kaj de ĉio, ĉar ĝin entenas la rektangula triangulo mem ekde la estiĝo de la mondo.
– Sed tiam vi tamen estas la adepto de Herakleitos , ĉar li mem deklaris, ke la leĝoj de la mondo ekzistis pli frue, ol la homoj kaj la dioj.
– Eble Herakleitos pravas, sed komprenu fine, ke min gvidis nenia filozofio aŭ socia celo.
– Sed tiam malkaŝu fine, kion vi intencas? Finfine la homaj vortoj havas ian celon. Malsaĝeta estas tiu, kiu parolas senbaze.
Kleisthenes frapetadis per sia skribovergeto.
– Mi konjektas, amikoj, ke ni ĉiuj miskomprenas nian amikon Pythagoras . Laŭ mia konjekto ĉi tie temas nur pri ia geometria tezo, kiu havas nenian rilaton al iu ajn filozofio aŭ socia teorio, nek al la pensoj de la poetoj. Mia gasto intencis sole sciigi al ni sian geometrian inventon kaj li petas, ke ni rekonu ĝin, instruu ĝin al la junularo, kiel senkondiĉan verom. Ĉu vi pensis vere tiel, ho Pythagoras ?
– Mi estas tre dankema al vi, ho arkhono Kleisthenes , ĉar fine vi tute komprenis min. Vere mi intencis tion kaj nenion alian.
– Kaj mi havas nenion kontraŭ tio, ke ni instruu ĝin. Athen estas la patrio de la libereco. Sed bedaŭrinde vi malakceptas ĝuste tion.
– Kial vi pensas tion, ho Kleisthenes ?
– Ĉar vi intencas altrudi vian tezon al niaj civitanoj kiel nekontesteblan dogmon. Kvankam vi devas scii, ke Hipparkhos , la kruela tirano estis iam mortigita de Harmodion, kaj ekde tiam ĉe ni finiĝis ĉia tiranismo. Vane provis Kleomenes , la Sparta reĝo, altrudi al ni la tiranon Isagoras, la popolo forpelis ankaŭ lin kaj transprenis la gvidadon de la publikaj aferoj. Do, via tezo estas iom danĝerhava.
– Ĝi ja havas nenian rilaton al la publikaj aferoj de la Athen aj civitanoj. Ĝi havas nure geometrian esencon.
– Eble vi tiel pensas. Sed, se vi instruos la tezon jam ne kiel privatan opinion, sed kiel iaspecan ordonon, tiam ĝi jam havas ankaŭ politikan esencon. Se nia popolo ekscius, ke vi instruas tian tiranecan dogmon kaj ni donis al vi permeson por tio, tiam ili ekzilus nin per ostracismo. Sed se vi konsentus instrui vian propran opinion kaj vi petus niajn civitanojn mem decidi pri ties akcepto, tiuokaze...
– Pardonu pro la interdiro, ho altestimata arkhono , sed mi povas instrui mian tezon nur laŭ ĝia esenco kaj ties vereco estas super ĉiu diskuto, nure en la racio. Tion oni povas kompreni aŭ ne kompreni. Sed diskuti ...
– Tiuokaze bedaŭrinde...
– Pardonu, ke mi ankaŭ interdiros ion, altestimata arkhono , – diris nun Eŭristhetos . – Mia majstro volis nur diri, ke li lasas al libera diskuto la tezon, laŭ la libera instruado kaj libera pensado de Athen . Sed la sobra kompreno de la civitanoj nepre pravigos lin. Ĉu pensis tiel, mia majstro?
– Vi jam scias pli bone, kion kaj kiel mi pensis. Mi lasas al diskuto mian tezon.
– Ĉi tio jam sonas tute alimaniere, – respondis Kleisthenes . – Sed ekzistas ankaŭ alia problemo, eĉ pli grava.
– Nome?
– Vi asertis, ke via tezo validas por ĉiaspecaj rektangulaj trianguloj, kaj plurfoje vi akcentis, ke neniu mortemulo, sed eĉ la senmortaj dioj ne povus desegni tiaspecan triangulon, kiu ne obeus al via tezo.
– Tion mi vere akcentis, sed ĝuste pro tio, ĉar mi sciis, ke en Athen ne estas tiraneco, satrapo aŭ reĝo. Pro tio povas ofendiĝi neniu. Laŭ mia espero, ankaŭ vi ne ofendiĝos, ho, Kleisthenes , se mi deklaras, ke eĉ vi ne povus desegni alispecan triangulon.
– Tute ne. Mi ne taksas min pli valora homo, ol miaj kuncivitanoj. Sed, se mi bone komprenas, vi deklaris per tio ankaŭ tion, ke neniam en la estonteco ni povos desegni alispecan triangulon.
– Vere, estas tiel.
– Nu, ĉi tie kuŝas la malhelpaĵo. Via tezo estas tiom pesimisma, kaj ĝi forprenus la esperon en la futuro. Ĉar pripensu: ekzistas saĝulo, laŭ kiu la bazo de evoluo estas la frotiĝo: ĉio interfrotiĝas kaj kolizias, per kio la partoj de la mondo poluriĝas unu al la alia. Laŭ Herakleitos la evoluon estigas la fajro, ĉar ĝi konsumas la vivon kaj samtempe ĝi naskas alian vivon. Kelkuloj kredas, ke la novaj vivoj kreiĝas el la oceano, se la varmo de la suno forsekigas de ili la akvon. Sed ĉiu el ili kredas, ke en la futuro okazos iaspeca modifiĝo. Sed vi rekte deklaras, ke estos io, kion la homoj neniam povos efektivigi, kion ni neniam povos venki. Do, ekzistas leĝo geometria, tezo, kiu katenos nian vivon eterne.
– Ofte mi diris, ke en la disvastigo de mia tezo min gvidis nenia homa celo. Mi deklaris ĝin, ĉar ĝi estas kaj estos ĉiam ĉi tiel. Ĉar tio estas la vero, el kies ekkono vi havos nur utilon. Sed ĉu vi ekkonos ĝin aŭ ne, restos ĉiam veraĵo. Homo ne povas ĝin modifi.
– Ĝuste tio estas la nodo kaj tial ne rajtas ekkoni ĝin nia popolo. Nun minacas nin la venĝo de la Sparta reĝo Kleomenes , kaj pro tio ni komencis konstrui longajn murojn ĝis la haveno. Niaj manlaboristoj diligente pretigas glavojn kaj ŝildojn por niaj junuloj, kiel ankaŭ malpezajn ĉarojn. Niaj saĝuloj verkas librojn, edukas la homojn al scienco kaj saĝo, niaj komercistoj kolektas la trezorojn el ĉiu parto de la mondo por plibeligi la urbon, kaj, kiel vi ankaŭ vidis, nun konstruiĝas Akropolis , kies pompa beleco estas jam nun vaste konata. Ĉio ĉi plenigas la korojn de niaj civitanoj per fidemo kaj kredemo al la estonto. Vi devas jam konvinkiĝi, ke ni ne povas permesi la disvastigon de tia pesimisma teorio, kaj mi nepre devas forpreni de vi permeson plu restadi en Athen .
– Vi rajtas decidi, ho arkhono . Mi ne estas civitano de la urbo, kaj vi rajtas min elpeli. Sed eksciu, ke mia tezo restos vera eĉ tiam, kaj ĝi regos en Athen same, kiel en ĉiu parto de la mondo.
– Ĝuste tial niaj civitanoj ne rajtas ekscii ĝin.
6
Laŭ la historio Pythagoras , post la ekzilo el Kroton , fuĝis al Metapontion kaj post mallonga tempo li mortis. Sed la vera historio estas la jena:
Post lia elpeliĝo el Athen , ili vagadis sur la landvojoj.
– Kien ni entute povas nun iri ankoraŭ? – demandis Pythagoras . – Kaj kion ni povas ankoraŭ fari?
– Finfine vi jam devas konvinkiĝi, majstro, ke via metodo neniel rezultigos ion bonan. Vi povis jam sperti, ke la homojn interesas tute aliaj aferoj. Ni devas ŝanĝi la metodon.
– Ĉu vi scias pli utilan manieron?
– Mi provos.
– Kiel?
– Ne estus oportune jam nun malkaŝi miajn celojn, ĉar vi fuŝos eble miajn planojn. Mi petas nur fidemon al mi. Vi spertos bonan rezulton.
Pythagoras cedis. Li konfidis sin tute al la prizorgo Eŭristhetos .