Ili reveturis al Sardes . Eŭristhetos rakontis al Artaphrenes , ke ili transdonis la leteron al la guberniestro Suloson , sed li ne emis sendi ŝipojn kontraŭ Histiaios , dirante, ke la imposto, pagita al la reĝo de la reĝoj, jam elĉerpis lian trezorejon.
Artaphrenes furiozis, sed Eŭristhetos kvietigis lin, rakontante, ke Pythagoras estas la plej eminenta militŝipisto de la mondo. Li gvidis la militŝiparon de Syrakusai , kaj se la persoj donos al li nur tri ŝipojn, li alportos Histiaioson katenita al Artaphrenes .
Pythagoras ĉion jesis, kvankam li sciis nenion pri la planoj de Eŭristhetos .
La ŝipojn ili ricevis. Per tiuj ili remis ĝis Hellespontos kaj tie Eŭristhetos serĉadis, ĝis li sukcesis trovi la ŝipojn de Histiaios . Sed anstataŭ ataki kaj kateni lin, li alianciĝis kun li kaj post tiam ili piratadis kune. Ili elrabis ĉefe feniciajn ŝipojn, sed atakis ankaŭ Athen ajn, ĉar ankaŭ en tiuj troviĝis multekostaj varoj.
La negoco viglis dum tri jaroj. Tiam okazis, ke persoj sukcesis venki la unuiĝintan helenan kaj fenician ŝiparon. Poste ili vice rekonkeris la helenajn urbojn en Malgranda Azio.
Kiam ili proksimiĝis al Hellespontos , Eŭristhetos konvinkiĝis, ke alvenis la tempo de nova turniĝo: li veturis al la proksimiĝanta persa ŝiparo, malkaŝis la kaŝlokon de Histiaios , kaj poste la persoj per lia gvidado atakis kaj kaptis lin.
Artaphrenes ekzekutigis lin, kaj riĉe premiis Pythagoras on, kiel vere eminentan ŝiparestron.
Pythagoras ekloĝis en Sardes . El la rabita trezoro li konstruigis palacon, sed neniam li povis rezigni pri sopiro, ke li povu disvastigi sian tezon.
Nun fine, ankaŭ tiu lia sopiro realiĝis.
Eŭristhetos montris al Artaphrenes iun argiltabulon, kiun li trovis en la lando de la ciklopoj, sub iu roko. Nome, kiam ili tie vojaĝis, en la montaro iu roko subite ekskuiĝis kaj eksonis mistika voĉo:
– Do, fine vi alvenis, ho saĝa Pythagoras , kiu estas destinita por plenumi la volon de la dioj. Alportu do tiun ĉi tabulon al mia kara filo Artaphrenes .
Kaj la roko subite leviĝis kaj forturniĝis el sia loko. Sub la roko estis videbla la argiltabulo, brilanta en ĉiela lumo.
Artaphrenes legigis la tabulon, sur kiu la dio mem, Ahuramazda sendas mesaĝon al sia filo Artaphrenes , sciigante, ke li elektis la filon por esti posteulo sur la trono de reĝo Dareios , ĉar Artaphrenes estas natura filo de la dio, sed pri tiu afero ankoraŭ neniu sciis inter la mortemuloj. Sed la tronon li povos akiri nur se li, por la honoro de sia patro, skribigos sur la muroj de la temploj la devizon: kvadrato de “a” plus kvadrato de “bo” egalas al kvadrato de “co” .
Memkompreneble Artaphrenes tuj plenumis la ordonon de la dia patro, kaj li skribigis la magian frazon ne nur sur la fronto de la persaj preĝejoj, sed konforme al la propono de Eŭristhetos , eĉ sur la preĝejoj de la kapitulacintaj helenaj urboj.
Oni ŝuldas al tiu ĉi afero, ke la tezo de Pythagoras postrestis por la estonto.
Nome, post kelka tempo Artaphrenes – pro la espero je la trono – konspiraciis kontraŭ la reĝo Dareios , kaj en tiun konspiracion enigis, laŭ la konsilo de Eŭristhetos , ĉefe la helenajn urbojn, al kiuj li promesis liberiĝon, se la komploto sukcesos.
Ĉi tiun komploton Eŭristhetos malkaŝis al Dareios , kiu ekzekutigis Artaphrenes on, forbruligis kelkajn helenajn urbojn kaj tuj li deskrapigis la epitafojn de la devizo.
La helenoj deskrapis, sed tiom pli ekŝatis la devizon, eĉ pludonis ĝin al la ceteraj helenaj urboj, kaj ĝi baldaŭ fariĝis la devizo en la batalo kontraŭ la persoj. Kiam la unuiĝinta helena armeo ĉe Marathon kun heroa kuraĝo atakis la persojn, la hoplitoj kriis: kvadrato de “a” plus kvadrato de “bo” egalas al kvadrato de “co”! Kaj ili venkis.
Post la venko denove ili surskribis tiun frazon. La samon kriadis la pastroj dum la armilfesto de la junuloj en la insulo Kreta , kaj dum la Atikaj procesioj de Dionysos . La samon kantis la aktoroj en la teatroj kun akompano de sepkordaj muzikiloj kaj flutoj, kaj la samon oni ĉizis sur la statuo de Pythagoras , starigita sur la batalkampo de Marathon .
Ĝi estis tre bela statuo: la frunton de Pythagoras florkronas Nike , dum lia piedo paŝas sur la kadavron de persa soldato.
* * *
Kio okazis al Eŭristhetos ?
Li vivtenis sin per piratado. Li elrabadis kaj detruadis ĉefe la helenajn marbordajn urbojn. Sed baldaŭ li ekkomprenis, ke ne estas utile detrui la urbojn kaj forbuĉi la popolon, ĉar el tiuj jam ne venos plua profito. Tial, kiam li okupis la urbon Sigeion , li ne ekstermis la loĝantaron, sed designis super ili kelkajn senmoralajn, kruelajn piratojn kiel guberniestrojn, kiuj de jaro post jaro elpumpis imposton el la popolo, por Eŭristhetos . Poste vice li atakis kaj okupis grandan parton de la insuloj Naxos , Samos kaj Lesbos , la havenon de Rhaikelos , poste li atakis la orminejojn apud la rivero Strumon , kaj ĉiujn ĉi li ŝarĝis per impostoj.
Okazis foje, ke la insuloj Lesbos kaj Samos ne povis liveri la imposton, ĉar iu nekonata konkurenca pirata bando elrabis ilin kaj bruligis la domojn.
Eŭristhetos eksciis, ke ili estis tursenaj piratoj, kiuj loĝis sur la insuloj Lemnos kaj Imbros , do, li atakis ilin, kaj ekstermis ĉiun homon, inkluzive suĉinfanojn, kaj al iliaj insuloj lokigis aliajn, konfideblajn, produktemajn gentojn, kiuj ne malpliigis, sed pliigis la jaran imposton.
Ĉion ĉi li faris jam ne sub sia nomo, sed li prenis al si la bonsonan nomon “ Miltiades , la pli juna”, kaj kronita per la nimbo de potenca kaj saĝa reĝo, li mortis honorita de la dankemaj Atikaj popoloj, kiuj donis al li la ornaman epiteton: “ Miltiades , la eksterminto de la piratoj”.
Tria preĝo de Pygmalion
Aŭskultu mian humilan preĝon, ho, senmortaj dioj, ĉar mia koro jam tropleniĝis de doloro kaj nur via saĝeco povas porti al mi trankviliĝon.
Mian doloron ja bone scias vi, ho dioj, kiuj ĉion scias pli precize ol ni, mortemuloj. Mi ja ne diras miajn vortojn al vi por sciigi vin, sed nur tial, ĉar la ploro estas mildigilo de la doloroj. Kaj al kiuj aliuloj mi povus plori, se ne al vi, kiuj ĝis nun tiel atende superŝutis min per viaj gracoj, kiel tre malmultajn homojn sur la tero! Vi faris min reĝo sur insulo Cyprus , eĉ dotis min per talento sur la tereno de la skulptarto kaj nun jam en multaj helenaj urboj, sur la plej belaj placoj kaj en la temploj staras miaj skulptaĵoj.
Dankon al vi!
Sed inter ĉiuj miaj skulptaĵoj, la plej bela estis tio, kion mi pretigis ĉi tie, en nia urbo por la templo de ino Aphrodite . Ĉi tiu estas tiom perfekta kreaĵo, ke mi pasigis tago-post tago mian tempon en la templo kaj terenĵetiĝe mi adoris – la marmoron!
Jes, mi konfesas: mi jam adoris ne diinon Aphrodite , sed la marmoron, kies frideco estis granda kontrasto al ties ĉarmeco: ŝian maldekstran manplaton ŝi tenas facile sur arbotrunko; la dekstran manon ŝi arkas super la kapo. Ŝia kisema buŝo, ŝia dolĉaspekta, serena vizaĝo, la du kumuletoj de ŝiaj mamoj kaj la freneziga konvekseco de la gluteoj min amoregigis. Sed kun pura animo mi povas deklari, ho senmortaj dioj, ke tio, kio min plej forte alkatenis, estis ne la perfekteco de la korpo, sed la animo, la diina, interna belo, kiu radiis de sur ŝia majeste bela vizaĝo.