Выбрать главу

Mi preĝis al vi, ho dioj, petegante, ke vi vivigu la marmoron kaj mi edzinigos ŝin al mi.

Mia peto dum longa tempo ne plenumiĝis. Vane mi prezentis al vi multekostajn sanktajn oferojn. Mi jam komencis suspekti, ke vi jam ne amas min, aŭ eĉ pli: ke dioj eble eĉ ne ekzistas.

Miajn krimajn pensojn mi poste multfoje pentis, ĉar via saĝo poste dokumentis al mi, kiom stulta kaj malaltkapabla estis mia menso kaj kiom saĝaj estis vi, dioj, kiam vi gardadis, ke la belo mirigu niajn korojn nur kaŝite en ŝtonon, sed ni ne deziru, ke la dioj viviĝu kiel teraj korpoj el la marmoro.

Nome, responde al miaj malperfektaj petegoj vi fine vere vivigis la ŝtonon. Foje, kiam mian varmegan frunton mi premegis al la piedestalo kaj denove mi preĝpetegis, subite mi sentis sur mia ŝultro ektuŝon de mola, varma, virina mano.

Mi suprenrigardis kaj mire mi vidis, ke la statuo viviĝis.

Mi kapturniĝis pro la feliĉo. Ŝi descendis de sur la piedestalo kaj genuiĝis antaŭ mi:

– La senmortaj dioj akceptis vian petegon, ho reĝo! – ŝi diris. – Mi viviĝis, por ke mi estu je via servo.

Milde mi levis, ĉirkaŭbrakis ŝin, kondukis ŝin al mia palaco kaj ordonis al la servistinoj ŝmiri ŝian korpon per multekostaj ŝmiraĵoj kaj vesti ŝin per la plej belaj vestaĵoj. La plej elegantajn ĉambrojn mi malfermigis al ŝi kaj ordonis servistojn por la priservo. Memkompreneble mi edzinigis ŝin al mi.

Mi nomis ŝin Aphrode , por danki ankaŭ per ĉi tiu nomo la gracon de diino Aphrodite .

Dum kelka tempo nenio ĝenis nian feliĉon. En la lito ŝi estis arda amoranto, sed fiere mi ŝin enkondukis ankaŭ en mian societon, kie ĉiujn ravis ŝia beleco kaj saĝeco. Neniam mi imagis edzinon, pli indan al reĝo.

Sed post nelonge, aperis ŝiaj malkonvenaj karaktertrajtoj.

Se en ŝia ĉambro la pordoj, fenestroj estis fermitaj, ŝi plendis, ke mankas la aero. Mi malfermigis la fenestrojn, sed tiam la trablovo malutilis al ŝi.

Do, mi farigis tiaspecan ventoladon, ke la aero envenis varme, tra la plafono. Trablovo ne estiĝis.

Sed tiu solvo malpleje plaĉis al ŝi, ĉar ŝi deziris freskojn sur la plafonon.

Denove mi remasonigis la plafonon kaj pentrigis sur ĝin bildojn per niaj plej eminentaj artistoj. Sed eĉ la bildoj ne plaĉis al ŝi, ĉar tiuj montris la scenon, kiam Zeus  per fulmoj mortbatas la titanojn. Ŝi postulis pli mildan scenon.

Mi transpentrigis la plafonon. Nun oni surpentris la naŭ muzojn, sed pri tio ŝi deklaris, ke ĝi estas enuiga, ĉar sur la bildo okazas nenio.

Nun mi jam petis ŝin, ke ŝi mem indiku, kion ŝi deziras. Ŝi responde ekploris kaj riproĉis min, dirante, ke mi estas al ŝi fremda, ĉar se mi harmonius al ŝia karaktero, tiam mi mem devus kompreni la dezirojn de ŝia subtila animo. Ŝi mem ne povas esprimi tiujn dezirojn, sed vera anima kunulo devus tiujn diveni.

– Ĉu mi pentrigu la dion Hephaistos  en sia forĝejo? – mi demandis. – Aŭ la dion Pan , kiam li, per sia fajfilo muzikas al la nimfoj?

Ŝi ploregis kaj furioze skuis la kapon:

– Vi ne komprenas min, ĉar vi ne kapablas kompreni.

– Sed kion kompreni, koreto?

– Vi ne komprenas eĉ tion, ĉu kion vi devus kompreni!

– Sed diru vian deziron kaj mi plenumos!

– Se mi scius mian deziron, mi jam dirintus ĝin. Tial vi estas mia amanto, por ke vi mem diru mian deziron!

Tiatempe mi ankoraŭ kredis, ke mi mem estas stultulo, ĉar mi ne povas kompreni ŝian subtilan animon. Sed ĝuste tial mi estis stulta, ĉar tiatempe mi ankoraŭ kredis, ke tera mortemulo povas kompreni la animon de diino, kaj ĉar mi kredis, ke nur el mi mankas tiu ĉi kapablo.

Foje ŝi diris, ke ŝi sentas doloron en sia ventro. Mi vokis mian kuraciston, sed ŝi ne lasis sin priesplori, dirante, ke ŝi bone scias la kaŭzon: la dolorojn kaŭzas la ĉi tieaj vinoj, do, mi akiru al ŝi vinon el la insulo Kios .

Tiuvespere, en la lito ŝi forpuŝis min, dirante, ke malutilas al ŝi antaŭ ol ŝi ricevos la Kiosan vinon.

Se mi volis ien iri kun ŝi, ŝi ne venis pro siaj doloroj. Sed, se ŝi mem volis iri ien, la doloroj ne malhelpis.

La Kiosan vinon ŝi ricevis, trinkis, kaj la rezulto estis, ke la doloroj transiris el la ventro al la brusto!

Sed finfine mia edzino devas esti mia edzino, do, mi postulis la amon. Responde ŝi tiom dolorplene palpadis la bruston, ke mi indulgis ŝin.

Tamen, tiu ĉi mia konduto jam delonge ne estis nura indulgo. Jam delonge mi kapablus ŝin ekbati se min ne retenus la scio, ke ŝin vivigis el marmoro vi mem, senmortaj dioj, do, mi ne volis veki vian malamon kontraŭ mi.

– Ŝi ne amas min, – mi konstatis per kompleta konvinkiĝo. – Ŝi jam neniam fariĝos la mia, do, mi kondutos grandanime: ŝi vivu sian propran vivon. Se mi ne estas por ŝi sufiĉa, elektu amaton. Nepre ŝi pli bone scias la propran inklinon.

*

Kaj ŝi elektis iun – sandalfariston, kiu estis ne nur ne reĝo; ne nur nenion sciis pri la skulptarto, sed li estis ankaŭ mallaborema, pezmoviĝa, stulta homo, cetere tre mildanima, kiu neniam povis esperi, ke lia amatino foje estos viviĝinta diinostatuo. Sed al Aphrode  ĝuste tio plaĉis, ke ŝi estis multe pli supera estaĵo, ol li. Ŝi verkis ampoemojn al li (ĉar ŝi estis poetino, eminenta, kiu verkis pli belajn poemojn ol Sappho ) kaj en la lito ŝi ravite laŭtlegis la poemojn. Kaj li? Li jam ĉe la dua poemo endormiĝis.

Ne pasis tute du semajnoj kaj Aphrode  elĵetis lin. Vi eble pensus, ke ŝi ekkonis, kiome netaŭga estis tiu homo, kiome nekonvena al ŝi. (Sed kion mi diras! Vi, dioj scias tion!) Ŝi elĵetis lin pro tio, ĉar li foje – ternis!

Poste sekvis la ceteraj viroj. Dum kelkaj semajnoj ŝi arde amis ĉiujn. Ŝi desegnis la momentan amaton sur vakstabulo, modlis lian figuron el argilo, ĉar si eminentis en ĉiaspecaj artoj. Iun belan, fortikstaturan sian amaton ŝi skulptis kiel Marsyas -on kun kolombo sur lia etendita fingro.

Kion komunan havas la kolombo al Marsyas ? Kial li ne tenis en la mano fajfilon de Pan ? Eble vi scias, senmortaj dioj. Vi, kiuj eble scias eĉ la pensojn de sia koro. (Kvankam pri ĉi tio jam ankaŭ mi dubas.) Sed la kompatinda knabo devis longe, senmove stari kun ĉevalvosto, ligita al sia dorso kaj kun kolombo, ligita al sia fingro. Sed la kolombo ek-ektiradis la piedojn, ĝi ne staris senmove, do, ŝi eltordis la kolon de la kolombo, tra ĝia beko kaj kolo ŝi trapikis lignan stangeton, por ke ĝi staru fikse sur la fingro de la modelo.

Kiam la statuo pretiĝis, la kadavron de la kolombo ŝi enterigis sub la plankŝtonojn de la templo kaj tago-post-tago ŝi pilgrimis al ĝi por proplori la kolombon. La kompatindan modelon ŝi akre riproĉis pro tio, ĉar li lasis mortigi la kolombon. Ŝi eknaŭzis lin kaj forpelis. Nature, se li ne lasintus mortigi ĝin, ŝi jam pli frue forpelintus lin.

Inter ŝiaj amatoj troviĝis ankaŭ iu poeto. Tiun ŝi demandis, kiakolora robo konvenus al ŝi. Li diris bluan. Ŝi aĉetis ĝin, surmetis ĝin, sed ĝi ne plaĉis al ŝi kaj el tio ŝi konkludis, ke la poeto ne komprenas ŝian animon. Ŝi turmentis lin, ĝis fine la poeto teruriĝe forkuris.

Kiom da amatoj ŝi havis? Mi ne scias. Sed ĉiuj travivis la saman sorton: ŝia alflatiĝa ĉarmo ĉiujn ravis, kaj se ŝi jam alkatenis ilin, jam eĉ ekenuis. Per kapricoj ŝi ĉiujn turmentegis kaj fine forĵetis, aŭ ili mem fuĝis de ŝi.