Выбрать главу

*

Kaj fine ŝi revenis al mi!

Jes, li revenis kaj petis, ke mi pardonu, ĉar ŝi konvinkiĝis, ke nur mi estas ŝia sola konvena vivkunulo.

Eĉ dum unu momento mi ne kredis, ke ŝi povis demeti sian naturon, sed mi tamen kredis, ke la trompiĝoj rompis ŝin kaj jam povas bremsi sian kaprican temperamenton.

Vere, ŝi bremsis dum du monatoj. Vespere ŝi sidiĝis apud mian liton kaj delektis min per liuta muziko, akompanante ĝin per sia dolĉa kantvoĉo. Ankaŭ la kantojn komponis ŝi mem. Poste, demetinte la liuton, enŝoviĝis en la liton kaj la lipojn ŝi premis al mia buŝo.

Mi kredis, ke mi alvenis al la plej perfekta feliĉo.

Post du monatoj okazis, ke foje ŝi petis, ke mi starigu la Marsyas -statuon en la templo.

– Marsyas  estis mortemulo, – mi respondis, – kiun la dio Apollon  mortigis, ĝuste pro tio, ĉar Marsyas  provis per sia muziko konkurenci kun la dioj. Ni eĉ provokos la koleron de la senmortaj dioj.

– Sed ni enterigu sub la statuon ankaŭ la modelon de la statuo, kiel sanktan oferon por senkolerigi la diojn.

– Ĉu li jam mortis?

– Ne. Mortigu lin por ke li fariĝu sankta ofero.

Min terurigis ĉi tiu krueleco kaj mi firme deklaris, ke mi ne mortigos lin. Vane ŝi argumentis, ke la kolombo havis la saman sorton, kaj ke ŝi priploros ĉiutage antaŭ la statuo.

Ekde tiam, ŝi fortiriĝis de mia kiso, pretekstante, ke sur la insulo Cyprus  estas epidemio. Se mi ektuŝis ŝin, forpuŝis mian manon, dirante, ke mia mano estas malvarma, aŭ, ke ŝia kapo doloras.

Ho, senmortaj dioj! Vi ja scias, kiom multe mi suferis!

*

Kaj jen, tiam mi fine komprenis vian saĝecon, ho dioj! Kiam mi petegis, ke la statuo viviĝu, vi dum longa tempo ne plenumis mian peton, ĉar vi bone sciis, ke diostatuo havas tiajn karaktertrajtojn, kiuj konvenas nur por dioj sur la monto Olympos , sed kiuj estas tute nekonvenaj al teraj mortemuloj kaj tiuj ecoj alportas al ni nur turmentojn.

Tiam mi, per mia stulta kapo ankoraŭ ne povis tion kompreni. Mi postuladis, eĉ akuzis vin, kaj vi, – fine plenumis mian peton, por ke mi per mia propra sperto konvinkiĝu pri tio, kion mia limigita menso ne povis percepti.

Tiatempe, kiam mi jam konvinkiĝis pri la vera situacio, tiam mi preĝis duafoje al vi, ke vi retransformu ŝin al marmoro. Kaj jen, tiun mian peton vi tuj plenumis. La statuo denove staras tie, en la templo, kaj mi ĉiutage vizitas ŝin por adori terenĵetiĝe ĝian Olympos -an belecon kaj la noblan animon, radiantan el ŝia vizaĝo.

Mi devas konfesi, ke mi denove adoras ŝin kaj amegas. Mi ĉirkaŭbrakas la marmoron kaj sentante al malvarmecon de la ŝtono, ofte mi pripentas mian duan preĝon. Min obsedas la tento kaj mi emus frapi mian kapon pro mia stulteco: kial mi redonis ŝin?

Sed ĉi tiu pento daŭras nur momenton. Se mi ekmemoras pri la teruraĵoj de ŝia vivo-tempo, tuj mi komprenas vian saĝecon, ho dioj: nun, ĉi tiel mi ĉirkaŭbrakas la serenecon, la ĉielan, la perfektecon, kiun ni, teranoj povas nur ĉi tiel senti. La perfekteco estas la trajto nure de la ĉielanoj kaj ni, teranoj neniam povos ĝin atingi. Ni sentas ĝin malpuraĵo kaj malvirto.

*

Ho, dioj! Kiom saĝaj vi estas, ke vi tiel konatigis al mi la purecon, la senmankan, subtilan, absolutan belecon, kiu troviĝas nure en la ŝtono. En la ŝtono, kiu ne sentas, kiun infektas nenia malpuraĵo de la animo, kiu do ne turmentas nin.

Sed kial mi diras ĉi tiun mian trian preĝon?

Mi timas, ege timas, ke la beleco de la statuo denove ekbruligos en mi la sopirojn! Mi eble furiozos, pugnos mian kapon kaj preĝos, ke vi redonu ŝin al mi, ŝian karnan-sangan korpon kaj ŝian animon. Se tio vere okazus, ne aŭskultu min, ho dioj, ĉar el mi kriados nur la limigita, stulta homa koro. Alligu min al la masto, kiel la maristoj alligis Odysseus -on ĉe la insulo de la sirenoj kaj ne malligu min, kiel ajn kriados la doloro el mia koro! Ne malligu min!

Gardu min, ho dioj, gardu min! Multe mi suferis, eĉ nun mi suferas, sed ne permesu, ke mi ŝanĝu miajn suferojn al pli turmentaj!

Kaj savu nin, mortemulojn de la diinoj! Restu ili nur sur la monto Olympos . Vi ja povas elteni ilin!

Superstiĉo

Illustrissime magister Padre Basilius Valentianus  petas enlason.

La konversacio subite silentiĝis. Ĉiuj okuloj turniĝis al ja pordo. Tiun ĉi gaston atendis neniu. Nur la dommastro. Don Pablo Sanchez de Manero , magistro de la filozofiaj kaj retorikaj sciencoj en la universitato, leviĝis kaj rapidis al la pordo. Unu el la gastoj, Padre Don Perez de Carre , la iluminita majstro de la alĥemio, demandis:

– Kiu estas tiu gasto, senjor  magistro?

– Ĉu vi ne konas vian eminentan kolegon? – li respondis mire. – Li estas preskaŭ mondkonata alĥemiista Benediktana monaĥo en la Erfurta monaĥejo, nomita pri sankta Petro. Mondfama adepto de la reĝa scienco, de la alĥemio.

Intertempe la pordo denove malfermiĝis kaj enpaŝis la gasto.

– Kiel, majstro? – demandis la dommastro post la reciprokaj salutoj. – Kiel vi venis al ni, en Salamanca ? Al kiaspeca feliĉo ni povas danki, ke vi ne evitis mian hejmon? Jam de jaroj ni ne vidis vin.

– Kaj al kio mi povas danki, ke vi nomas mian alvenon feliĉo?

– Majstro! – respondis kun sincera miro la magistro. – Vi estas adepto de la reĝa scienco. Vi posedas ne nur la produktkapablon de la Lapis Philosophorum , sed vi produktis jam eĉ verajn perlojn kaj ceterajn juvelŝtonojn. Vi produktis en viaj retortoj la eliksiron de la eterna juneco. Kaj la vito, aspergita per via Solutio Philosophorum , kreskigas vinberojn jam en majo. Vi posedas sekretojn, konatajn de neniu. Ni ne nur admiras viajn rezultojn, sed ni estas scivolaj, kiel vi sukcesis atingi tiujn?

– Per la forta kristana kredo.

– Ĉu nur per la kredo?

– Memkompreneble. Nome, mi nun venas el Granda, el la estinta maŭra urbo, el kiu pasintjare elpelis la kristana armeo de Liaj Sanktaj Majestoj la lastan maŭran reĝon Boabdil  kaj mi vizitis ankaŭ la urbon Cordoba .

– Kaj kial vi vizitis tiujn urbojn? Ĉu por vidi la maŭran arkitekturon? Ĉu vi vidis la palacon Ketal-al-Hamra ? Onidire ĝi estas mirinda: sur neverŝajne sveltaj kolonoj ripozas ŝtonpuntaĵo, kvazaŭ ĝi ŝvebus en la aero. Kaj plej multaj primiras la leonkorton kun la puto. Oni diras ke ankaŭ en Cordoba , la iama moskeo estas inda por spekti: ĝia kolonaro similigas ĝin al la antikvaj Egiptaj temploj.

– Jes, vere. Ankaŭ mi vidis ĝin. Sed mi nun vojaĝis tien ne por tiuj vidindaĵoj, sed pro la ordono de Lia Sankta Majesto kaj Ŝia Sankta Majestino mi priesploris la rezultojn de la arabaj alĥemiistoj. Nome, la araboj havis eminentajn alĥemiistojn, kiel la mondkonata Geber . Eĉ la vorto “alhemio” estas araba vorto.

Don Perez de Carre , kiu en la Sankta Casa de las Conchas  pasie okupiĝis pri la alĥemio, ekatentis kaj kontraŭdiris:

– Sed la alĥemio estas la scienco de la Sankta Kruco. Jam de multaj jarcentoj la granda scienculo Syncsios  ekkonis la esencon de la transmutatio : oni devas ektrovi la ruĝan tinkturon, por ke la Filius  forvaporiĝu kaj la substantia  estas ting ebla .