Выбрать главу

– Laŭ miaj studoj, por la Uroboros -serpento  ni devas ekhavi dek du ŝlosilojn, per kiuj ni malfermas dek du pordojn. Tra tiuj ni alvenos al la materia prima  kaj ni ekhavos la mercurius philosophorum -on. Poste sekvos la Caput Corvi , poste leviĝos el la maroj la Dukapa Leono , la Kuniĝinta Reĝa paro  kaj tiu ĉi estas la ŝtono de la filozofoj. Nu, laŭ la granda maŭra alĥemiisto, Geber , la baza materialo de ĉiu metalo estas la Mercurius  kaj Sulphuricum . Sendube, ĝi estas signifplena malkovro, sed tamen li fiaskis. Geber  ne atingis ŝtonon de la filozofoj.

– Kaj kial?

– Se li posedintus la scion de la ŝtono de la filozofoj, la Sankta Kruco ne povintus venki ilin.

– Sed Padre ! Tio estas neebla! La Sankta Kruco nepre devas venki!

Dixisti . Ĝuste tial estas neeble, ke paganoj povus akiri la reĝan sekreton. Geber  ardigis dum semajnoj la Salamandron  en la athenora , sed li uzis paganajn sorĉvortojn. Sen la helpo de la Sankta Spirito oni ne povas alveni eĉ al la Caput Corvi . Ĉu vi memoras? En la pasinta jarcento Raimundus Lullius  diris la samon: “por ektrovi la ŝtonon de la filozofoj, ni unue devas alveni al la pura kredo”. Li estis eminenta alhemiisto kaj tial li havis la epiteton: “ doctor illustrissimus ”. Li faris por la angla reĝo multegan oron por krucmilito, sed la reĝo perfide uzis ĝin por la milito kontraŭ la francoj. Rezulto: la oro transformiĝis al kupro kaj neniu emis akcepti la anglan monon. Eĉ la vera ormono senvaloriĝis kaj la militon li perdis. Tio estis la puno de la Sankta Kruco.

– Kaj ĉu Padre  alvenis al la ŝtono de la filozofoj?

– Mi jam alvenintus, sed mankas al tiu la Sal Philosophorum . Tiu ĉi materio ĉe mi ne estas trovebla, pro kio la substantia  eĉ nun suferadas sur la marprofundoj kaj ex profundo clamat : “kiu min savos el la akvoj?” Multaj ne aŭdas, aliuloj ne kuraĝas mergiĝi en la marojn por rekonduki la reĝon al sia lando. Sed tiuj, kiuj aŭdas kaj havas kuraĝon por subiĝi, ne kapablas. Ni devas ekkapti la forvaporiĝintan Filiuson , sed mankas la Sal Philosophorum , kiu troveblas nur tre malproksime, trans la montoj kaj akvoj.

– Kaj ni ne scias, kie?

– Mi jam scias: en Ophir .

– Ĉu en Ophir ?

– Tie. Ne dubeble: la juda reĝo Salomono posedis sekretan sciencon. Kiel ni povus alimaniere klarigi la devenon de la amasego de lia trezoraro? Kaj de kie li povintus akiri al tio la Sal Philosophorum -on, se ne el la malproksima Hindujo, el Ophir , al kiu lando li sendis ŝipojn en ĉiuj tri jaroj? La historiaj notoj pruvas, ke li tenis la librojn pri la alĥemiista scienco sub sia tronseĝo, sed post lia morto la diabloj forŝtelis ilin. Se mi posedus tion, mi jam posedus ankaŭ la Dukapan Leonon , kiu povas ting i  centoblan plumbon al oro kaj mi povintus akiri la venkon por la Sankta Kruco. Sed mi konas ne nur la lokon, sed ankaŭ la objekton, en kiu troviĝas la Sal Philosophorum .

– Do?

– Olympodoros  skribis pri iu arbusto en la malproksima Hindujo. Tiu estas la Thaldus -arbusto. Ĝi kreskas renverse: supre ĝi havas la radikon, sed ĝiaj branĉoj kaj fruktoj estas sub la tero. Simile grandaj, kiel la pomoj. Tiu, kiu manĝas ĝin, tuj mortas, sed en hidrarga akvo distileblas el tiu la Sal Philosophorum , sed memkompreneble nur dum konvena stel-konstelacio kaj post la necesaj piaj antaŭprepariĝoj. Sed, nature, por tio ni devus atingi la malproksiman Hindujon, aŭ minimume akiri konfidindajn sciigojn pri tiu lando.

– Nu, – diris la dommastro, – eblas, ke tiuj viaj deziroj baldaŭ plenumiĝos.

– Ĉu vi pensas pri majstro Christoforo ? Mi jam aŭdis, ke vi konas lin.

– Ne nur konas, sed li ĝuste hodiaŭ alvenos ĉi tien.

– Kiom granda feliĉo! Mi intencas paroli ĝuste kun li. Sed mi dubas, ke li sukcesis atingi Hindujon.

– Multaj dubas. Sed Padre   Juan Perez de Marchena  tre fidas al li.

– Mi ne tute.

– Ankaŭ mi ne. Majstro Christoforo  proponis siajn planojn al nia universitato, sed ni konsideris tiujn sonĝbildoj. Antaŭ du jaroj li intencis iri al Francujo kun la planoj. Intertempe li vizitis la monaĥejon La Rabida, kies prioro estas Padre   Marchena . Li priaŭskultis la proponon kaj rakontis ĝin al Ŝia Majesta Moŝtino Izabella . Finfine li ricevis ŝipojn kaj laŭdire li atingis Hindujon.

– Nekredeble! Bone mi scias, ke trans la Gadesa pordego  post septaga ŝipvojaĝo komenciĝas la loko de Alantis , kiu antaŭ dekmil jaroj submariĝis. Nenia ŝipo povas trairi tiun lokon, ĉar la Hidroj  gardas la kadavron de reĝo Atlas , kiu kuŝas en la templo de Poseidon  kaj ili subentiras la ŝipojn, en la maron.

– La popolo tamen kredas, ke li alvenis al Hindujo.

– La popolo! – interdiris konsterne Padre   Don Perez de Carre , la alĥemiisto. – La opinio de la mosqueteros  povas esti grava por la rolludantaj teatristoj en la correal -oj. La historio  vere grimacas tiel, la gracioso  saltadas tiel, kiel la mosqueteros  plaŭdas al ili. Sed ni, la servistoj de Kristo kaj de la sciencoj, devas nin sendependigi de tiaspecaj influoj.

– Mi tute konsentas kun la opinio de Padre , sed prioro Marchena  tamen estas la konfesprenanta pastro de Ŝia Majesta Moŝtino, kaj ni ne povas neglekti lian opinion.

– Mi tre ŝatus konatiĝi kun Padre   Marchena .

– Tiu via deziro plenumiĝas tre facile, – respondis la dommastro. – Jen, – li diris montrante al sia tria najbaro. – Tie sidas li, kaj apude Don Grazia Hernández , la kuracisto, kiu same helpis kaj protektis la planojn de majstro Christoforo .

Kaj li tuj prezentis magistron Basilius Valentianus  al Padre   Marchena  kaj al la kuracisto Hernández .

Valentianus  tuj interesiĝis pri tio, ĉu majstro Christophoro  vere atingis Hindujon.

Prioron Marchena  iome ofende trafis la demando. Kompreneble, li jam devis aŭdi kelkfoje samajn dubojn, kaj li ĉiam sentis, ke malantaŭ la demando sin kaŝas iom da moko.

– Ne estas dubebla la afero, – li respondis en iome levita tono. – Majstro Christoforo  hejmenportis kelkajn fruktojn el Hindujo, kiuj ne kreskas ĉe ni.

– Ĉu vi vidis tiujn, Padre ?

– Mi ne, sed Iliaj Majestaj Gemoŝtoj vidis, kaj ni ne rajtas dubi ilian konstaton. Krome, ili vidis kelkajn alportitajn hindujanojn, kies haŭto estas ruĝa, kiaspeca ne troviĝas en la konata mondo.