Выбрать главу

– Ĉu ruĝa? – demandis vigle Valentianus . – Do, ili devas esti la loĝantoj de Atlantis . Mi ekkonis ilin el la priskribo de Platon .

– Ĉu Padre  konas la libron de Platon  pri Atlantis ?

– Pasie mi legis ĝin. Ĉefe min interesis la templo de Poseidon , al kiu simila konstruaĵo ne troviĝas en la nuna mondo. Ĝi havis unu stadionan  longecon, interne estis la statuoj de la dioj el oro. Veturilo, kiun tiras flugilhavaj ĉevaloj, la altaro kaj ŝtuparo estas el juvelŝtonoj.

– Sed Padre ! – interdiris la dommastro. – Kiel povus alporti majstro Christoforo  Atlantisajn loĝantojn, se Atlantison englutis la maro, naŭmil jarojn antaŭ Solon , kaj krome estas sciate, ke la Hidroj  subentiras la ŝipojn, kiuj tranaĝas la lokon de Atlantis ?

– Kiel mi sciu? – diris pensante Valentianus . – Eble kelkaj loĝantoj saviĝis kaj ekloĝis en Hindujo.

Hernández , la kuracisto ekkriis:

– La demando de reverendissime magister   Valentianus  eklumigis mian koron! Laŭ tio majstro Christoforo  vizitis ankaŭ Atlantison!

– Kiel? – demandis konsternite Don Manero .

– Tiel, ke la Hidroj subakvigis la ŝipon, ili kondukis majstron Christoforo n al Atlantis , kaj poste reportis lin. Ĉu ne, ni konas okazintaĵojn el la vivo de la sanktuloj, kiam la dia graco ebligis al ili trairi la Ĉiel-landon aŭ la Inferon? Publike estas konate, ke foje Sankta Brandanus  legis, ke sub la tero troviĝas alia lando kaj li ne volis tion kredi. La libron li forbruligis kaj pro tio Dio severe punis lin: Jesuo sendis lin al vojaĝo, ĝuste okcidenten, por konvinkiĝi pri la vero. Kaj Sankta Brandanus  ekvojaĝis kaj li vidis homojn kun fiŝvostoj, eniris tra la pordo en la Inferon, kie li estis akceptita per la muĝo de metalaj bestoj kaj per gruntado de forkokapaj homoj. Kiam li forlasis la Inferon, vizitis la insulon de la eterna vivo en la Oceano. Post sesjara vagado li revenis kaj pentofare vivis en monaĥejo.

– Eh! – diris Don Manero , – majstro Christoforo  ne estas sanktulo kaj ne estas verŝajne, ke iam ajn la Eklezio sanktigos lin.

– Sed ĉu ne eblas, ke normalaj mortemuloj povus viziti la submondon? Aŭ, ĉu vi, illustrissime magister , legis la infervojaĝon de Thespesius ? Kaj ni bone scias, ke en la jaro de nia Sinjoro 824  la monaĥo Weltin  kaj en 1075 Pater Gauchelin  ankaŭ vojaĝis en la Inferoj. Li parolis eĉ kun la Ĉefdiablo Astaroth  kaj kun Baalberith , kiu intencis fari federacion kun li. Aŭ, ĉu ne asertas la plej konfidindaj aŭtoritatuloj de la alĥemio, ke profunde sub la tero troviĝas nekonataj landoj, kies popoloj kelkfoje vizitas ankaŭ nin? Jes, la ŝtono de la filozofoj kaj la kuniĝinta Reĝa Paro atendas la saviĝon el la marfundo. Do, kien la Hidro povas libere supren-malsupren naĝi, kial ili ne kunporti la elektitan homon?

Senjor  eklumigis mian koron, – diris Valentianus , – kaj samtempe donis esperon, ke ni ekscios multe de majstro Christoforo  pri la mistika Atlantis .

– Kaj eĉ pri la ŝtono de la filozofoj, – aldonis Carre  la alĥemiisto.

– Senpacience mi atendas lin por ekscii ion pri templo de Poseidon .

– Ĉi tiu via deziro baldaŭ realiĝos.

– Kial?

– Tial, ĉar ni nun atendas ĝuste majstron Christoforo n, kiun nia brava dommastro, magistro Don Manero  petis viziti nin kaj konigi la rezultojn de sia vojaĝo. Ĝuste al tiu renkontiĝo alvenis prioro Marchena  kaj senjor   Hernández , kiuj protektis lin ĉe la kortego kaj kiuj estas konvinkiĝintaj, ke la vojaĝo estis sukcesplena.

– La vojoj de Dio estas mirindaj, ke ĝuste nun mi venis ĉi tien!

– Ho, – diris Don Manero . – Laŭ la opinio de Padre   Marchena  per tiu ĉi evento alvenis la dua orepoko!

– Kaj ĉu ne? – demandis vigle la prioro. – Pripensu nur, kio estas en la malproksima Hindujo! Sir   John Mandeville , la scienca esploristo priskribis en la jaro 1332 de nia Sinjoro sian vojaĝon en la lando de Pastro Johano. Sed li alvenis orienten, kie la magnetaj montoj eltiras ĉiun najlon el la ŝipo, pro kio li devis alveni nur per kaduka boato, per longega kaj malrapidega remado. Sed ĉio, kion li tie vidis, abunde rekompencis lin pro ĉiu suferado. Sur la turpintoj de la palaco de pastro Johano, lumigas la nokton du gigantaj karbunkoloj. La pordegoj estas el eburo, kadritaj per sardonikso . La tabloj estas el smeraldo. Al la trono kondukas sep ŝtupoj: oniksa, kristala, jaspa, ametista, sardoniksa, karneola  kaj krizolita . La trono estas el smeraldo kun oraj ornamaĵoj. La kolonoj estas same el oro. Al pastro Johano servas sep reĝoj, sepdek sep princoj kaj tricent sesdek grafoj. Li estas la plej riĉa kaj plej potenca kristana regnestro de la mondo, kiu nun fariĝos la federaciulo de Iliaj Majestaj Gemoŝtoj.

– Kaj tio ĉi kaŭzas, ke en la lando de pastro Johano ne estas malsano. La smeraldo defendas kontraŭ serpentmordo, la karneolo mildigas la sangadon kaj la febron. La diamanto ŝirmas kontraŭ la pesto kaj la hiacinto donas kvietan dormon.

Magistro Don Manero  ridetis.

– Nia Padre  konigis iome unuflanke la faktojn, – li diris. – Vi ne menciis, ke la lando de Pastro Johano estas ĉirkaŭata de dezerto, kies sablo same ondadas, kiel la maro. Ĝi havas fluson kaj malfluson, fiŝoj naĝadas en ĝi kaj tie vivas la gigantuloj, tridek fute altaj, kiuj ekkaptas la ŝipojn, naĝantajn sur la sablomaro kaj la ŝipistojn ili formanĝas. Kaj krome, la vojaĝantoj devas trairi ankaŭ la Valon de la Diabloj, kie diablokapoj elstaras el la sablo, ili vomas fumon kaj la vojaĝantojn ili mortigas per alrigardo. Ĉu vi ne legis tiujn en la libro de Sir John Mandeville ?

– Jes, tiuj ĉi malfacilaĵoj ekzistas, se ni iras orienten, sed ne okcidenten.

– Kial? Kio estas okcidentflanke?

– Kio okcidentflanke? Padre   reverendissime , vi, kiel la magistro de la universitato, plej bone konas la mondmapon de Cosmas , la unua kristana geografiisto, kiu montras, ke oriente, trans Hindujo troviĝas granda insulo kun kvar riveroj kaj tiu ĉi estas nenio alia, ol la Paradizo. Do, alveninte de okcidente ni trovas unue la Paradizon, poste Zingapuon , poste Hindujon.

– Supoze, ke li travojaĝis ĉiujn tri insulojn – kontraŭdiris Don Manero . – Sed konate estas, kiom da danĝeraĵoj troviĝas tie por la ŝipoj. Laŭ la bordoj allogas la ŝipistojn la monstro, nomata “Mara Monaĥo”, kiu, per sia groteska ludo altiras, ekprenas, poste dronigas kaj formanĝas ilin. Kaj se majstro Christoforo  albordiĝintus nek en la Paradizo, nek en Zingapu , tiam la ŝipon truigintus per la kornoj la Miles Maris , aŭ la Skilloj  atakintus ilin, aŭ la marserpento kunpremintus la ŝipojn. Kaj supoze, ke li tamen albordiĝis en Hindujo, tiam la rigardo de la Basiliscus  mortigintus lin, aŭ la Drako, kiu per la frapo de la vosto povas mortfrapi elefanton, kaj kies elspiro ankaŭ mortigas kaj estigas epidemiojn.