– Ho, jes, – kontraŭdiris la kuracisto, – sed ni ne forgesu, ke tie vivas ankaŭ la Kronhava Serpento, kies rigardo ŝirmas kontraŭ la envulto kaj de la malbonintencaj sovaĝbestoj. Por ties helpo preĝas la adeptoj. Kaj tie vivas la ĉiulingve parolantaj papagoj, kiuj per konsiloj helpas la vojaĝantojn kaj bonkore konversacias kun ili.
– De kie vi konas tiujn, senjor ?
– Priskribas ilin ankaŭ Mandeville , sed ankaŭ kuracisto devas okupiĝi pri la bestoj. Ni scias, kiom granda kuracforto kaŝiĝas en la vesperta flugilo, pulvorigita dum la nokto de Sankta Andreo, aŭ kiom efikplena estas la graso de la urso kontraŭ harelfalo. La dekstra okulo de la lupo, saligita kaj pendigita al la kolo, kuracas la febron. La lango de la kameleono ŝirmas kontraŭ la frostiĝo kaj vundiĝo, kaj kiu ĝin uzas, tiu akiras la simpation de la reĝo. Kaj se ni jam parolas pri la drako, vi nepre scias, kiom valora estas la drakolika ŝtono , kiu troviĝas en ĝia kapo. Sed ne konsiderante la bestajn medikamentojn, mi mencias, ke la orportantaj formikoj vivas ankaŭ en Hindujo.
– Ili vivas ankaŭ en Persujo. Laŭ Herodotos , en la persa kortego estas gardataj kelkaj. Laŭ Plinius , en la Eritrea Herakles -templo estas gardataj la antenoj de la orportantaj formikoj. La grandscienca Brunetto Latini jam antaŭ ducent kvindek jaroj priskribis, kiel oni povas forpreni la oron de ili: sur la korpoflankon de iu ĉevalino oni pendigas kesteton, kaj oni elpelas ĝin al la paŝtejo, separite de sia idĉevalo. La formikoj ŝatas la ĉevalojn kaj ili plenigas la kesteton per oro. Do, oni devas nur proksimigi la idon al sia patrino, kaj la ĉevalino, ekaŭdanta ĝian henon, alkuras. Sed homo ne povas proksimiĝi al la formikoj, ĉar tiuj mortigas lin.
– Ĉion ĉi mi bone konas, sed ĉu ni akiris unusolan funton da oro per tiu maniero? Evidente, la formikoj kolektas nur tre malmultan oron.
– Ĉi tio estas vera, illustrissime magister , sed Plinius eĉ skribas, ke la veraj orportantaj formikoj vivas en Hindujo, kie ili estas grandegaj, kiel iu lupo. Ili sendube kolektas multe pli da oro, ol la ceteraj. Vere, ili facile ekflaras la odoron de la homo kaj mortigas lin, sed vintre ili retiriĝas sub la teron kaj tiam estas facile forpreni la oron de ili. Sed ni lasu la formikojn kaj parolu pri la Griff birdo . Mi scias, illustrissime magister: vi deziras diri, ke la Griff birdon Aelianus vidis ankaŭ en la persa montaro Baktria , sed ĝia vera patrujo estas tamen Hindujo. Ĉi tiu giganta birdo, kiu povas samtempe suprenlevi du elefantojn, ankaŭ elfosas oron el la rokoj kaj gardas ĝin en sia nesto.
– Aŭ ni menciu la birdon Phoenix – diris la prioro, – kiu havas purpurajn kaj orajn plumojn. Ĝi konstruas por si neston en ĉiuj kvincent jaroj el multekostaj spicoj kaj ĝi forbruligas sin en ĝi por reviviĝi el siaj cindroj.
– Kaj la birdo Phoenix estas la birdo de la alĥemiistoj, tiu de la ŝtono de la filozofoj, – interdiris Don Perez de Carre .
– Kaj de la viv-eliksiro – diris la kuracisto. – Ĝi estas la birdo de la Materia Prima , de la Granda Tinkturo . Se mi posedus tion, mi povus vin ĉiujn eternvivigi. Vi ja nepre scias, ke la granda scienculo, la alĥemiisto Artepius jam uzis ĝin kaj skribis verkon pri ĝi ĝuste en sia 1025 jara aĝo, antaŭ tricent jaroj. Aliflanke ni scias de Arnoldus Villanovus , ke la materialo de la kvintesenco estas orienta safrano, ruĝa rozfolio, radiko de aloo kaj ambro, sed bezonataj estas ankaŭ vakso, roz-oleo, vera perlo, safiro, hiacinto, smeraldo, rubeno, topazo kaj mosko. Nu, ĉiuj ĉi estas troveblaj en la nesto de la Phoenix birdo, sed nur en Hindujo. Ekzistas iu homo, kiu konis la eliksiron de la vivo. Li eĉ nun vivas en Hindujo. Ĉi tiu homo estas Nicolas Flamel , kiu en Parizo faris multegan oron. Li heredigis sian havaĵon por piaj celoj kaj kredigis sin mortinto. Sed en Malgranda Azio iu derviŝo malkaŝis al iu fremdulo, ke li vivas eĉ nun en Hindujo. Tien li migris kaj tie li pasigas sian senfinan vivon en iu monaĥejo en silenta piemo. Sed por returni nin al la medikamentoj, ni ankoraŭ ne parolis pri la ŝtono, kiu troviĝas en la stomako de la bezoar -kapreolo, kiu defendas nin kontraŭ la venenoj, same, kiel la koro de la besto Unicornis . Kaj ĉiuj tiuj aĵoj estas troveblaj plej abunde en Hindujo.
– Kaj ĉu vi pensas, senjor , ke majstro Christoforo ektrovis tiujn?
– Kial ne? – diris la prioro. – Mi jam diris, ke li alportis kuriozajn, nekutimajn kreskaĵojn. Certe li alportis ankaŭ la mandragoran radikon, kiun tie oni eltirigas per hundo, ĉar ĝi ŝrikas tiom laŭtege, ke tiu, kiu eltiras ĝin, tuj mortas. Sed ĝi estas tre valora aĵo, ĉar ĝi faras sian posedanton eterne feliĉa.
– Kaj ĉesigas ankaŭ la sterilecon de la virinoj, – aldonis la kuracisto.
– Mi deziras ĝin ne por kuracistaj celoj, – daŭrigis la prioro, – sed por kvietigi la animojn de la homoj. Laŭ Hermes Trismegistos , kontraŭ la pekema Materio staras la Logos , la Nus . La kredanta animo devas tien alveni per sinspekto kaj per piema preĝo. La radiko de la mandragoro helpos tiun mian klopodon. La smeralda tabulo de Hermes Trismegistos diras: “Disigu la fajron disde la tero, la fajnon disde la malfajno, milde, kun plena komprenemo. Ĝi flugas de la Tero al la Ĉielo kaj denove reen al la Tero. Ĝi ensorbos la forton de la supra kaj malsupra mondoj. Tiamaniere vi posedos ĉiun gloron de la mondo kaj ĉiu mallumo foriĝos de antaŭ vi”. Kiom multaj scienculoj klopodis solvi tiun tekston, kaj ili ne povis! Sed kio alia povas esti ĉi tio, ol la Logos mem. “La mallumo foriĝos de antaŭ vi”, diras la smeralda tabulo. Kaj ni leviĝos supren, pli supren ol la sferoj, se ni ekkonos la Uroboros -serpenton, la Phoenix -birdon kaj la sekretojn de la submariĝinta Atlantis . Kaj ĉion ĉi alportas al ni majstro Christoforo !
Don Manero ekskuis la ŝultrojn:
– Povos okazi!
– Kial nur “povos”? La universitato kolektis ĉiun konfidindan dokumenton. Ili petis la horoskopon pri majstro Christoforo de Padre Don Carre , kiu plene pruvis, ke la vojaĝo de majstro Christoforo devos esti sukcesplena.
– Ĉu vere? – demandis Valentianus . – Kaj kiel sonas la horoskopo?
– La horoskopo sonas jene: – respondis Padre Carre . – Anareta estas la Suno, Nyleg estas la Marso. Do, lin entuziasmigas grandaj ideoj, li komencas gravajn entreprenojn. La konstelacio de la Anaphora -domo montras, ke li estos vastskale konata persono, fama homo. La konstelacio de la Mesurania -domo montras, ke la entreprenoj estos sukcesplenaj. Sed la influo de la Marso estas malfavora: li estas perfortema homo, kiu, pro la proksimeco de la Uranus , estas eĉ gloravida kaj tromemfida. La unua trigono montras ankaŭ al iu morala manko, devenanta el nepripensiteco.