– Kaj vi opinias ĉi tiun horoskopon favora? – demandis Don Manero , – perfortema, tromemfida, nepripensema! Ĉu vi fidas je tiaspeca homo?
– Mi fidas ne en la homo, sed en la horoskopo, kiu klare diras, ke liaj planoj estos sukcesplenaj. Kaj el tiu vidpunkto estas sensignifa, ĉu li alvenis al tio perforteme, gloravide kaj senpripense, aŭ milde kaj pieme.
Don Manero jam intencis fini la diskuton.
– Nu, ni supozu, ke li tra ĉiuj danĝeroj sukcesis alveni Hindujon. Ni supozu, ke li atingis tion, kion Dio ne permesis ĝis nun al mortemulo. Sed ĉiokaze mi demandas: kiaj fortoj helpis lin en lia vojaĝo? Ĉar tio, kio devenas ne de Dio, devenas el la Satano. Kaj ĉi-okaze majstro Christoforo vendis sian animon al la Satano, do, li uzas satanismon.
– Sed kial li farus tion? Kian profiton li gajnus el tio, kio estas nur por ni profito?
– Eble oficajn avantaĝojn. Eble li intencas esti guberniestro en Hindujo. Mi bone scias, ke en la jaro de nia Sinjoro 550 Theophilus vendis sian animon al la Diablo por similaj profitaĵoj. Kaj la danĝero de la sorĉistoj nuntempe tiom altkreskis, ke Lia Sankta Moŝto antaŭ naŭ jaroj eldonis la buleon Summus desiderantes , kiu ordonas malkovri la malbonintencajn sorĉistojn.
– Tamen mi ne kredas, ke majstro Christoforo povus esti malbonintenca sorĉisto.
– Ĉu ne? Ne forgesu, Padre , la vortojn: “ Haeresis est maxima, opera maleficarum non credere ”. Tio estas: La plej granda herezo estas ne kredi la faraĵojn de la malbonfarantaj sorĉistoj. Bonvolu nur legi la verkon de la sciencplenaj verkistoj Sprenger kaj Institor , la Malleus Maleficarum .
– Ho, mi ne dubas la fipraktikaĵojn de la sorĉistoj, – rapidis sin senkulpigi la prioro, – nur tion, ke majstron Christoforo ne povis helpi Dio en lia vojaĝo. Vere estas, ke ĝi ankoraŭ sukcesis al neniu, sed jen, ankaŭ Padre Carre esperas, ke foje, per helpo de Dio, post la putrefactio la Nigra Korvo transformiĝas al Blanka Kolombo , ekviviĝos la Ruĝa Leono kaj dum la necesaj konstelacioj okazos la defloratio , la reĝa geiĝo de la Reĝa Fianĉo kaj Blanka Lilio , el kiu naskiĝos la homunculus kaj per ties helpo li ektrovos la ŝtonon de la filozofoj. Kaj ĉu ĉi tio estus ankaŭ sorĉado, nur pro tio, ĉar ĝi ankoraŭ ne sukcesis al aliuloj?
– Ho, – diris la alĥemiisto, – mi antaŭ mia laboro ĉiam preĝas al Dio. Sed el kio mi povus scii, ke majstro Christoforo ne vokis la helpon de la Diablo?
– El kio? Ĉu ne ĝuste en nia universitato instruas magistrato Don Manero la sciencon de la pneumatologia occulata et vera , per kies helpo oni povas devigi la Diablon por aperi kaj fari ateston? Bonvolu laŭ tiu ceremonio aperigi la Diablon mem, kaj vi ne prijuĝu jam anticipe. Finfine, ni estas scienculoj kaj ne klaĉemaj maljunulinoj.
La servisto denove aperis en la pordo.
– Majstro Christoforo Colombo petas enlason.
La disputo tuj silentiĝis. Magistro Don Manero rapidis al la pordo kaj ĝentile li enkondukis la gaston.
Ĉiuj leviĝis. La gasto vice salutis ilin, poste Don Manero sidigis lin al la ĉefa loko. La servistoj alportis vinon de Porto kaj la dommastro malplenigis sian glason por la sano de lia gasto.
– Kun bedaŭro mi devas komuniki al vi, – diris Colombo , – ke mi malfruiĝis, ĉar ni devis suferi aksorompon, kaj ni povis alveni nur per alia, dungita kaleŝo.
– Faras nenion, – respondis la dommastro, – ni pasigis la tempon per tre scienca kaj rezultplena diskuto, ĝuste pri la temo de via vojaĝo kaj ni nun atendas vian raporton kun duobla interesiĝo.
La magistro kunfrapis la manojn, la servistoj ĉirkaŭportis manĝaĵojn kaj post la mallonga vespermanĝo ili enportis en pladoj bonodorigitan akvon por lavi la fingrojn. Fine la servistoj kolektis la ostojn el sub la tablo kaj elportis ilin. Poste ili plenigis la glasojn kaj foriris.
Pro la peto de la dommastro, Colombo komencis la raporton.
– Kiel jam ankaŭ vi scias, ni ekiris el la haveno de Palos pasintjare per tri ŝipoj. Sed vin interesas nur la rezultoj, do estus superflue priskribi niajn suferadojn. Mi mencias nur, ke la dekunuan de oktobro nia brava maristo, Rodrigo de Triana el la mastokorbo de Pinta ekvidis la bordojn de Hindujo kaj kriis: “Tero!”
– Ho! – interdiris la prioro. – Nur ne modestadu, majstro. Ĝis via alveno ni priparolis ĉiam pri la malfacilaĵoj, kiujn vi devis trasuferi. Ni estas tre scivolemaj pri tiuj suferoj.
– Se vi deziras, tre volonte mi rakontos. Do, dumvoje ni devis perdi kelkajn niajn bravajn maristojn.
– Kaj kio aŭ kiu mortigis ilin?
– La skorbuto.
La aŭskultantaro trompiĝinte kunrigardis.
– Ĉu la skorbuto?
– Nature. Ĉiu scias, ke ĝi estas marista malsano. Peston ni ne kunportis el Palos , do, ili ne povis malsaniĝi pro tiu.
– Sed la Hidroj! Atlantis ! Ĉu vi eĉ unu vorton ne diras pri tiuj, majstro?
– Kion mi povus diri pri Atlantis ?
– Ĉu vi ne vojaĝis tie?
– Laŭ mia scio Atlantis submariĝis.
– Ĝuste pro tio – diris nun Valentianus . – Ni scias, ke super Atlantis la Hidroj subakvigas la ŝipojn. Sed feliĉe, senjor -on nun ni vidas en bona sano. Evidente vi sukcesis viziti vive Atlantis -on kaj vi eble povos diri ion pri la templo de Poseidon .
– Niajn ŝipojn neniu subakvigis.
– Do, kien vi vojaĝis?
– Ĉiam okcidenten. Sed Hidron mi ne vidis.
La magistro malice ridetis, kion bone rimarkis la prioro kaj deklaris, ke nenia strangaĵo estas en la afero, finfine neniu scias, kie situas sub la maro Atlantis , do, la vojaĝo de majstro Christoforo estas tiom pli interesa, ĉar li sukcesis eviti ĝin kaj tiamaniere li ektrovis la sendanĝeran vojon. Al tio aldonis al kuracisto, ke eble la Hidroj ĝuste tiam dormis, aŭ la majstron defendis la Dia graco kontraŭ ili.
– Kaj ĉu la Miles Maris ne danĝerigis la ŝipojn? – daŭrigis la prioro.
– Mi ne renkontis ilin.
– La Marserpento? La Skilloj?
– Eĉ ili ne.
– La magnetaj montoj?
– Ĝis la dekunua de oktobro ni vidis nenian teron, sed je la dekdua ni albordiĝis.
– Kaj eĉ sur la bordo ne ĝenis vian vojaĝon la Marmonaĥo , aŭ la Marepiskopo ?
– Ne. Per la helpo de Dio ni alvenis la celon de nia vojaĝo sen iu ajn grava danĝero.
– Per la helpo de Dio, aŭ de Leviathan , – diris la magistro.