Выбрать главу

– Kial “de Leviathan ”? – ekkriis la prioro.

– Ĉar li estas la afergvidanto de la maristaj aferoj en la Infero.

La prioro kolere mansvingis:

– Kaj tamen, kiajn bestojn vi trovis tie? – li demandis de Colombo .

– Ni vidis kelkajn belajn, buntplumajn birdojn.

– Ĉu Phoenix ? Ĉu Griff ?

– Mi ne kredas. Ili estis tre malgrandaj. Plejparte papagoj.

– Ĉu vi konversaciis kun ili?

– Bedaŭrinde, mi ne parolas la papaglingvon.

– Sed la papagoj, kialingve ili parolis?

– Ili kriĉis, kiel la papagoj kutimas.

Sekvis konsternita silento. La alĥemiisto Carre  ekdiris:

– Tie, kie majstro albordiĝis, estis evidente la Paradizo. Ĉu vi renkontis tie la Serpenton?

– Serpentojn ni vidis. Eĉ multajn.

La magistro sarkasme diris:

– Eble vi eĉ amikiĝis kun ili, senjor .

– Tute ne, ĉar ili estis grandparte danĝeraj. Ni ekstermis ilin, se eblis.

– Ĉu vi ne renkontis kronhavan serpenton? – demandis Don Carre .

– Ne.

– Sed la orportantajn formikojn vi nepre vidis, ĉar ili estas tiom grandaj, kiel lupoj!

– Formikojn mi vidis, kiuj konstruas grandegajn formikejojn, kiel iu domo kaj tiuj estis tiom fortikaj, ke oni apenaŭ povis ilin rompi per martelo.

– Kaj kion vi trovis en tiuj? – demandis avide Don Carre .

– Formikojn kaj teron.

– Kaj oron?

– Tion ne.

– Kaj en la lando de Pastro Johano vi ne vidis oron?

– Bedaŭrinde, mi ne vidis kristanon.

– Sed tiuokaze kie vi vojaĝis, senjor ?

– Mi ripetas: en Hindujo.

– Bone. Ni supozu, ke vi evitis la Paradizon kaj Zingapuon kaj venis rekte al Hindujo. Sed tiam vi nepre devintus alveni al la lando de Pastro Johano. Se vi tie albordiĝis, vi nepre vidis tie Hindujanojn, vestitajn per silko kaj veluro, sur kies manteloj ĉiu butono estas el jaspo, diamanto, safiro kaj sardonikso. Sur iliaj ĉapetoj brilas karneolo kaj turkiso. Ĉu ĉi tiuj ne kondukis vin al la mirinda palaco de Pastro Johano?

– Hindujanojn mi vere renkontis, sed ili estis preskaŭ tute senvestaj.

– Ĉu senvestaj?

– Jes.

– Ĉu vi ne interesiĝis ĉe ili pri la Sal Philosophorum ?

– Ne, – ridetis Colombo , – ili estis sovaĝaj homoj, kiuj eĉ la ordinaran salon ne konas kaj eĉ malpli la salon de la filozofoj.

La alĥemiisto kapskuis kaj fine li senkaŝe demandis:

– Kaj tamen vi certas, ke vi vizitis Hindujon?

La kuracisto proteste interdiris:

– Ne decas tiamaniere demandi, Padre . Eble majstro Colombo  ne iris sufiĉe enen al la kontinento. Li ŝajne vagadis nur laŭ la bordoj.

– Prave, – respondis Colombo . – Ni ne iris tre internen, por ne vojerari.

– Sed ankaŭ ĉiokaze, – daŭrigis la kuracisto, – kiom da serpentoj vi nepre trovis Unicornis -on. Sciate estas, ke ĉi tiu besto sin nutras nur unufoje dum la jaro, ĝuste je la tago de Sankta Ambrozio, sed tiam ĝi manĝas nur serpentojn.

– Bedaŭrinde, mi ne trovis Unicornis -on.

– Kaj la birdon Phoenix ?

– Mi ne vidis ĝin.

– Kaj la birdon Griff ?

– Eĉ tiun ne.

Nun la magistro demandis:

– Ĉu vi ne renkontis la Cynocephalos -ojn?

– Kiu estas tiuj?

– La hundkapaj homoj.

– Ne.

– Kaj ĉu vi ne vidis la pigmeojn, kiuj nutras sin per arbofolioj?

– La indiĝenoj estas sufiĉe altstaturaj.

– Ĉu vi ne vidis la homojn, kiuj nutras sin per odoro de la pomo? La popolon de la senkapuloj, aŭ la homojn, kiuj havas la okulojn sur la brusto? Ĉu vi vidis la hermafroditulojn, kiuj fekundigas sin mem?

– Mi ne vidis.

– Bone. Ni parolu pri la vegetaĵoj. Ĉu vi vidis viton?

– Vere. Tion mi vidis.

– Sed tiaspecan, kies folioj estas el oro, sub kiu brilas grajno de smeraldo kaj kies radikoj estas el kristalo?

– La vito estas tie la sama, kiel ĉe ni, nur la vinbero ne estas tiom bona, ĉar ĝi ne estas bone kultivita. La radikojn mi ne vidis. Mi ne eltiris eĉ unu pecon, sed ĝiaj folioj estas tute similaj al la Eŭropaj.

– Kaj ĉu vi vidis la aŭgurantan arbon, kiu dum lunlumaj noktoj laŭte aŭguras la estonton?

– Mi ne vidis.

La magistro nun turnis sin al la gastaro:

– Laŭ mia opinio, senjor oj, – li diris per ironia tono, – per ĉi tio la afero estas jam tute senduba. Pruviĝis, ke majstro Christophoro  ne federaciis kun la Diablo.

La ĉeestantoj ridis. Ili jam komprenis la aludon. Colombo  iome embarasite demandis:

– Ĉu mi licas ekscii, kion signifas tiuj vortoj?

– La demanditajn aferojn, – diris la magistro, – skribis jam la plej aŭtentikaj scienculoj de Aleksandro la Granda, kiuj akompanis lin al la Hinduja militiro. Sed senjor  nenion vidis el tiuj, tiam ĝi pruvas, ke vi ne vizitis Hindujon. Ĝenerale al dommastro ne decas kritiki sian gaston, sed ni nun oficiale ekzamenas vin kaj mi tamen devas deklari, ke laŭ mia opinio vi nenie albordiĝis, nur revenis, kaj – pardonon pro la sincereco, – vi mistifikis Iliajn Reĝajn Moŝtojn.

La vizaĝo de Colombo  sangruĝiĝis, sed nur dum momento. Senemocie li respondis:

– Pri mia vojaĝo al ĝis nun ne konataj regionoj atestis tiuj kelkaj Hindujanoj, kiujn mi kunportis. Kaj pruvaĵo estas, ke mi eĉ kunportis tiaspecajn fruktojn, kiuj ĉe ni estas tute ne konataj.

La prioro kaj la kuracisto, kiuj jam seniluziiĝinte aŭskultis la diskuton, nun denove ekatentis lin.

– Kaj por pruvi miajn vortojn, – daŭrigis Colombo , – mi kunportis kelkajn pecojn el tiuj, ĉar mi konjektis vian pridubon.

Li envokis sian serviston, kiu sur plado enportis kelkajn pecojn de terpomoj kaj metis la pladon sur la tablon.

Ĉiuj kolektiĝis, ili rigardadis la terpomojn, la kuracisto eĉ ekmordis ĝin por gustumi. La alĥemiisto ektime ekkriis, ke li tuj elbuŝigu ĝin, sed la averto estis superflua, ĉar li tuj elkraĉis ĝin.

– Sed tio ne estas manĝebla! – diris. – Aŭ, ĉu ĝi havas ian efikon kontraŭ epidemioj, sorĉadoj, envulto aŭ aliaĵoj?

– Nur kontraŭ la malsato. Laŭesence ĝi estas legomo, kiu kreskas sub la tero.

– Sub la tero? – demandis avide Valentianus . – Vi diras, ke ĝi kreskas sub la tero? Eble sub iu arbusto, ĉu ne?

– Jes. Sur ties radikoj.

– Tiuokaze ĝi estas la arbusto Thaldus  kaj nenio alia. Espereble mi ektrovos en ĝi la Sal Philosophorum -on. Ĉu vi permesas, ke mi forportu unu pecon? La Suno ĝuste nun venas al la tereno de la Ĝemeloj , por la liquefactio  mi jam aranĝis la piajn prepariĝojn. Mi nun ekprovas solvi ĝin en mercurial a akvo.

– Laŭ via plaĉo. Sed ne estas verŝajne, ke vi trovos en ĝi la Sal Philosophorumon , kara Padre . Sed kun ordinara salo kaj kuirite ĝi estas bone manĝebla.