Выбрать главу

– Ĉu manĝi?

– Jes. Ĝi estas la ĉefa nutraĵo de la Hindujanoj.

– Kaj ili ne tuj mortas, se ili manĝas ĝin?

– Tute ne. Eĉ, ĝi estas eminenta nutraĵo por la malriĉuloj, ĉar ĝi donas abundan frukton, do estas malmultekosta.

– Do, ĝi servas nur por plenigi la stomakon de la mosqueteros . Kaj tamen vi asertas, ke vi alportis ĝin el Hindujo?

– Vere, mi asertas.

Jam ekdiris ankaŭ la prioro:

– Mi devas pardonpeti. Mi rekonas mian eraron. Mi konfesas, ke mi kontaktiĝis kun ĉarlatano. Ni foriru, senjor   Hernández !

Ili foriris.

Sekvis frosta silento, poste Colombo  leviĝis kaj ankaŭ foriris. La ceteraj postrigardis lin kun malestimo.

– Nur tio estas mirinda, – diris la magistro, – ke troviĝas frenezuloj, kiuj forturniĝas de la vera scienco kaj ili kuras post ĥimerojn kaj ili firme kredas, ke irante okcidenten, oni povas la Teron ĉirkaŭvojaĝi. Kio estas via opinio pri tio, senjor -oj?

– Freneza superstiĉo, – diris la alĥemiisto. – Kaj bedaŭrinde, la malkleruloj, la obskurcerbaj homoj ĉiam altiriĝas pli forte al la mistika mallumo, ol al simpla kaj firma scienco.

La guarbo

Jaguarpiedul , indiano, sidadis antaŭ sia vigvamo kaj observante siajn piedfingrojn pensadis pri tio: kial li ne povas movi la etfingron tiel, kiel la ceterajn fingrojn? Per la dikfingro li ankoraŭ povis fari iome, sed eĉ tion nur malperfekte, ĉar, se li ĝin movis, ankaŭ la ceteraj moviĝis iome.

Jaguarpiedul , la indiano, estis saĝa homo kaj baldaŭ li eltrovis la profundan signifon de la fenomeno: Ĝi nepre signifas la admonon de la Granda Serpentdio, nome, ke la korvotribanoj devas obei al la ordonoj de la grandĉefulo.

Li, Jaguarpiedul , povas nenion fari el propra volo. Respektive, li povas batadi sian edzinon kaj infanojn, ĉar en la familio li estas la dikfingro, sed en la korvo-tribo li jam estas nur etfingro, kaj kiel etfingro li povas moviĝi nur laŭ la dikfingro.

Do, li trankviliĝis. Antaŭtagmeze li estis ankoraŭ maltrankvila, ĉar la ĉefulo malpermesis al li iri al cervin-ĉasado. La cervin-viando estas delikata, kaj Jaguarpiedul  havas grandan familion. Sed cervinoj estas malpli multaj ol indianoj en la korvotribo kaj ĉasi al cervinoj rajtas nur kelkuloj, al kiuj la ĉefulo permesas. Eĉ al tiuj nur kontraŭ la kondiĉo, ke ili el la ĉaspredo donas la kontribuan parton al la ŝamano Strigokorul.

Nu jes, Strigokorul meritas ĝin, ĉar li prezentas la oferojn al Serpentdio, por ke la dio pelu pli multajn cervinojn kaj pli multajn vulturtribanajn indianojn al la sagoj de la cervotribanoj.

Dum li tiel cerbumadis, eksusuris la proksimaj arbustoj. Li jam pensis, ke Serpentdio kompatis lin kaj sendis donace al Jaguarpiedul  iun cervinon. Aŭ minimume kapreolon. Jes, eĉ la kapreolo estus feliĉo. Eĉ pli bone estus, se Serpentdio kondukus ĝin en la vigvamon de Jaguarpiedul . Tie li mortbatus ĝin kaj la familio manĝus sekrete, kaj ili ne donus la kontribuan parton al Strigokorul. Ne, li ne donus!

Li ĉirkaŭrigardis, kaj jen el la arbustaro ĝuste tiam elpaŝis Strigokorul mem!

Jaguarpiedul  ege ekhontis. Ne, tio ne povas esti hazardo! Strigokorul estas en intima rilato kun la dioj. Li nepre eksciis la malbonintencajn pensojn de Jaguarpiedul , kaj tial li aperis persone anstataŭ la kapreolo. Profunda konsciencriproĉo atakis lin.

Li saltleviĝis, la polmon li metis sur la nazon de Strigokorul, poste sur sian nazon, kio estas la signo de la plej alta estimo inter la korvotribanoj.

– Ho, vi altsorĉula moŝto, – li balbutis. – Tute ne kredu ke mi nun pensadis pri tio, ke se iu kapreolo estus veninta anstataŭ vi, tiam mi sekrete formanĝus ĝin, kaj mi ne donus al vi kontribuan parton!

Strigokorul aŭskultis lin kun videbla konsterniĝo, kaj Jaguarpiedul eĉ pli verve akcentis, ke en sia koro tiaspeca aĉa penso neniam naskiĝus.

– Do, vi tamen pensis tion! – ekparolis Strigokorul per riproĉa tono, pro kio Jaguarpiedul senesperiĝe eltiris unu plumon el sia kapornamaĵo kaj ĵetis ĝin antaŭ la piedojn de Strigokorul, kio estis ĉe la korvotribanoj la signo de la humiliĝo kaj pardonpeto. Li eĉ alblovetis ĝin, sed nur sekrete, por ke Strigokorul ne povu lin envulti per sia dipotenca manao.

– Ho, mi malfeliĉulo! – li veadis. – Mi ja povus scii, ke por vi nenio estas sekreto, ĉar vi estas la posedanto de la mirindaj manaoj, kaj ke vi travidas la koron de la kompatinda mizera indiano. Sed sciu, ke mi neniam farus tiaspecan aĉaĵon, eĉ se mi pensus tion. Sed mi jam nenion povis doni al mia kompatinda familio. Al mia plej bela edzino, Vesperthepatul, jam elĉerpiĝis la lakto por la malsato, kaj ŝi ne povas nutri sian infanon. Kaj vi bone scias, ke mi ne rajtis iri por ĉasi cervinojn.

– Ĉio ĉi ne estas alia ol la venĝo de Serpentdio, – respondis Strigokorul. – Ĉar vi pensis pri tiaspecaj aĉaĵoj. Vi devas repacigi Serpentdion, kaj li deprenos la malbenon de sur vi.

Jaguarpiedul malpeziĝis.

– Kaj kiel tio ebliĝos, sciencula Strigokorul?

– Vi devas oferdoni. Kion vi havas ankoraŭ?

– Mi havas ankoraŭ iom da sekigita bizonviando.

Strigokorul eĉ freŝe ne ŝatis la bizonviandon, sed tamen li demandis:

– Kia parto?

– El la dorsa parto de la bizono.

– Des pli ne! Serpentdio eĉ ĝian femuron ne ŝatas. Kaj des pli ne la dorson! Sed vi havas filinon, kiu nomiĝas Lunokulin.

– Ĉu mi eltranĉu ŝian koron kaj portu al vi? – demandis ektime Jaguarpiedul, ĉar ŝi estis lia plej bela filino, por kiu li esperis bonan prezon, kaj nun li pensis, ke li eĉ kontraŭ tuta cervo ne donus al Serpentdio, sed tuj li pentis la penson, ĉar eble Strigokorul eĉ tiun ĉi lian penson eltrovos, do, li tuj kraĉis por defendi sin kontraŭ malic-sorĉaj potencoj.

– Nu, ne! – respondis Strigokorul. – Vi ne devas tiaspecan oferon doni. Sed sendu vi ŝin hodiaŭ vespere en mian vigvamon; se nia ofero plaĉos al la Serpentdio, tiam morgaŭ vi rericevos ne nur vian filinon, sed mi faros vin posedanto de la guarbo, kiu sola entenas ĉiaspecajn manaojn. Ĉar eksciu vi, Jaguarpiedul, ke eĉ mi povas danki mian potencon nur al tiu ĉi arbo!

– Ĉu al la guarbo? Kiaspeca sorĉaĵo estas tiu arbo, ho Strigokorul?

– Tiu estas la arbo de ĉiuj dioj. Ĝi floras nur unufoje dum la vivo. Kaj vi devas nur atendi la floradon. Plantu ĝin en la teron, ĝi elkreskos, kaj vi atendos la floradon.

– Kaj kio okazos, se ĝi florados?

– Tion scias neniu. Ĝuste tial vi devas ĝin atendi, ĉar per la florado la dioj sciigas la posedanton, ke ili turnis siajn favorojn al li. Al mi jam floradis foje mia guarbo. Se tio sama okazos al via guarbo, tiam vi fariĝos same feliĉa kaj potenca kiel mi.

*

Sekvonttage Lunokulin revenis el la vigvamo de Strigokorul kun peco de radiko. Jaguarpiedul enfosis ĝin en la teron. Strigokorul sendis ankaŭ iun plumon, per kio li – laŭ la instruo de Strigokorul – tiris sur la teron tri striojn, kaj trifoje li diris la sorĉvortojn:

“ Huepataketl  kalkon guamletepl”.

Krome li ĉiutage aspergis ĝin per akvo kaj super la akvo antaŭe diris la samajn sorĉvortojn.

Memkompreneble Strigokorul devis ankoraŭ kelkfoje ripeti la oferojn kun Lunokulin, por ke ia gu-radiko elkresku en la tero. La oferoj estis sukcesplenaj, ĉar post tri semajnoj la guarbo vere elŝoviĝis el la tero.

Jaguarpiedul dankeme kaj mire diris la grandan okazon al Strigokorul, sed li, kiu estis intimulo de la dioj, trovis ĉi tion tute memkomprenebla, kiel la rezulton de la precizaj ceremonioj. Li opiniis necesaj ankoraŭ nur kelkajn oferojn por la firmiĝo de la plantaĵo, sed konsideranta la malriĉecon de Jaguarpiedul – li promesis tiujn plenumi kredite.