Выбрать главу

Kaj jen, ili nun alvenis! Ili aspektas tute same, kiel ili estas figuritaj en la templo de dio Kecalkoatl , en Ĉolula: ili havas helan haŭton, nigran hararon kaj barbon, kiu estas tre malofta ĉe la aztekoj. Ho, nur jam veni ili! Tloaped  estis konvinkita, ke tio vere realiĝos, ĉar la guarbo jam floras.

Eĉ tiu ĉi lia deziro plenumiĝis: post kelkaj tagoj aperis la diidoj. Tloaped  mire vidis, ke sur ilia standardo estas pentrita la kruco, kiu estas same la insigno de dio Kecalkoatl  kaj staras skulptite el ŝtono en la sanktejo en Ĉolula.

Ĝoje li rapidis al ili kaj frotis sian bruston, kio estas signo de la plej alta estimo. La diidoj – per la interpreto de iu indiano – demandis lin, kion li volas. Li rakontis, ke li estas la impostkolektisto de Montezuma , kaj ili tuj katenis lin kaj portis en karceron.

Tloaped  ne surpriziĝis. La guarbo nepre defendos lin, do tiu ĉi okazaĵo povas esti nur antaŭsigno de la nun venonta granda feliĉo.

Kaj ankaŭ tio ĉi realiĝis.

Nome, nokte enpaŝis al li la ĉefdio, kiun la diidoj nomis Hernando Cortez , kaj la indianoj nomis lin honorplene Malicin .

La ĉefdio solene malligis liajn katenojn.

– Iru vi hejmen, – diris la dio, – kaj transdonu niajn salutojn al via reĝo. Diru, ke ni baldaŭ estos tie, kiel la amikoj de lia popolo, kaj li profitos multe el nia vizito.

Tloaped , la ekstra favorito de la dioj, kuris kun la sciigo al Tenoĉtitlan , al Montezuma , kiu post kelkaj tagoj persone iris al la diidoj. Li akceptis ilin per granda ĝojo, kondukis ilin en la palacon de sia patro, malantaŭ la granda teokaji  kaj provizis ilin per ĉiu necesaĵo.

La burĝonoj de la guarbo tagon post tago pli bone kreskis.

La diidoj ofte elvenis el la palaco. Ili vizitis la bestĝardenon, kie la bestoj estis breditaj por la oferceremonioj, ili vizitis la tlatelolk -on, la grandan foiron, kie oni povis aĉeti fiŝojn, legomojn, armilojn, sanktajn maskojn, kuracherbojn kaj librojn.

Sed la diidojn interesis ĉefe la vico de la oraĵistoj, de kie ili forportis plurcentojn da juveloj. La oraĵistoj petis Montezuma -n pagigi la varojn, kaj li mem pagis el propra trezorejo.

Foje pluraj diidoj preteriris antaŭ la domo de Tloaped . Li ĝoje elvenis, iris al ili kaj bonkore invitis ilin en la domon.

La diidoj estis bonkoraj al li, kaj ili enpaŝis. Ilia gvidanto – kiun ili nomis Botallo  – demandis lin, kion li deziras. Tloaped  frotis sian bruston, poste, por montri sian humilon, transdonis al ili sian plej valoran trezoron; du plumojn, kiujn la ŝamano mem sanktigis per infanasango, kaj du sekigitajn kojot-piedojn, kiujn ankoraŭ lia avo portis ligitajn al la kolo kiel sanktan talismanon, kaj kiu gardis lin kontraŭ la sagoj de la malamiko.

La diido estis tre bonkora kaj rezignis pri ĉio: li petis prefere nur oron.

Do, Tloaped  transdonis al li siajn oraĵojn. Li eĉ proponis sian edzinon, sed la diidoj preferis lian dektrijaran filinon.

Tloaped  ne spitis. Li estis feliĉa, ke li povas oferi sian filinon al la dio Kecalkoatl . Li kondukis ilin en la altarĉambron, kaj tie la diidoj komencis la oferadon, pro kio la filino baldaŭ mortis, kaj ŝia animo forflugis al la lando de dio Kecalkoatl , por ke ŝi tie protektu sian patron.

La dommastro deziris nur, ke la diido Botallo  persone benu la guarbon, kiu ĝuste nun ekfloradu.

Nature, ĉi tion klarigi estis iom malfacile, kaj kiam li montradis la guarbon kaj pene klarigis al Botallo , tiu komprenis nur, ke sub la guarbo ankoraŭ troviĝas oro. Do, ordonis al Tloaped  elfosi la teron.

Tloaped  komprenis nur tion, ke li devas elfosi la teron, kaj tiu ĉi ago apartenas nepre al la benada ceremonio. Li nur provis klarigi, ke pro la fosado eble ankaŭ la guarbo pereos.

Nun la diido minace montradis sian muskedon, el kio Tloaped  komprenis, ke li tamen devas fosi la teron, aliokaze la diido frapos lin per flamfulmo el la tubo.

Do, li antaŭ ĉio zorgeme transplantis la guarbon al alia loko, kaj nur poste komencis la fosadon.

Li ŝvite fosis, kaj nur post horoj, kiam li ĝisloke staris en la truo, komencis Botallo  kredi, ke vere ne troviĝas oro en la tero. Sed tiam kion volis fari tiu barbaro kun seka tigo?

Ili alportis interpretiston, al kiu Tloaped  longe eksplikis ĉiun mirindan econ de la guarbo. Li detale montradis al ili ĉiujn burĝonojn, kaj fine li terenĵetis sin antaŭ la diido kaj petegis, por ke li benu la guarbon, kies baldaŭa florado alportos al li la gracon de la dioj.

Botallo  multe studadis la okultajn doktrinojn. Li bone konis la kiromantion, kaj li pretigis ankaŭ precizajn horoskopojn. Cortez  plurfoje eluzis liajn kapablojn. Foje, en la palaco de la patro de Montezuma  ili ektrovis enmurigitan ĉambron. Ili elmurigis ĝin, kaj malantaŭ la muro ekvideblis granda amaso de trezoro.

Tiam estis la tago de Sankta Tomaso, kaj Botallo  time admonis siajn kamaradojn, ke tiu estas malfeliĉa tago. Do, ili remurigis la trezorojn, kaj nur kelktage poste, je la tago de Sankta Johano, ili malplenigis la trezorejon.

Nature, la guarbo ege ekscitis lian interesiĝon. Li komprenis, ke la sankta Virgulino mem kondukis lin ĉi tien. Ĝuste lin! Por savi la guarbon el paganaj manoj kaj ĝuste nun, kiam ĝi ekfloras!

Tloaped  kuŝis antaŭ li sur la tero.

Per unusola glavosvingo li distranĉis la kapon de Tloaped . La guarbon per granda zorgo li elfosis kaj hejmenportis al la palaco de la hispanoj. Tie li denove plantis la guarbon kaj al ĉiuj siaj kamaradoj li rakontis, kiaspecan mirindan kreskaĵon havigis al li la Sankta Virgulino.

Sed la aztekoj foje komencis ribeladi kontraŭ la hispanoj. Okazis foje, ke en la foiro Tlatelolko kvar hispanoj komencis ensakigi la rabitajn juvelaĵojn kaj la bazaruloj simple mortbatadis ilin. Cortez  tuj kaptigis Montezuma -n kaj tenis lin kiel garantiulon, sed la aztekoj konvinkiĝis, ke la blankuloj tamen ne povas esti diidoj, nur simplaj mortemuloj, kiuj estas – laŭ la ekzemplo – mortigeblaj.

Okazis foje, ke je la unua tago de la monato Pokatl , kiu estis granda festo, sur la korto de la granda teokaji  dancis solenan dancon ĉirkaŭ mil nobeluloj. La kapitano Alvarez  kun sia taĉmento atakis ilin, ĉirkaŭfermis la dancantajn nobelulojn, forprenis de ili la juvelaĵojn kaj eĉ mortigis kelkajn aztekojn.

Sed pro tio jam ribelis la tuta popolo. Vane Cortez  ekzekutigis Montezuma -n, tiu ago nur fortigis la koleron de la popolo, kaj la hispanoj devis fuĝi.

Cortez  demandis Botallo -n pri la maniero de eskapo, kaj li proponis noktan fuĝon.

Ĉiuj sciis ke li estas magiisto, kaj ke li posedas la guarbon, do, neniu dubis liajn vortojn. La propono estis akceptita.

Kaj Botallo , kune kun sia amiko Miguel , nokte elfosis la guarbon kaj pakis en la selon de sia ĉevalo. Vane instigis lin la kamaradoj, ke li portu ankaŭ oron; ridete li rifuzis la proponon, ĉar la guarbo ja rapide ekfloros, kaj tiam li havos multe pli oron kaj feliĉon.