Выбрать главу

Dume liaj kamaradoj ensakigis la oron, kaj post mallumiĝo ili ekmarŝis. Sed apenaŭ ili atingis la tlakopan -an digon, kiu kondukas trans la lago, kiam en la granda teokaji  eksonis la bataltamburo, la aztekoj ekkaptis armilojn kaj atakis ambaŭflanke la digon per kanuoj. La digo estis plurloke rompita, nur kelkaj hispanoj povis atingi naĝe la transan digon.

Botallo  kun Miguel  batalis kontraŭ la aztekoj. Sed kiam li vidis, ke ili ne povas eskapi, li mem saltis en la akvon, tenante en sia maldekstra mano la guarbon.

Malantaŭe Miguel  ankoraŭ batalis kun la indianoj. Kiam Botallo  saltis en la akvon, Miguel  sciis, ke Botallon savos la guarbo, sed li mem pereos ĉi tie. Do, ankaŭ li saltis en la akvon, kaj tie per la glavo li detranĉis la maldekstran manon de Botallo . Botallo  mergiĝis, sed la guarbo restis sur la surfaco de la akvo, lulante alkroĉiĝintan homan manon.

Miguel  ekkaptis la guarbon, kaj li sukcesis naĝi al la transa parto de la digo. Tie li malkroĉis la manon de Botallo  kaj kuris kun la restinta parto de la armeo al la vilaĝo Popotla .

Nelonge poste, Cortez  kolektis la restintan parton de la armeo kaj el Tekoko, kune kun la federaciaj indianaj triboj, ili atakis kaj okupis la urbon Tenoĉtitlan . Miguel  plantis la guarbon sur la supra plataĵo de la granda teokaji , apud la kruco, kiun starigis la hispanoj sur la loko de la iama idolo. La burĝonoj komplete evoluiĝis, kaj tra ili elkreskis pintaj dorsoj.

Do, tio ankoraŭ ne estis la vera florado, sed la fakto ne malĝojigis Miguel -on, ĉar la grava evento nepre venos poste kaj, se la guarbo ĝis nun portis al li tiom multajn feliĉojn, kion ankoraŭ li povas esperi!

Li eĉ ne volis lasi la guarbon apud la kruco, ĉar jam multaj konis ĝiajn eminentajn ecojn, kaj multaj venis por spekti ĝin. Do, li sekrete ĝin denove elfosis kaj portis ĝin al sia ĝardeno, kie li povis ĝin flegi sekure, kaj li allasis nur siajn plej intimajn amikojn.

Pli poste Miguel  estis repostenigita al la hispana militŝiparo. Li transportis trezoraĵojn al Hispanujo, sole la guarbon li lasis en la ĝardeno de sia Tenoĉtitlan a domo, kaj li ĉiam vizitis ĝin, kiam li estis en Ameriko.

Sed foje, la ŝipon ekkaptis kaj forrabis anglaj piratoj, kaj la ŝipanaron ili ĵetis en la maron.

Do, la guarbon posedis aliuloj, kiuj jam bone konis ĝiajn eminentajn ecojn kaj zorge flegis ĝin, atendante la ekfloradon.

Foje, eksciis tiujn ecojn de la guarbo ankaŭ kavaliro Botturini , kiu tiutempe jam zorgeme kolektis la memoraĵojn de la azteka kulturo: hieroglifajn kotonfoliojn, bildojn, idolstatuojn.

Kiam li informiĝis pri la guarbo, li vizitis la tiaman posedanton sinjoron Alvarez  kaj intencis aĉeti ĝin, se li nenipreze volis ĝin vendi.

Alvarez  estis iutempe riĉulo. Sed foje li aŭdacis deklari, ke la kanjono de Kolorado estas pli bela ol la valo de la Tajo en Hispanio. Pro tio la juĝistaro kondamnis lin por eltiri lian langon pro majest-ofendo.

Pro tiaspeca operacio oni povas facile morti, do li per la nekonfiskita parto de sia havaĵo subaĉetis la ekzekutiston. Li volis ĉiuokaze resti en vivo. Ne por la vivo mem, sed bone li sciis, ke la guarbo ĝis nun neniam floradis do, nenia dubo, ke la ĉielanoj lasis la floradon al li. Li intencis ĝin ĉiuokaze ĝisvivi.

La ekzekutisto faris vere indulgeme la eltiron de la lango. Li forpinĉis nur malgrandan parton el la pinto de la lango kaj montris al la juĝistaro alian langon, kiun li eltiris je la antaŭa tago el la buŝo de nigrulo, kiun li aĉetis sur la sklavfoiro, koste de la mono de kavaliro Alvarez .

Do, al Alvarez  restis nur lia domo, sed foje eĉ tiu forbrulis kaj apenaŭ li povis savi la guarbon, kiuj jam minacis la flamoj.

Nun Alvarez  vivis tre malriĉe, do, nenia miraklo, ke li neniokaze volis malhavi la guarbon, la unikan esperon, kiu signifas al li pli belan estonton.

Sed kavaliro Botturini  tamen havis feliĉon. Nome en la sama tempo okazis, ke najbare al la urbo Meksiko, en la vilaĝo Guadalupe  aperis la Bruna Sankta Virgulino. Ĉiuj vidis ŝin.

En la kapo de Alvarez  tuj eklumis: la unua silabo tie la vilaĝo estas: “gu”. Tiu de la guarbo! Do, la ĉiela admono estas klara: la apero de la Bruna Sankta Virgulino estas antaŭsigno de la florado de la guarbo. Do, li decidis pilgrimi al Guadalupe , esperante akiri la gracon de la Sankta Virgulino kaj la baldaŭan ekfloradon de la guarbo.

Li vere pilgrimis al Guadalupe , sed dumvoje lin atakis indianoj, kiuj skalpis lin kaj manĝis lian koron. Kaj kiam kavaliro Botturini  eksciis la okazaĵon, li tuj komprenis ties signifon: la Ĉielanoj rezervis al li la baldaŭan ekfloradon de la guarbo.

Nokte li sekrete enŝteliĝis en la forlasitan domon, elfosis la guarbon kaj transplantis ĝin en sian propran ĝardenon.

Botturini  eĉ verkis grandan libron, en kiu li priskribis siajn malkovraĵojn pri la azteka kulturo. Bedaŭrinde, la libro enhavis plejparte la memoraĵojn de la paganaj tempoj, do, la cenzuro malpermesis ĝian eldonon. Botturini  enkarceriĝis. Lian kolektaĵon oni enportis en la oficejon de la vicreĝo, kie la sciencaj franciskanaj pastroj komencis ĝin detale pristudi. Unu ĝian parton ili tuj forbruligis, sed por la guarbo ili indulgis, eĉ transplantis ĝin al la ĝardeno de la monaĥejo, ĉar ĝi estis la sankta arbo de la Bruna Sankta Virgulino de Guadalupe . La abato faris al ĝi la kruc-signon kaj aspergis per konsekrita akvo. Ekde tiam la monaĥoj ĉiutage preĝis al la Bruna Sankta Virgulino por la baldaŭa ekfloriĝo de la guarbo.

Okazis en la 1820-aj jaroj, ke la kreoloj, sub la gvidado de Iturbide ribelis kontraŭ la Hispanlanda reĝimo. La revolucio venkis, Meksikio deklaris sian sendependecon. La gvidanton de la revolucio la popolo kronadis al imperiestro kun la nomo Augusto I, kaj post dek monatoj forpelis lin por krei eĉ pli radikalan respublikon.

Kontraŭ tio la papo Leo X  energie protestis, kaj li ordonis al Meksikio obeemon al la hispana reĝo.

Kaj sur la guarbo ĝuste tiam aperis malgrandaj haretoj!

Nenia dubo: la guarbo ekfloras! La piaj franciskanaj monaĥoj dankdiris per senĉesaj preĝoj al la Bruna Sankta Virgulino, kaj iu monaĥo, nomita Arenas , sciigis la miraklon ankaŭ al la klerikaro kaj al kelkaj generaloj, postulante, ke pro la favoraj antaŭsignoj, ili devigu la herezulan registaron al obeemo kontraŭ la hispana reĝo.

La alvokon akceptis la generaloj Arenas , Negrette  kaj Echvari , kaj ili eldonis komunan ordonon, kiu senpostenigas ĉiujn gvidantojn. La registaro arestis la ribelantojn. Arenas  estis mortpafita, kaj la registaro tuj konfiskis la guarbon, ĉar ili estis konvinkitaj, ke la ribelantoj akiris ĉiun ĝisnunan sukceson per la guarbo, kaj nepre oni devas malhelpi, ke la guarbo ekfloru dum la franciskana posedo.

La monaĥoj estis enŝipigitaj kaj hejmenirigitaj al Hispanio. Sur la oceano okazis, ke ili renkontis alian ŝipon. Tiu transprenis la ŝipistojn, foriris, kaj poste per unusola kanonpafo subakvigis la unuan ŝipon, kune kun la franciskanoj.

Do, la guarbo fariĝis la posedaĵo de registaro. Pli precize: la registaroj heredis unu de la alia. Nome, la senĉesaj revolucioj (du-tri pojare) forbalais la momentan registaron, kreis alian, nur la guarbo staris sendifekte en la ĝardeno de la muzeo. Neniu difektis ĝin, ĉar oni ne kuraĝis. Ĉiu sciis, ke la krimulo neniigus sian propran feliĉon, do, la unua tasko de la venkantaj revolucioj estis la urĝa alproprigo de la guarbo.