Intertempe la haretoj bele elkreskis kaj pruviĝis, ke ankoraŭ ne estas la florado, ili fariĝis nur simplaj, urtikecaj haretoj, kiuj pikis la manon per fajreca suko. Do, la vera florado ankoraŭ ne alvenis.
Pasis la jaroj. Teksaso disiĝis de Meksikio, kaj Usono enpenetris per armeo. Ili okupis la ĉefurbon, sed la meksikianoj sukcesis kaŝi kaj savi la guarbon. Ĉiuj meksikianoj estis konvinkitaj, ke ĝuste tio estis kaŭzo, ke la usonanoj baldaŭ formarŝis el la lando, Usono pagis dekkvin milionojn de dolaroj por la forprenitaj teritorioj.
Nur en 1863 la guarbo venis en fremdan posedon, kiam la generalo Bazaine enmarŝis la ĉefurbon, kaj lia unua ago estis transpreni la guarbon kaj severe gardi ĝin. Poste li donacis ĝin al la imperiestro Maksimiliano.
Pli poste li pentis tiun ĉi faron, ĉar post nemulta tempo Napoleono III, pro la minaco de Usono devis eltiri la trupojn el Meksikio. Ĉiuj en la franca armeo sciis, ke la kaŭzo de la malsukceso estis tiu misago.
Post la mortpafo de imperiestro Maksimilian venis la moderna kaj klarmensa Juarez , kiu havis indianan devenon, kaj laŭ lia opinio estis maljuste, ke la benoj de la guarbo feliĉigas nur hispanojn. Do, li disdonis pecetojn el ĝia radiko, kaj de tiuj pecetoj elkreskis multaj novaj guarboj, kiujn li pludonis al aliuloj, tiuj denove al aliuloj. Baldaŭ en Meksikio ĉiu loĝanto havis guarbon.
*
Hodiaŭ jam ne nur la Meksikianoj, sed ĉiuj loĝantoj de la tero posedas unu-unu guarbon. Ĉiuj flegas ĝin kaj per granda espero atendas la estonton, ĉar la guarbo tra longaj jarcentoj neniam floris, do, evidente estas, ke la florado estas jam aktuala en la proksima estonto.
Nur oni neniam forgesu la sorĉvortojn:
“HUEPATAKETL KALKOM GUAMLETEPL”.
*
La registaroj de kelkaj landoj manifeste deklaris, ke la guarboj de la civitanoj jam floradas kaj etendis benan efikon al ĉiuj civitanoj. Neniu civitano rajtas tion kontesti, ĉar la leĝo pri “Ŝtatcivitana feliĉo” severe punas la krimon de “malcivitaneco”.
Notoj:
Azteka popolo: Amerika antikva indiana popolo, kiun subjugigis Cortez .
Vigvamo: granda azteka piramido kun preĝejoj en la Meksikia urbo Cholula .
Kiromantio: aŭgurado el la haŭt-linioj de la polmo.
Kuracistaj historioj
– Saluton! Ĉu vi jam manĝas vian farunaĵon?
– Saluton! Mi jam frue finis la rekrutigon.
– Kaj kiel sukcesis la rekrutigo? Ĉu okazis io interesa? Per kiom da kripluloj vi riĉigis la armeon?
– Tion mi ne faris, sed troviĝis iu fortega, atleta knabo. Kiel iu antikva statuo de sportisto. Mi tuj deklaris, ke la armeo bezonas ĝuste tiajn atletstaturajn knabojn. Kaj jen, tiam li surprize demandis: “Tiu-okaze, kial vi rekrutigas min?”
– Mi ne komprenas: kial vi rekrutigas lin, se li estas forta kaj sana?
– Ĝuste tion li demandis.
– Sed en tio estas kontraŭdiro!
– Nu, feliĉe, vi ankaŭ rimarkis. Nature, ĝi estas kontraŭdiro.
– Kaj vi ne ridis?
– Tiam ankoraŭ ne. Mi nur rimarkigis, ke ĝuste pro tio mi rekrutigas lin. La patrujo bezonas ĝuste tiajn knabojn, kiuj per fortaj manoj ekstermas la malamikon.
– Kaj li?
– Li respondis, ke, ĉar li estas forta kaj sana, kial do oni portas lin al la buĉejo. Li ankoraŭ povus multe labori por la patrujo. Sed ĉio ĉi estas ankoraŭ nenio: li proponis, ke oni portu al la batalkampo la malsanulojn, al kiuj la vivo estas jam nur sufero kaj ŝarĝo, kaj kiuj estas jam ŝarĝoj ankaŭ por aliuloj.
– Sed tiam vi jam ekridis, ĉu ne?
– Mi ne kuraĝis. Apud mi sidis la subkolonelo kaj du kapitanoj, tie staris amaso de senvestaj rekrutoj. Mi ektimis, ke ankaŭ mi implikiĝos, se mi plu aŭskultos lin. Flustre mi diris, ke li gardu sian langon, ĉar li eble estos arestata, kiel la kvakeroj kaj nazarenoj.
– Ĉu li ne havis cerbomalsanon?
– Ankaŭ mi suspektis tion, sed se li ne estas danĝera malsanulo, la cerbomalsano ne estas motivo por liberigi lin de la militservo. Sur la batalkampo estas bezonataj ne la alta matematiko, nek la helena filozofio, sed tute aliaj aferoj. Mi konis kaŝfrenezulon, kiu havis la manion de militestro: li senĉese skizis militmapojn, sur kiuj li komandis korpusojn. Kaj cetere, li estis unu el niaj plej eminentaj serĝentoj.
– Eble li eĉ ne estis frenezulo! La militestroj faras same.
– Sed serĝento! Kaj, kiel serĝento, li tre taŭgis.
– Nature. Sed same estas certe, ke pacifista frenezulo povas la armeon nur demoralizi.
– Tio jam ne koncernas min. Mi estas kuracisto, ne militjuĝisto. Mi persistas ĉe la kuracista moralo, kiun preskribis al mi la ŝtato. Tiu, kiu korpe taŭgas, taŭgas por militservo kaj fino!
La kelnero alportis la tagmezmanĝon kaj la kuracistoj ekmanĝis.
– Kaj ĉu ne vi spertis ian interesan okazaĵon?
– Mi havis nur unu pacienton, sed mi okupiĝis pri ŝi dum la tuta antaŭtagmezo. Ŝi provis sin mortigi.
– Ĉu per revolvero? Veneno?
– Ŝi estis olda, okdekjaraĝa kancera onjo, kiu venenis sin per morfino.
– Rezulto?
– La rapida stomaklavado savis ŝin.
– Brave!
– Feliĉe oni eksciis jam frue. Ŝi eĉ ne ekdormis tute, kiam ni jam komencis la stomaklavadon. Baldaŭ ŝi rekonsciigis kaj anstataŭ danki ŝi komencis plori kaj plendi, eĉ riproĉi al mi: kial mi ne lasis ŝin morti sen suferoj?
– Por ke oni poste arestu vin, ĉu ne? Tre ĉarme!
– Ankaŭ mi diris al ŝi, sed ŝi diris responde, ke mi plilongigis nur la suferojn al ŝi. Nature, mi komencis ŝin persvadi, ke la vivo estas bela, ŝi povas ankoraŭ resaniĝi; finfine la hodiaŭa scienco jam... kaj tiel plu, kiel kutime.
– Kaj vi ne ridis...
– Vi diris moke, sed la afero estis tre serioza. Mi prefere emis plori. Sed min katenas la kuracista moralo. Ne mi preskribis ĝin. Kaj tiu moralo preskribas, ke la vivon ni devas plejeble plilongigi. Kaj tiu principo tre pravas. Pripensu nur: se ni permesus la sensuferan morton, kiom multaj misfaroj povus okazi! Fortajn, sanajn homojn, kiuj ankoraŭ povus multe labori por la patrujo, oni mortigus, ĉar la malpuraj interesoj de kelkaj friponoj tion dezirus!
La barbaro
Laŭ la kalendaro estis la dua de aŭgusto, kiam apud la franca vilaĝo Chateau Thierry eksonis la pezaj kanonoj.
Vidalvide, en la tranĉeoj time, alteriĝe kuŝis la germanoj, kies kontakton kun la provizejo fortranĉis la fajrokurteno.
En la amerikaj tranĉeoj la humoro estis multe pli esperplena. La knaboj ĉiuj estis zorge elektitaj junuloj, ĉar la militdevo etendiĝis nur ĝis la tridekajaraĝo kaj eĉ el tiuj estis militigitaj nur la plej bonsanaj. Tiujn al kiuj mankis tri dentoj, oni jam ne soldatigis. Kaj la nutrado estis unuaranga. Ili ne manĝis zorge porciitan fabon, kiel la boŝoj , sed viandon kaj ĉokoladon. Shander , la leŭtenanto, forĵetis la Pals -cigaredon, duone fumitan, ĉar li neniam ŝatis tiun specon, sed hodiaŭ ili ricevis nur tion, kiel ekstran donacon de la fabriko.
– Halo, knaboj, – li diris, – kiu havas pecon da Chesterfield ?
Li ricevis, bruligis ĝin kaj daŭrigis la ĉesitan temon:
– Al la kajzero estas jam ĉio finita! Vi jam eĉ ne havas taskon. Ĉi tiu milito estas la milito de la materialo kaj la tekniko. La michel oj jam ne havas materialon kaj ekipaĵon. Ĉe ni la plej malfacilan parton de la atako faras la tankoj, el kiuj la michel oj havas neniom. Vi devas nur kolekti la kadavrojn.