– Domaĝe! – diris serĝento William O’Cay , kiu hodiaŭ estis unuafoje en tranĉeo. – Al mi oni diris, ke ni devas helpi al la poilu -oj kaj la tommy -oj por ekstermi la hunojn. Do, kial oni donis al ni tiun poŝtranĉilon? – li diris kaj montris sian bajoneton.
– Kiel mi aŭdis, vi venis el Teksas . Ĉu ne?
– Jes.
– Tiam mi komprenas la senpaciencon. Sed diru: kiel vi havas irlandan nomon? Vi neniel aspektas irlandano. Via haŭto estas pli bruna, eĉ iome ruĝa, via hararo estas brile nigra, kiel tiu de la indianoj.
– Mia familio jam delonge elmigris en Teksason. Sed mi konjektas, ke mi venis ĉi tien ne por tio, ke oni priesploru la virton de miaj prapatrinoj, sed por ekstermi la hunojn.
– Tiam nur rapidu, old fellow , eble la tankoj lasos ion al vi, sed ne malfruiĝu.
Posttagmeze la artilerio jam bombardis la germanajn tranĉeojn. Je la kvara ĉesiĝis la bombardo, kaj rultondre ekiris la tankoj, kiujn akompanis la hurakrioj el tranĉeoj kaj la jen kia kanto:
Ho, Vilĉjo! Vilĉjo! Ni laboras nun!
Ho, Vilĉjo! Ni vin sigelas per latun’,
Zingibre vin enmetos laŭ Usona pun’
Dum ni finpeklas Kajzeron.
Post duonhoro sekvis la infanteria atako. William O’Cay saltis el unu grenad-kratero en alian, al la germanaj tranĉeoj, el kiuj ankoraŭ pafadis kelkaj vivantaj hunoj. Kiam la amerikanoj proksimis la tranĉeon je dudek metroj, eksonis la trumpetoj, la soldatoj ekstaris kaj per ĉielskua hurlado ili sinĵetis kontraŭ la germanaj tranĉeoj.
La germanoj forĵetis la armilojn kaj per suprenetenditaj brakoj kapitulacis, sed ne estis indulgo. La knaboj estis instruitaj pri germanaj kruelaĵoj, ili aŭdis pri krucumitaj kaptitoj, murditaj sanitaraj kuracistoj kaj ĉefe pri la gvidantino de la Brusela angla hospitalo, Edit Cavell , kiun la hunoj mortpafis, ĉar ŝi kaŝis fuĝintajn francajn militkaptitojn.
Post kelkaj minutoj ne restis vivanta germana soldato en la tranĉeo.
Apud William O’Cay saltis en la tranĉeon Adamson , la kvakero, kiu dum soldatiĝo suferis gravajn konscienc-riproĉojn; ĉu li rajtas mortigi, aŭ ne, sed fine venkis en li la konvinkiĝo, ke tiu, kiu ne mortigas la germanojn, nur helpas la ruinigon de la civilizacio, la murdadon de la senkulpuloj. Do, troviĝas okazoj, kiam eĉ kvakero devas mortigi por malhelpi pli grandan masakradon. Sed nur tiam, se li akcelas per tio la regnon de la kristana amo. Sed la venkitan malamikon li tuj devas reakcepti kiel fraton kaj konverti lin al la vera fratamo.
Vere, Adamson ne malutilis al kapitulacinta germano. Li mortigis nur unusolan malamikan soldaton, kiu levis la bajoneton samcele kontraŭ li. Poste li disrigardis por helpi al la kapitulacintoj, sed jam malfrue. Liaj kamaradoj jam ekstermis ilin. Adamson ĉagreniĝis kaj decidis preĝi por la posttera beatiĝo de la mortintoj. Vere, li povis fari nenion alian.
Nun, li ekvidis serĝenton William O’Cay . Ĝuste nun li distranĉis la mantelon de iu mortinta germano. Poste li faris plurajn tranĉaĵojn sur ties brusto, enŝovis la manon kaj elŝiris ties koron.
La elŝiritan koron li alten tenis, murmuris kelkajn nekompreneblajn vortojn kaj la koron terenĵetis.
Pro la terura spektaklo Adamson rigidiĝis kaj mutiĝis. Dume O’Cay iris al alia kadavro, kaj faris la saman.
– Homo! Kion vi faras?! – ekkriis fine Adamson .
O’Cay ĝuste tiam ŝovis la manon en la bruston de germana kadavro. Tute senĝene li eltiris la koron, suprentenis ĝin, murmuris ion kaj forĵetis.
Adamson alsaltis kaj ekskuis lin:
– Ĉu vi freneziĝis? Kion vi faras?
– Ne koncernas vin. Mi ekstermas la hunojn.
– Sed kial elŝiri la koron de la mortinto?
– Ne koncernas vin. Neniu preskribis, kiel mortigi la hunojn, nur ili mortiĝu. Nu, kaj vi pensas, ke la senkorigita homo povas reviviĝi?
– Sed sancerba homo ne povas fari tion!
– Infanteriisto! Kiaspeca tono estas tio ĉi! Kiel vi kuraĝas tiel paroli kun via serĝento? Mi ordonas al vi, kaj ne vi al mi! Per tiu, kiun mi mortigis, mi faras laŭ mia plaĉo.
La soldata disciplino mutigis la kvakeron, sed pro li teruriĝo forte batadis lia koro.
Dum la tuta tago li estis ŝokita. Preskaŭ li malsaniĝis pro la naŭzo. Vespere li vizitis leŭtenanton Shander .
– Pardonon, sinjoro leŭtenanto, – li diris, – mi devas malobservi la oficialan vojon kaj fari senperan raporton.
– Kaj kial malobservi?
– Bonvolu min priaŭskulti kaj vi ĉion komprenos.
Kaj li rakontis la okazintaĵon.
– Terurega afero! – diris Shander . – Ni priesploros.
Adamson petis krome, ke li estu postenigota en alian taĉmenton por eviti la eblan venĝemon de la serĝento.
– Ne timu. Mi prizorgas por vin ŝirmi kontraŭ la venĝo.
Sekvonttage silentiĝis la fronto. La germanoj komencis la retiriĝon al la rivero Aisne . Por persekuti ilin, oni ordonis aliajn, freŝajn grupojn. Leŭtenanto Shander ordonvenigis serĝenton O’Cay kaj pridemandis lin, ĉu la faro estas vera, aŭ ne.
– Vera, – li respondis sen iu ajn konsciencriproĉo.
– Sed tio estas terura! Kial vi faris? Ĉi tio meritas militjuĝistaran proceson!
– La hunojn mortigis mi mem. Se mi truigintus ilin per bajoneto, neniu riproĉus min. La germanojn mi rajtas trapiki, tranĉadi kiel pasteĉon. Eĉ pli, mi ne nur rajtas, sed devas tion fari. Proceson mi meritus nur, se mi ne pikus kaj tranĉus ilin. Mi mortigis la malamikon kaj eltranĉis lian koron. Kiel mi kulpis?
– Tiel, ke tion povas fari nur sadista frenezulo.
– Kiel, sinjoro leŭtenanto? La malamikon mortigi estas soldata virto, humana devo, sed eltranĉi la koron de la kadavro estas sadismo?
– Mi ne estas scivola pri viaj humanistaj tezoj. Ni ne estas en moralfilozofia enketo, sed en raporto. Respondu al mia demando: kial vi elŝiris la koron de la kadavro?
– Mi respondas. Hieraŭ sinjoro leŭtenanto demandis, kial mi havas irlandan nomon, kvankam mi havas indianan aspekton. Nu, mi havas indianan devenon.
– Mi ne komprenas. Kiel tio koncernas la temon?
– Paciencon, mi petas. Ĝuste tion mi klarigas. Mia prapatrino estis filino de la lasta azteka monarko, Montezuma . Post lia morto ŝi edziniĝis al hispana nobelulo. De ili devenis la Montezuma-Ocay familio, kies idino estis inter aliaj eĉ la edzino de Napoleon III, Eugenia .
– Do, vi havas ne irlandan devenon?
– Ne. Mi estas hispana-indiana hibridulo. Sed, dum la ceteraj familianoj en Hispanio jam perdis siajn indianajn trajtojn, mi eĉ hodiaŭ estas pli ol duona indiano. Nome, unu nepo de Montezuma reiris al Meksikio. Li havis ankoraŭ esperon por elpeli la hispanojn kaj reakiri la tronon de sia avo. Tio, nature, ne sukcesis, li estis enkarcerigita kaj nur pro sia nobela avo li ne estis ekzekutita, nur ekzilita al Teksas , malproksime de Tenoĉtitlan , de la iama azteka ĉefurbo. Ĉi tie li vivis kun iu indianino kaj post lia morto fariĝis tradicio en nia familio, ke ni devas subteni la indianajn kontaktojn. Do, miaj familianoj restis ĉiam indianaj hibriduloj.
– Kaj kiel vi ricevis la irlandsonan nomon O’Cay ?