Выбрать главу

– En 1848 Texas  disiĝis de Meksikio, kaj ni veniĝis inter jankiojn, kiuj skribis ĉi tiel mian nomon, ĉar ĝi sonis pli konate. Sed ĉio ĉi ne modifas mian devenon.

– Nu, kaj vi eble volas legitimi vian strangan batal-manieron per via deveno?

– Jes.

– Do, indiano devas elŝiri la koron de la malamiko?

– Iome vi pravas, sed bonvolu min finaŭskulti.

– Sed indiano ne povas civiliziĝi? Laŭ mia scio vi havas universitatan diplomon.

– En la universitata Harvard  mi studis la ekonomiajn sciencojn.

– Nu, tie vi neniel lernis tiun, – ni diru ĝentile, – operacion.

– La azteka kulturo komence ege superis la anglan, Tenoĉtitlan  havis tricentmil loĝantojn. La pavimitajn stratojn nokte lumigis la brulantaj fajroj sur la tegmento de la tielnomita teokaji -preĝejo. Mil laboristoj okupiĝis por aspergi kaj balai la stratojn. La historio de Londono estas serio de incendioj, ĉar Londono ne havis akvodukton, tiam, kiam Tenoĉtitlan  jam estis traretita per akvotuboj.

– Kaj tiaspeca kulturindiano devas elŝiri korojn?

– Ne ĉiuj. Sed Montezuma , mia prapatro, surtroniĝis el la eklezia kasto. Kaj miaj prauloj estis konvinkiĝintaj, ke ili povas danki siajn potencojn kaj kulturon al la militdio Huicilopoĉtli , por kies kulto ili arangis oferon: La pastro tranĉis la bruston de la venkita malamiko per oniksa tranĉilo, elŝiris la koron kaj metis ĝin sur la piedestalon de la altaro. Kaj Montezuma  estis pastro. La hispana konkero ĉesigis la homoferojn.

Ili detruis la idolojn de Huicilopoĉtli . Tiam la dio ekmalamis nin kaj perdiĝis ankaŭ la alta civilizacio. El Tenoĉtitlan  eĉ ruinoj ne restis. Ties lokon okupis la kristana kulturo. Sur la loko de la iama granda preĝejo nun staras granda ŝtonkruco, meze de la dezerto. La dezerto kaj la kruco inde reprezentas la verkon de la kristanoj.

– Kaj vi opinias, ke vi estas nur tiam kulturhomo, se vi elŝiras korojn? Al vi mankis el la azteka kulturo ĝuste nur tio?

– Mia religia konvinkiĝo estas ke ni atingos la malnovan grandecon de nia popolo nur per tiu ĉi vojo.

– Laŭesence mi ne scias, kiel mi devus paroli kun vi, sed mi provas konversacii tiel, kiel oni kutimas kun sancerbaj homoj. Do, via prapatro estis eble pastro, sed nun vi estas soldato.

– Montezuma  estis ankaŭ ano de la militista kasto Kuaĉiktin .

– Min ne interesas. Nun vi estas la soldato de Onklo Sam , vi estis alportita por venki la germanojn kaj ne por buĉista laboro.

– Ĉu mi ne faras, ke mi ekstermatias ilin? Ĉu ne egalas, kiel mi tion faras?

– Mortigu vi ilin, kiel vi povas. Ĝuste tiucele vi estas nun ĉi tie kaj ne por distri nin per aztekaj paradaj spektakloj.

– Laŭ mia scio en Usono estas religia libereco. Dum paco mi ne povis vivi laŭ mia religio, sed nun, kiam la homoj aranĝas homoferojn, eĉ tiuj, kiuj ne volas, kial ĝuste mi ne povas fari? Tiu, kiun mi mem mortigis, estas mia propra viktimo. Ĉu estus pli dece forpreni la monujon, aŭ ringojn, kiel tion faras kelkaj miaj kristanaj kamaradoj?

– Havas nenian sencon diskuti. Mi kredas al vi, ke ĉi tio estas via religia konvinkiĝo, sed mi havas tute alian opinion pri la moralo. Vi nepre devas ĉesigi tiun naŭzan buĉistan laboron. Ĉu komprenite?

– Sinjoro leŭtenanto, mi estas tridekunujaraĝulo. Do, super la aĝlimo. Tamen mi soldatiĝis memvole, por ke mi nun, dum la sole libera tempo povu praktiki la religion de miaj prauloj. Mi ne konas tian paragrafon en la soldata disciplino, kiu malpermesus tion. Do, mi ne ĉesigas la oferojn. Min ne povas kondamni eĉ la militjuĝistaro.

Leŭtenanto Shander  ekpensadis. Li emis malĝentile respondi, sed povas okazi, ke la serĝento ne obeos al lia ordono, la afero venos al liaj superuloj, kiuj fine rekonos la pravon de la serĝento kaj li perdos la bonan reputacion. Singardeme li respondis:

– Jen, vi pravas ke mi nun ne povas vin puni, ĉar pri tiaspeca afero ne troviĝas regulo. Sed laŭ mia opinio vi ne rajtas malpurigi la reputacion de la Usona armeo. Mi pritraktos la aferon kun la kompetentuloj. Vi ricevos la konvenan ordonon. Mi finis!

Sed pluraj raportoj ne okazis.

Nome, leŭtenanto Shander  jam samtage referis pri la afero al siaj superuloj, kiuj skrapis la kapojn, sed ne povis decidi. La afero iris pli supren, ĝis ia kolonelo. Li devenis el malnova militista familio, lia avo partoprenis en la civila milito en Ameriko. Li enmarŝis al Galveston  kun la soldataro de la nordaj ŝtatoj, kaj tuj li sciigis al la loĝantaro, ke la sklavoj liberiĝis kaj tiuj, kiuj hezitas pagi la kontribucion, aŭ incitas kontraŭ la liberiga armeo, tuj estos mortpafataj sen ia ajn proceso.

Nun kiam leŭtenanto Shander  rakontis la okazintaĵon, la kolonelo, post kelka pripensado, respondis:

– Mi ne interesas, kiu, kaj kiel distranĉas la germanojn. Li povas eĉ dispecigi ilin al pasteĉo. El la vidpunkto de la armeo min maltrankviligas nur unu afero: dum tiu ĉi bubo tranĉadas la kadavrojn, li povus mortigi eĉ tri aliajn vivantajn germanojn. Do, per la dispecigado li malplenumas siajn patriotajn kaj soldatajn devojn.

– Laŭ la sciigoj li eltranĉis la koron de la kadavro nur tiam, kiam en la tranĉeo ne troviĝis eĉ unusola vivanta germano. Li diris, ke li mem mortigis ilin kaj faros per tiuj laŭ lia propra plaĉo. Nur tiu ĉi estas la krimo.

– Tiam krimo ne ekzistas. La tuta O’Cay  afero estas Okay . Ĉu ne? – la kolonelo laŭte ridis sian spritaĵon kaj leŭtenanto Shander  servoprete kunridis.

– Well , kamarado, – daŭrigis la kolonelo – kaj metis la manon sur la ŝultron de la leŭtenanto, – vi nur instigu nian aztekon produkti kiel eble multajn oferojn al tiu dio Huclipacli , aŭ, diablo scias kiel nomi la honorindan sanktulon. Diru al li, ke li rajtas eltranĉi la korojn de ĉiu de li mortigita huno. Li eĉ rajtas ĝin rosti, aŭ eĉ manĝi, se li volas. Almenaŭ li havos emon, por ke li servu fervore la stelplenan standardon per brava sinteno kaj brava laboro.

Leŭtenanto Shander  pludiris ĉi tion al serĝento ’Cay , rimarkinte, ke ĉi decido ne samas al lia propra opinio, sed la sinjoro kolonelo estas konata kiel bonkora homo kaj ordono estas ordono, kiun oni ne povas kontraŭfari. Li petis nur, ke la serĝento klopodu danki la permeson per pli granda braveco; des pli, ĉar li servas per tio eĉ sian ofermanion. Dum la tagmezmanĝo serĝento O’Cay  aldiris al infanteriisto Adamson :

– Via kaŭzo kontraŭ mi estis pritraktita. Post la tagmezmanĝo venu al mi por raporto!

Adamson  teruriĝis. Li ne komprenis, kial lin ne transpostenigis la leŭtenanto post la okazintaĵoj. Momente li pensis, ke estis granda eraro sciigi la okazintaĵojn al la leŭtenanto, sed poste li trankviliĝis. Eble ankaŭ li mem fariĝos martiro de sia religio, kiel multaj aliaj, kiuj en Anglujo estis pendigitaj, kiam la kredantoj ankoraŭ ne elmigris al la tero de la libereco. Kaj finfine kio povas okazi? Se la serĝento estos tre kruela, li povos ankoraŭ peti protekton de la leŭtenanto. Do, li iris al la raporto.

– Vi denuncis min al leŭtenanto Shander , – diris O’Cay .

– Jes, – respondis Adamson , ĉar la kvakeroj neniam mensogas.

– Kaj eĉ se vi punos min, mi tamen opinias, ke...

– Kiu parolas pri puno? Mi diris ankoraŭ nenion.

– Jes.

– Nu, venu kun mi. Mi deziras iome konversacii kun vi. Mi invitas vin por glaso da viskio. Aŭ vi, kvakeroj ne trinkas alkoholaĵojn?

– Mi ne.