Выбрать главу

– Prave. Eĉ miaj prauloj ne devintus ĝin trinki. Sed bedaŭrinde, rekompence por niaj detruitaj urboj, ni ricevis de la blankuloj alkoholon, gonoreon kaj sifilison.

Adamson  ne multe komprenis el tio.

Ili eniris la kantinon, tie O’Cay  mendis kakaon kun kuko por ambaŭ.

– Eĉ mi ne trinkas alkoholon, – li diris, – kaj la kakaon mi trinkas pro tradicio. Oni diras, ke la favorata trinkaĵo de Montezuma  estis la kakao. Li trinkis tage ok-dek tasojn. Tie la hispanoj ekkonis tiun aĵon kaj ankaŭ ĉi tion donis ni al la blankuloj.

Poste li rakontis ĉion, kion li parolis kun la leŭtenanto.

– Jen, – li diris fine. – Mi nun povus diri, ke vi denuncis min kontraŭjure, neglektinte la oficialan vojon. Kaj mi, kiel serĝento, povus havi eĉ alian metodon, por venĝi vian kristanan fanatismon. Sed mi ne estas kristano, ĉe ni ne estas konata la fanatismo. Ĉe ni neniam estis inkvizicio. Kiam la malgrandnombra soldataro de Cortez  envenis, Montezuma  kvartirigis ilin en la palacon de sia patro, regalis ilin per ĉiaspeca delikataĵo kaj kiam la hispanoj petis permeson, ke en la palaco ili povu instali kristanan kapelon, Montezuma  tuj ordonis al ili eĉ laboristojn.

– Nun mi ne volas mencii la dankon de la kristanoj, nur bonvolu imagi la samon inverse: se la soldataro de Montezuma  venintus en Hispanion kaj ili petintus la permeson por instali aztekan kapelon! En la palaco de imperiestro Karlo! Sed mi nun ne sentas venĝemon. Mi ne volas paroli kun vi, kiel serĝento kun infanteriisto, sed kiel kun mia homfrato. Mi volas konvinki vin, ke la ofero estis nepre neniel pli malhumana, ol via milito. Ĉu vi paciencas aŭskulti barbaron?

– Pardonon, sinjoro serĝento, antaŭ ol respondi, mi demandas: ĉu vi permesas, ke ankaŭ mi parolu tute sincere?

– Mi ripetas: mi ne estas kristano. Vi povas diri, kion vi volas. Mi petas nur, ke vi aŭskultu ankaŭ miajn paganajn vortojn.

– Tiam mi devas deklari, ke la homoferoj de la aztekoj estis la plej terura kruelaĵo. Mi diras tion ne nur kiel kvakero, kiu neniokaze rajtas mortigi, kaj ne nur pro tio, ĉar ĝi estas pagana ceremonio, sed ĉar ĝi estis kruelaĵo. Vi amasbuĉadis la senpovajn militkaptitojn kaj ne armitan malamikon.

– Ĉu vi konas la metodon de la ceremonio? La oferon oni kuŝigis sur iu konveksa altara ŝtono el jaspo, por ke lia brusto konveksiĝu. Poste la pastro prenis tranĉilon el onikso. Similan al ĉi tiu – kaj li elpoŝigis oniksan tranĉilon. – Poste li per ĝi trapikis la bruston, ĝuste sub la koro kaj tratranĉis la ĉefan arterion. Per tio la cerbo perdis la sangocirkuladon kaj la ofero tuj perdis la konscion. La pastro elŝiris la koron. La sufero daŭris dum du-tri sekundoj. Ĉu vi kredas nun eĉ nur la centono de viaj oferitoj liberiĝas de la vivo per tiom malmulta sufero?

– Sed la kaptitojn!

– Nature, la kaptitojn! Dum la konsakrado de granda teokaji  oni oferis sepdekmil homojn. Sed ne ses milionojn, kiel vi dum ĉi tiu milito!

– Neniu faras volonte, sed ni devas ĝin fari por savi la kulturon de la germana barbarismo.

– Jes. Tiel vi legis en la frontgazeto Stars and Stripes . Mi ne pridiskutas. Nu, ni, aztekoj faris la saman. Sed ni batalis vere por la pli alta kulturo kaj ne nur trumpetis pretekste kaj por inciti niajn soldatojn. Ni devis bridi la barbarajn tribojn, por subteni kaj certigi la pli altgradan aztekan civilizacion, kiu karakterizis nian landon. Nature, la diferenco estis, ke tiu estis vere pli altgrada. Ĉirkaŭ ni vivis sovaĝaj triboj en vigvamoj, kaj ĉe ni agrikulturistoj, metiistoj, artistoj en ornamitaj ŝtondomoj. Sed la germana civilizacio estas neniel pli malaltgrada ol via. La plej multaj Nobel -premiitoj estas germanoj. Niaj religiaj ritoj vere certigis la pli altan kulturon. Sed vi?!

– Ni kvakeroj, ne multe zorgas pri la religiaj formalaĵoj. Ni praktikas la religion laŭ ties pura, humana senso. Ni ne havas ceremoniojn, la tradiciojn mi ne kultivas, nur la homamon: helpi unu la alian dum ĉi tiu tera vivo. Se vi dirus tion, ke vi elŝiris la koron de mortigita malamiko kaj metis ĝin sur la piedestalon de la idolo, tiam mi tute ne estus ŝokita. Tio estus naŭza afero, sed mi, kiel kvakero, neniel kondamnus. La mortinto ne sentas doloron. Sed tion, ke vi dispecigis kadavron, mi neniel povas aprobi.

– Sed vi, en la germana tranĉeo, demandis ĝuste tion, kial mi elŝiras la koron de mortinto. Vi diris, ke sancerba homo ne faras tion.

– Jes, mi pensis tiam, ke vi ne estas sancerba. Nun, kiam vi klarigis al mi, ĝi estas por mi ne krimo, nur naŭza kaj terura afero. Krimo estas nur la mortigo, sed ni ne povas tion malhelpi. La germanoj altrudis al ni. Ni estas senkulpaj krimuloj!

– Mi ne sentas min krimulo.

– Eĉ tiam vi estas krimulo. Ni ĉiuj krimas.

– Vi ne komprenas. Sed prefere ni silentu.

– Kion mi ne komprenas?

– Lasu! Mi ne povas ĉion malkaŝi al vi. Eble post la fino de la milito. Sufiĉas, ke ni nun interkonsentis. Mian strangan kutimon vi nun rajtas rakonti al kiu ajn. Eble estas pli bone, se ili jam scias. Oni ne plu denuncos min.

– Jes. Ni interkonsentis. Sed nur tiurilate, ke mi ne malaprobas viajn oferojn. Sed la antikvan aztekan kaptitulmasakron mi eĉ hodiaŭ konsideras terura krimo.

*

Post kelkaj tagoj la regimento estis pludirektita por persekuti la retiriĝantajn germanojn. La tankoj rompis la kontraŭstaron de la germanoj kaj sekvis la atako. Serĝento O’Cay  kondutis sammaniere, kiel apud Chateau Thierry . La diferenco estis nur, ke li nun eltranĉis la korojn de kvin germanaj kadavroj. La ceteraj soldatoj, kiuj jam sciiĝis pri la ofero, interesiĝe rigardis.

*

La suspekto naskiĝis en la korto de iu kamparana domo, kie vespere kaporalo Randol  ekdiris al serĝento Smith :

– Kion vi diras pri tiu ĉi stranga soldato? Kiel oni povas aranĝi tian buĉistan laboron?

– Kion diri? La kolonelo decidis: se li mortigis la germanon, li rajtas eltiri la koron, almenaŭ li klopodos bone labori. Kaj vere, li finis nun per kvin germanoj.

– Ĉi tio estus bona. Sed nia kamarado O’Cay  ne povis mortigi kvin, maksimume kvar hunojn.

– Kiel vi tion scias?

– Ĉar pri unu mi mem finis. Kiam mi trapafis lin, mi kursekvis alian germanon, kiu provis fuĝi. Kiam mi jam ekstermis ilin, mi revenis, ĉar mi decidis rigardi la laboron de tiu ĉi buĉisto, kaj jen, ĝuste tiam li tranĉadis la mantelon de MIA germano.

– Kiel vi scias, ke li estis la via?

– Ĉar de lia kolo pendis amuleto sur lia mantelo. Ĝi estis hela, brila. Nu, – mi pensis, – se vi kredis, ke ĉi tiu savos vin de la morto, tiam vi eraris, frataĉo, do, mi trapafis la amuleton. Li falis kaj pro certeco mi donis eĉ alian pafon en la frunton. Mi akcentas: ĉi tiu O’Cay  estas granda ĉarlatano!

– Povas esti, – respondis serĝento Smith , ĉar ankaŭ al li estis suspektindaj tiuj kvin germanoj kaj ke ĉiuj kvin kuŝis unu apud la alia.

Lian suspekton li rakontis al leŭtenanto Shander . La leŭtenanto fariĝis eĉ pli ŝokita:

– Terure! Do, ĉi tiu bubo estas ne nur kadavro-buĉisto, sed li eĉ ne batalas! Al mi jam dekomence ne plaĉis tiu barbaro, sed vi konas la molan koron de la sinjoro kolonelo.

– Li estas tre humana homo.

– Jes. Li permesas ĉion al la knaboj, por ke ili havu emon por ekstermi la hunojn. Se iu diras: “Mi ventrenpikis unu germanon kaj li neniam pli manĝos kraut-wurst -on”, tiu povas esti kiom ajn sendia fripono, la kolonelo ĉion pardonas, kaj kore gratulas al li. Sed pri ĉi tiu afero mi havis ĉiam mian propran opinion, eĉ tiam, kiam mi ankoraŭ kredis, ke O’Cay  tranĉadas vivantan germanon kaj nur poste li elprenas la koron. Kion diros nun la sinjoro kolonelo, se li ekscios, ke lia favorito estas eĉ ne soldato, nur buĉisto de kadavroj?