Выбрать главу

Ĉi tiu propono jam estis akceptita.

Krome, Adamson  estis akuzita pro falsa atestado.

*

La juĝistaro deklaris, ke la akuzo estas prava. Kiel mildigan fakton ili menciis la memvolan konfeson de la akuzito. Same, ili kalkulis mildiga fakto, ke la akuzito rekonis, ke la milito ne estas drinkeja interbatado. Sed ĉio ĉi ne malpezigas la krimon kaj la verdikto estis mortpuno.

Ĉi tio okazis jam post la germana kapitulaco, do, ili estis proponitaj al senpunigo. Post duonjaro, la ĝenerala amnestio koncernis ankaŭ serĝenton O’Cay .

La direktoro de la karcero manpremis kun li kaj promesigis, ke li neniam plu tranĉados mortintan malamikon, nur vivantan.

Kompatinda Adamson  pli malbonsortis. La esploro deklaris lin freneza. Vane li akcentis, ke li faris ĉion per pura kaj sobra kapo, surbaze de siaj principoj. Oni respondis, ke temas ĝuste pri tio kaj li estis enhospitaligita.

Honorigo

– Yel Palva!  – laŭtlegis la notario.

Palva , vestite nur en kalsono, enpaŝis. Transdonis sian rekrutalvokan leteron. Siajn suprajn vestojn metis sur seĝon.

La kuracisto esplore rigardis la korpon de Palva . Ties okulojn kaŝis per siaj manplatoj, poste li forprenis la manojn, observante la refleksojn.

– Ĉu vi ne estas miopa? – li demandis.

– Tute ne! – protestis Palva . – Mi legas ĉiam sen okulvitroj.

– Ĉu vi legas multe?

– Absolute ne! Mia profesio okupas min per tute aliaj laboroj.

– Mi atentigas vin, ke misinformi la rekrutkomisionon estas komunum-ofenda ago. Hodiaŭ, kiam la friponaj malamikoj de la homaro minacas per finpereo ĉies feliĉon, la patrio bezonas bravajn, batalemajn soldatojn.

Palva  ankoraŭ ne estis starigita antaŭ la tubon de la falsometro, do li respondis senemocie.

– Se mi estos honorigata per soldatiĝo, mi plenumos mian ornamplenan honoron per la plej granda entuziasmo, sed tamen mi devas rimarki, ke mi sentas min tute sana.

Nun li estis starigita en la rentgenaparaton. La aparato susuris, la kuracisto atente observadis la ekranon.

– Nu, – li kontraŭĵetis triumfe, – tiu ĉi koro tamen ne estas nomebla tute sana!

– Kio do! – protestis Palva . – Mi loĝas sur la sepa etaĝo kaj mi neniam atendas lifton. Mi laboras en la albuminfabriko numero 112 eĉ hodiaŭ pezan korplaboron.

– Tio estas nur via persona aserto.

La komisionestro interdiris:

– Ni devas ebligi al la kandidato pruvi sian aserton. Ĉu vi havas dokumentojn?

Palva  paŝis al siaj vestoj, elpoŝigis kaj transdonis peceton da papero. La komisionestro tralegis, iom meditadis, kaj ekdiris al la kuracisto:

– Ceteraĵo?

– Ne estas ceteraj rimarkindaĵoj.

– Do, li vidiĝas sufiĉe fortika homo. Ne verŝajnas iaspeca malsano. Nu, bonvolu enskribi, – li turniĝis al la notario, – ke li estas korpe netaŭga por militservo. Sekvos la spirita rekrutado!

Palva  estis starigita antaŭ tabulon. Vidalvide al li, la tubo de la falsometro, direktita al li.

La profesoro funkciigis la aparaton, la tubo komencis fosforeski.

– Jen la kreto, – diris la profesoro. – Bonvolu skribi la formulon de la rotacia parasfero en kazo de hiperbole rapidiĝaj protonoj.

Palva  alpaŝis la tabulon kaj komencis skribi:

rot y =

Poste li ekhaltis.

– Nu? – demandis la profesoro. – Kion vi intencas kun tiu rotacio? Ĉar io rondiras, ĝia formulo ne nepre komenciĝas per “rot”. Mi petas, skribu la matriksojn!

– Tiujn mi ne scias.

La signallampo de la falsometro akre ekfulmis, okazigante ĝeneralan ridon.

– Do, vi tre bone scias, – respondis la profesoro. – Jes, antaŭ cent jaroj, ĉirkaŭ 1950, oni ankoraŭ povis mensogi sendanĝere, sed hodiaŭ la aparato jam malkaŝas la mensogulon. Kiom da mensogpocento? – li demandis la aparatiston.

– Naŭdeksep , – li legis el la bendo.

La profesoro paŝis al Palva  kaj metis la manon sur lian ŝultron.

– Vi estas spirite taŭga, kara amiko. – La armeo bezonas soldatojn, kiuj ne estas sufiĉe fortaj por la peza laboro de la civila lando, sed kiuj taŭgas al la altaj spiritaj pretendoj de la militado. Vane vi provus eskapi, vi taŭgas. Soldatiĝi estas granda kaj bela honorigo, kiun ni ĉiuj akceptas ĝojplene kaj danke.

Nun li subite ekpensis, ke li eble staras en la radio-kampo de la aparato. Ektime li alrigardis, sed jam malfrue. La lampo ekbrilis.

Rapide li forpaŝis kaj la lampo estingiĝis. La komisionuloj restis ŝajne senemociaj, ili kondutis, kvazaŭ ili nenion estus rimarkintaj. Eĉ Palva  ne kuraĝis rideti. Li nur deklaris:

– Se mi estos honorigata per soldatiĝo, mi plenumos mian ornaman devon per la sama ĝojo, kiel vi, profesoro.

La lampo restis senluma.

Nun sekvis mallonga diskuto. La civillanda komisaro ne volis transcedi Palvan.

– Jam nun ni povas plenumi niajn taskojn nur la plej malfacile, – li diris. – La kandidato estas forta homo. Li purigas la bestejojn, portas la sterkon. Tia forta homo devas resti en sia profesio.

La profesoro, aŭdante la vortojn, pleniĝis per envio. Lia unika filo antaŭ unu monato heromortis.

– Malnobla laboro, – li diris per kolertremanta voĉo. – Kaj tia eminenta homo aŭdacis sekreti pri siaj kapabloj, kiam li povus esti honorigata!

La civillanda komisaro denove ekprovis reteni Palvan sed la komisionestro finis:

– Mi fermas la diskuton. La kandidaton ni honorigas per soldatiĝo. Mi petas la notarion enskribi la nomon de Yel Palva  en la ornamalbumon de la rajtigitaj al gloro. Li rajtas aniĝi al la grupo “Pacamo”.

*

Vespere li rendevuis kun Minda  en la parko.

– Nu? – ŝi demandis ekscitite. – Kio okazis, Yel ?

– Mi estas honorigita.

Minda  senforte falsidiĝis sur la benkon.

– Kaj al kiu grupo vi estis direktita?

– Al la “Pacamo”

– Ne parolu rebuse! Mi jam scias, ke la grupo “Mizerikordo” manipulas per la ALFA-ĵetmaŝinoj, per kiuj ili kripligas la irison de la okuloj, blindigante la malamikajn soldatojn, la grupo “Bonkoreco” direktas la ultrason-maŝinojn por disfaligi la ĉelon de la histoj de la korpo, sed kion signifas “Pacamo”?

– Tiu estas la grupo de la sekvatoroj.

– La satanoj! – ekkriis Minda . – Tiu estas la plej danĝera.

– Nu, jes. Neniu intencas ekstermi la civilularon de la malamiko, ĉar la celo de la milito estas ĝuste konkeri subjugitajn laborantojn. Kaj kiel la ŝtatestroj profitus el tio, se ili jam komence neniigus la vivantan produkt-materialon? Tial estis eltrovita la sekvatoro, por ke ni ekstermu nur la militistan elitaron de la malamiko. La palpatoroj esploras la individuajn ondolongojn de la malamikaj militestroj, poste ni ekirigas la sekvatoran raketon, kiu alvenante disfaligas la ganglionojn ĝuste de la nervaro de la celitulo.

– Sed la malamiko ĝuste pro tio atakas plej forte la sekvatoristojn.

– Tute ne mirinde. Ankaŭ ili scias, ke tiu ĉi estas la plej danĝera militilo kontraŭ la militestroj, kaj ĝi bezonas la plej grandan scion. La nunan militon batalas nur sciencistoj kontraŭ sciencistoj. Sanan, fortan kaj stultan homon oni ne soldatigas.

– Do, ili nun forrabas vin de mi!

– Ankoraŭ necerte. Nun jam ne troviĝas frontoj. La atakoj estas direktataj el la interna lando kontraŭ la interno de la alia lando, eĉ tie nur kontraŭ militistaj celoj por ne disrompi la konkerotajn urbojn, fabrikojn kaj laboristaron. Oni atakas nur la militajn nodaĵojn, kiuj estas dissemitaj en la tuta lando, zorge apartigite de la produktado, kaj vi nepre scias, ke ĝuste apud ni troviĝas unu el la nodaĵoj. Eble mi posteniĝos tie.