Выбрать главу

– Eble! Eble! – mansvingis dolore Minda . – Kiel tio utilus al mi? Mi jam esperis travivi nian junecon unu apud la alia. En via sesdekjara aĝo oni forportu vin, ĝis tiam ni povus vivi bele.

– Ho, jes. La sesdekjara homo estas korpe malforta, por genero jam apenaŭ taŭga, li ne povas plenumi la civillandan fortostreĉon, sed aliflanke li havas vastajn spertojn, multon li scias. Por sidi, kalkuli, observi la aparatojn, eksperimenti en la laboratorioj li estas tre taŭga, do li estas la plej uzebla materialo por militservo.

Minda  senpacience interdiris:

– Ho Yel , Yel , kial vi trompis min?

– Ĉu mi? Ĉu vin? Sed Minda , mia dolĉa Minda !

– Jes, vi! Ĝuste vi! Kiomfoje mi diris al vi, kiam vi amindumis al mi, ke mi deziras nur sanan kaj stultan viron! Ĉu mi ekamu lin kaj ili forrabu lin de mi? Vi ĵuris, ke vi estas stulta kiel kukurbo, kaj mi kredis al vi. Mi ekamis vin, kaj jen – nun alvenis via mortkondamno, kio estas same ankaŭ mia morto. Ho Yel , kial vi trompis min?

Plorsingulte ŝi kliniĝis sur lian ŝultron. Li tenere karesis ŝian kapon.

– Mi ne trompis vin, anĝeleto. Mi certigas vin, ke mi plenforte klopodis en la lernejo por nenion ellerni. Se nur tiu damnita falsometro ne estus eltrovita!

– Ne, Yel , mi jam nenion kredas al vi, – plorsingultis la knabino. – Se vi estus stulta, kial ili povis pruvi, ke vi scias? Ĉar korpe vi estas forta, mi ja scias tion. Preskaŭ vi premrompas min, se vi brakumas.

– Bone vi scias, koreto mia, ke jam en la lernejo ne eblas tute nelerni. Ankaŭ tie estas falsometro. Se mi diras: “Mi lernis, sed mi ne scias”, la aparato tuj signalas, la lampo ekbrulas, kaj la profesoro tuj donas la “elkoran apogadon”: duhora dentdoloro en la dento-nerv-enradianta kamero. Ho Minda , kiomfoje mi sidis en tiu! Lastfoje mi ricevis jam triagradan dentdoloron kiel elkoran apogadon, ke mi jam hurlis pro la inferaj turmentoj kaj mi petegis indulgon. Je tiaj okazoj mi decidis, ke mi ĉiam lernos bone, ĉar mi jam ne havis kuraĝon por nelerni.

– Satanaj ekzekutistoj!

– Ne malbenu la profesorojn, ho Minda . Ankaŭ ili raportas antaŭ falsometro al la direktoro, kaj se ili dirus, ke “la nelernintojn mi laŭregule apogis”, kvankam ili ne punis la nelernintojn, tiam la falsometro eklumus, kaj vi scias, ke ili estas eĉ pli severe punataj. Kaj la direktoro estas same kontrolata, kiel ĉiu homo sube, supre, kaj pli supre, tute ĝis la Plejamata Ŝtatpatro. Li estas la sola, kiu dependas de neniu, kaj en kies manoj koncentriĝas ĉiu suferigo...

Yel  subite eksilentis kaj ektime li ĉirkaŭrigardis, sed Minda  furioze interkriis:

– Jes, diru nur la veron! Suferigo! Jes, suferigo! Ĉiam nur suferigo! Ne silentigu min! – ŝi diris, vidante, ke Yel  time klopodas ŝian kapon tiri al sia brusto. – Ĉi tie ne estas mikrofono, kaj por mi estas jam tutegale, eĉ, se mi estos portata sur ŝtiparon! Kial ni nomus ankaŭ inter ni la suferigon “elkora apogado” kaj “amika helpo”?

Yel  klopodis flankenigi la diskuton.

– Do, post la dentdoloroj mi jam devis iom lerni la lecionojn.

– Do, vi tamen lernis! – diris Minda  riproĉe. Denove ŝi ekploris. Yel  elprenis poŝtukon el la retikulo de Minda  kaj sekigis ŝiajn okulojn.

– Ne ploru, kara! Ĉi tio estas pli dolora sufero por mi, ol ĉiaspeca elkora apogo. Mi ĵuras, ke mi provis ĉion eblan por ke mi lernu sed ne sciu, ke ili ne povu min disigi de vi. Ne nur por via intereso, sed por mia feliĉo. Tiu estas vi mem. Mia feliĉo!

Minda  levis sian kapon kaj ekridetis tra la larmoj. Ŝi donis aerfacilan kiseton sur lian okulon.

– Ho, mia eta pseŭdostultulo! Kiel do tamen vi ellernis la lecionojn?

– Mi ĵuras al vi, Minda , – kaj mi bedaŭras, ke nun ni ne ĉehavas falsometron por kredigi miajn vortojn – do mi ĵuras al vi, ke mi provis ĉion eblan ankaŭ post la dentdoloroj. Lernante la lecionojn mi klopodis ĉiam pensi pri vi. Anime mi ĉiam estas kune kun vi, sed dum lecionlerno mi klopodis per ĉiuj miaj nervofibroj kroĉiĝi al vi, por ke mi ne komprenu la legataĵon. Tiamaniere mi povis diri trankvile al la profesoro: “Mi lernis, sed mi ne scias”. Pli poste, dum la lecionlernado mi eĉ kalkulis mute, en mia kapo: “Unu-du-tri-kvar-kvin...” Sed tiu ĉi metodo jam estis iom perfortita, kaj dum la raporto la lampo iom ekbriletis. Do, la kalkuladon mi ne daŭrigis. Pensi pri vi ĉiam estas facile kaj tio sufiĉis. Dum la ekzameno mi estis reĵetita kaj mi fariĝis purigisto en la albumin-fabriko. Multaj miaj enviantoj preskaŭ krevis.

– Sed kiel vi tamen sciis dum la rekrutigo?

– Ĉar mi havas damnite malbonan cerbon. Vane mi klopodas nescii, io tamen engluiĝas. Tiun formulon, kiun ili demandis pri la rotacia parasfero, mi legis ĝuste post terura dentdoloro. Tiam mi estis frakasita, mortsuferigita. Mi jam povis pensi pri nenio, mi ne povis jam sufiĉe nelerni, kaj tiel, iamaniere la formulo tamen ŝoviĝis en mian kapon.

– Kaj ili demandis ĝuste tion! Kian fatalon vi havas, mia kompatinda Yel !

– Mi devas konstati, ke miaj kvalitoj iom post iom degeneriĝas. Kiel ajn mi klopodas mallerni, tamen multaj engluiĝas en mian kapon, kaj mi jam ne povas sufiĉe perfekte forgesi. Certe miaj kapabloj malperfektiĝis.

– Kompatinda mia Yel ! Kaj depost kiam vi rimarkis tion?

– Antaŭ du jaroj. Kaj depost tiam mi eĉ pli admiras vin anĝeleto, ĉar vi ne havas tiaspecajn malperfektaĵojn. Ho Minda ! – li ekkriis, – mi scias, ke vi jam malrespektas min, sed tamen vi ne forpelu min! Mi ne eltenas la vivon sen vi!

La knabino mole sin alpremetis.

– Kiel vi imagas, mia trezoreto? Mi ekamis vin kaj mi ne povas jam vin forlasi.

Post longa silentado Yel  ekparolis:

– Se almenaŭ mi estus ĉe la grupo “Humanismo”

– Kio estas tio?

– Tie estas la radiiloj, kiuj ĵetas la stultigajn radiojn al la malamiko. Foje, – kvazaŭ mi farus tute hazarde – mi saltus en la radifaskon. Sed ĝi estas jam severe gardita kaj jam tute ne utila.

– Kial?

– Okazis, ke ankaŭ la maŝinistoj mem ensaltis, por esti eligotaj el la armeo. Fine la ŝtato superruzis ilin kaj planigis tiaspecajn maŝinojn, kiujn eĉ stultaj homoj povas direkti kaj nun ili uzas nur stultulojn. Por tiuj ĉi nenion utilas la ensalto.

– Do, nenia eskapo! Yel , mia kara Yel , almenaŭ ni mortu kune!

– Mi pensadis multe pri tio, mia. Fine do, ĉiu cerbumas pri tio. Sed kiel morti? Vi nenie ricevas rapid-efikan venenon, ja ĉio estas en la manoj de la Plejamata Ŝtatpatro. Kuirgaso jam delonge ne estas. Malrapidaj venenoj valoras nenion, ĉar se vi iutage ne venas en vian laborejon, la personradaro tuj palpserĉas vin, vi estos trovata kaj sanigota. Riveren-salti? La personradaro ankaŭ tie trovos vin kaj vi ja scias, ke oni povas revivigi eĉ la tritagan droninton. La etaĝaj fenestroj jam ne estas malfermeblaj, la ventoladon faras la kondicionatoro kaj la ŝtalvitron de la fenestroj vi ne povas rompi eĉ per sieĝa trabego. La ŝtuparejo estas tiom malvasta, ke vi ne havas spacon por desalti. Pafilo jam delonge ne estas. Ĉu la tranĉilo? Se vi trapikas vian koron mem, vi ricevas motoran korprotezon kaj artefaritan sangon, por ke vi pluvivu kriple, kaj vi rezultigos, ke vi estos soldatigata, kiel kriplulo. Ĉu elektra frapo? Tiu nur svenigas, sed oni revivigas vin, por ke ili poste havigu al vi la plej teruran elkoran apogon pro la krimo de mortdizerto.