Kelkajn minutojn ili ambaŭ profundiĝis en malgajan silenton. Poste Yel daŭrigis:
– Ja estas precize organizita la Gardistaro de la Feliĉa Sano! La popolleĝo de la Vivdevo preskaŭ tute ekstermis la antaŭe disvastiĝintajn mortdizertojn.
Minda ekĝemis.
– Do, estas nenia rifuĝo!
– Sed estos, mia kara! Vi nepre scias la proverbon: “Ili tamen ne povas nin novnaski”. Kiom ajn multe ni suferas, tamen ni havas sume nur unusolan vivon, kiu foje tamen finiĝos kaj kiom ajn multe valoras por ili la homo, foje tamen ili perdas lin. Sed almenaŭ dum ni amu unu la alian. Ĉi tiun senton ili neniel povas forrabi.
– Jes, vi pravas. Yel , ni estas esence tre riĉaj, ĉar ni amas. Amu ni unu la alian, Yel , tiom pli, ĉar morgaŭ fariĝos ĝojtago.
Yel dolore demandis:
– Do, morgaŭ mi ne vidos vin?
– Bedaŭrinde, estos ĝojtago en nia laborejo. Ni devos eniri je la sesa matene, labori ĝis la dudeka horo vespere, kaj ni devas plenumi kvardekkvin-pocentan superprodukton. Tiom ni devis oferproponi. Post la dudeka, ĝis la dudektria horo okazos ĝojkunveno, dum kiu mi devas celebri la ceremonion de la Popolfeliĉo, kaj mi estis honorigita por prelegi la laŭdon de la Plejamata Ŝtatpatro. Sed ne ektimu, mi jam verkis la apoteozon, por ke mi nun estu tute via. Venu, trezoreto!
– Ni iru, kara. Sed sekigu viajn okulojn por ne montri larmojn. Kaj hejme vi ne forgesu laŭtediri la formulon: “Egemifeliĉas-ho-plejamata-patromia”, ĉar tie jam troviĝas mikrofono kaj telefoto.
Ili ekstaris kaj ekiris tra la “Vivulaliberfeliĉahomsocieto”-strato al ilia komuna litejo.
La fluidumo de la ĉiovido
Pythius , la profesia animvidisto kaj aŭguristo dormis profunde en sia ĉambro. La horloĝo batis la dekduon. Apenaŭ la bim-bamoj forsonis, ekaŭdiĝis veaj ĝemoj, poste striga ululo, fine ĉentintado per kreskanta forto. Majstro Pythius vekiĝis. La ĉambron trasiblis malvarma vento.
– Kio ĉi? – diris severe la majstro. – Kial tiu trablovo? – kaj li subite ekkriis: – Rabisto!
La veĝemoj kaj ĉentintado daŭris. Kaj nun eksonis mistika, tirita voĉo:
– Ho, vi mortemulo! Venis al vi kompatinda, peka animo!
– Ankaŭ mi konjektas, ke vi ne venis bonintence, – diris la majstro, lumigante. – Ho! Vi survestis mian littukon! Tuj demetu kaj forportu vin! Forta, sana homo, ĉu vi ne hontas?
Sed la tomba voĉo plutremadis:
– Mi ne estas rabisto-o-o! Vaganta spirito-o-o mi estas!
– Nur vagu tuj for de ĉi tie, sed sen mia littuko, dum mi ne alarmos la domon!
La vento denove eksiblis. Pythius ĉirkaŭrigardis.
– Kaj kian trablovon vi faris! Sed kiel vi enrampis tra la duetaĝa fenestro?
Pythius nur nun ekvidis, ke la fenestro estas fermita. La pordo same.
– Sed la fenestro... – li balbutis. – Sed tiam ŝajnas, ke vi vere ne estas rabisto...
– Mi ja diris, mortemulo, ke mi estas kompatinda, peka animo. El la transmondo mi venis.
– Do fantomo?
– Tute laŭ viaj vortoj.
– Fine do! – ekspiris Pythius per granda faciliĝo.
– Vi tute timigis min. Mi ja kredis vian rompŝtelisto.
La maltimiĝo malgajigis la fantomon.
– Do, ankaŭ la nuna ne sukcesis! – li diris, jam per ne tombeca, sed despli malgaja tono. – Ĉu tie ĉi jam neniu timas min? Kia malfeliĉa distrikto!
– Kial mi timu? Vi mem asertis, ke vi jam mortis.
– Ĉu vere? – diris la fantomo per surprizita kaj tute ordinara voĉo. – Ĉu la vivantoj faras pli efike la ve-ĝemon kaj ventosiblon?
– Pri la vivantoj nur bonon, aŭ nenion. Cetere ni estas iurilate kolegoj.
– Fakte? Ĉu vi povas eligi kadavrodoron?
– Tiu ne koncernas la aferon. Sed mi estas animvidisto.
– Mi estis komercisto, sed antaŭ 50 jaroj mi bankrotis kaj kapenpafis min.
– Tiam ni estas duoble kolegoj, ĉar ankaŭ mi vivas el la klientoj. Al ili mi divenas la estanton kaj aŭguras la estonton. Mi povus diri, ke mi komercas en la estonto-fako.
– Kaj kiam vi kapenpafos vin?
– Kiel mi sciu?
– Ho! Do, vi ne scias eĉ vian propran estonton? Mi jam estas scivola, kiel vi tamen divenas. Ĉu vi permesas eksidi?
– Bonvolu! – kaj Pythius alŝovis seĝon.
– Dankon, ĝi estas iom malmola. Prefere mi sidos sur tiu lumfasko.
– Ĉu vi venas de malproksime, kolego?
– Nur el la najbaraĵo. Siriuso. Mi ne kutimas ĉi tiel fantomadi, nur anstataŭas. Sed la deĵoro estas tre laciga. Kvar-kvin klientojn viziti ĉiunokte, ululi, sibli, ĉentintigi, kelodorigi... Ah!
– Ĉu mi rajtas servi glaseton de brando?
– Dankon. Mi ne estas alkoholisto. Eble iom da nektaro... aŭ astralfluidumo.
– Bedaŭrinde mi ne havas hejme. Eble morgaŭ mi ekprovos aĉeti.
– Vi ne sukcesos. Tiu ĉi estas spirita nutraĵo.
– Tiam ĉe la ŝtata literatura eldonejo.
– Mi jam diris, ke tiu ĉi estas spirita nutraĵo, do havas nenian komunan al via literaturo.
– Ho jes! Prave. Kaj kiel via negoco funkcias, kara kolego?
La fantomo rezigne mansvingis:
– Pli bone ne paroli pri tio. Sed nur foje mi ekvidu tiun friponon!
– Kiun?
– Sveĉjon.
– Pri kiaspeca Sveĉjo vi parolas?
– Pri tiu Swedenborg , kiun mi nur anstataŭas. Li diris al mi, ke li estas elsendita al la Andromeda Nebulo, do, mi bonvolu transpreni lian distrikton por kelkaj minutoj.
– Nu, tio baldaŭ finiĝos.
– Jes. Tiu faras ĉe la homoj sescent jarojn. Sed mi jam scias, kial li elsendigis sin!
– Kial?
– Ĉar tiu ĉi distrikto estas terura. Ĉi tie oni ne povas produkti. La kompatinda laboranta fantomo ĉi tie povas malsatmorti.
– Kial?
– Fi! La kompatinda peka animo venas por distriktvizito. Ĉe la kliento li ululas, siblas, kadavrodoras, ĉentintas, produktas ĉion eblan ĝis mortlaciĝo kaj la rezulto? Nenio! La kliento vekiĝas ekterure, li demandas per malkuraĝa, tremanta voĉo: “kion vi deziras kamarada moŝto?” Post tio mi eligas kelodoron kaj tombvoĉe mi recitativas: “kompatinda, peka spirito venis al vi...” kaj tiam la kliento tuj ekridas: “kial vi teruras min, paĉjo?” Mi ne povas plenumi mian planon. Apenaŭ mi atingis tridek procentojn.
– Kion?
– 30-procentan produkton. Jen nia labortakso. Terurkrio faras kvin poentojn, sveno dek poentojn, har-blankiĝo tridek poentojn, freneziĝo cent poentojn. Kiel mi povus kunlabori dum tri monatoj kvincent poentojn? Sed tiom estas la postulata kvanto. Mia normo. Kaj krome, mi jam devis omaĝe proponi dekprocentan superplenumon por la honoro de la ĉijara fantorakongreso. Sed ne! Tute neeble! Kaj krom ĉiu ĉi malagrablaĵo baldaŭ sekvos la maldungoj kaj mi eble devos plandi de oficejo al oficejo, ĝis fine iu anĝelo dungos min kiel aŭreolpoluriston. Kun mia fakklereco! Do, tiu ĉi laboro fakte ne estas eldorado.
– Ĉu vi ne estas tro pesimista? Ĉu vere ne troviĝus alia ofico por vi?
– Vi estas tro optimisto. Bedaŭrinde, la teraj klientoj ĉiam donas al mi tiaspecajn naivajn konsilojn. Se mi plendas al la kliento, li aŭskultas dum kelkaj minutoj, poste oscedas kaj deklaras: “iru al la infero!” Sed ĉu mi havas hejtistan diplomon? Se mi estus almenaŭ finlerninta la astralkonservatorion, mi nun povus iri al la Sferoj, kie nun oni serĉas muzikistojn.
– Mi tre kompatas vin. Mi volonte helpus.
– Vi? Ĉu vi eble havas kontakton kun la Ministerio de Fantomvizitaj Aferoj?