Выбрать главу

– Kiel tion kompreni?

– Ĉu vi pensas, ke vi estis la sola sur la Tero, kiu posedis la astralfluidumon?

– Kiel? Ĉu eble estis ankaŭ aliuloj, kiuj vidis ĉion laŭ ĝia nuda realo?

– Estis kaj estos.

– Kaĵ  kiuj estas tiuj malfeliĉuloj?

– Nu, ne tute malfeliĉuloj. Ili estas plejparte ĝenerale estimataj publikestroj, ŝtatgvidantoj, bankieroj, fabrikposedantoj, industriaj magnatoj, diplomatoj.

– Sed tio estas absurdaĵo! Ĝuste tiuj?

– Ĝuste tiuj. Nur ili uzas la fluidumon racie.

– Racie? Kiel?

– Neniokaze tiel, kiel vi uzis.

– Mi petas vin ne trostreĉi miajn nervojn. Malkaŝu fine, kiel eblas uzi racie tiun kapablon, kiu povas akiri nur malamikojn?

– Vi eraras, kolego. La astralfluidumo malkaŝas al la posedanto la aferojn laŭ ilia nuda realeco kaj kapabligas lin scii, pri kio li devas silenti , respektive, pri kio li devas paroli tiel, kvazaŭ estus ne tiel, sed inverse. Sed vi agis tute kontraŭe, vane mi atentigis vin, ke vi uzu ĝin prudente.

Liriko

Mi babiladis en antikva, malgranda kafejo kun psikanalizisto, mia amiko, pri lia fako. Mi ne kaŝis mian malalte-taksan opinion pri lia fako.

– Via analizado taŭgas nur al poetinoj, – mi diris – aŭ ĝenerale por histeriulinoj, kiuj perversas, se ili havas okazon elpaki siajn animajn malpuraĵojn. Tion, kion la deco aŭ morala obstaklo malpermesas, ili distrumpetas en poemo al la publiko aŭ konfesas al la psikiatro. Kaj la psikistoj parolas al ili pri “ extravert-sexual-libidinal aj kompleksoj”, pri latentaj traŭmoj, finfine nur malplenajn bombastajn vortojn. Esence vi vestas la viktimon nur per la friponaĵoj de via propra, bone konata psika memo, kaj vi ne povas imagi, ke alia homo povas havi diferencan anoman strukturon.

– Vi opinias tiel, ĉar vi ankoraŭ ne spertis la sukcesojn de la psikoanalizo. Permesu, ke mi analizu vin.

– Kelkhora konfesigo estus superflua tempoperdo por ni ambaŭ.

– Nur kvaronhoro. Kaj mi ne turmentos vin per konfesigo.

– Malgajno estos ĉiu minuto.

– Vin obsedas antaŭjuĝo, aŭ vi havas vere kaŝindajn animajn traŭmojn.

En mi ondis la indigno. Mi vere ne havas sadismajn instinktojn nek ion alian. Li ne kaptu min.

– Nu, komencu! – mi diris. – Sed nur kvaronhoron!

– Eĉ malpli!

Li donis papereton al mi:

– Sur tiun ĉi papereton notu viajn pensojn. Sen iu pripenso, nur kiel la flugantaj vortoj venas el via cerbo. Skribu ĉion, kio vekiĝas en via animo. Komencu, mi ne plu parolos.

Li eklegis gazeton.

Mi komencis noti: “flugantaj vortoj”. “Ĉio, kio vekiĝas en mia animo”. Mi ĉirkaŭrigardis en la multkolora, antikveca volba salono. Antaŭ mi pendis malnova, kupra lustro. En la kafejo viglis la laŭta vivo. Homoj iris – venis. Tabakfumo ŝvebis nebule.

La kelnero alportis la kafporciojn. Mi sukerumis, kirlis singarde la kafon por ne malutili al valora punto sur la tablo, konvena al la antikvema salono. Muŝo flugis zumante kaj ekpuŝis mian frunton. Mi forpelis ĝin.

Mi ĵetis rigardon al la strato. En tiu momento brila nebulo ekkaŝis la sunon. Tramoj bruadis. Subite ekpluvis.

Transflanke ĉifona almozulo apatie tordis la gurdon kaj muzikaĉis: “Ho, plezura, grandioza arbar’!”

Bremso ekgrincis, iu kriis, sed nenia danĝero: la aŭto haltis, nur la ŝoforo blasfemadis: “Damnu vin patrinsufer’!”

Interne maljuna laboristo riparis la hejtotubojn. Nun la kelnero donis al li brandon. Hm. Ĉu ĝi ne malutilos al lia koro?

Apud mi iu ekstaris: “Ni rapidu, ne malfruu!”

Intertempe mi notis la vortojn, kiel ili venis al mia cerbo. Post dek minutoj mi jam ekenuis. Jen venis la kelnero:

– Kelnerŝanĝo, sinjoroj. Mi petas pagi.

Mi pagis kaj transdonis ankaŭ la paperon al la psikisto:

– Nu diru, kia mi estas.

Sur la papero estis jenaj vortoj:

flugantaj vortoj

ĉio kio vekiĝas

en mia animo

lampo

kolonoj, volboj

ŝvebas nebule

bunta svarmo

sub nigra likvaĵo kuŝas la dolĉo

kirlu kaj ĝi supreniĝos

sed lante, singardeme

makuliĝas la punto

kostas multe kaj ne estas via

tra la pordo el-en, el-en

laŭta vivo

zumas, pikas la frunton

brila nebulo

bruas

elektra

pluvo

tordas la gurdon

ĉifona malriĉo

en arbar’ grandioza

ve

grinco

furiozas: patrinsufer’

venenon trinkas

ebria hejtisto, malsana koro

rapidu, ne malfruiĝu!

jam mi enuas

pagi la nigraĵon

mi transdonas

kiu mi estas?

Mi estis tre scivola pri miaj subkonsciaj monstraĵoj, malkaŝitaj de li, sed mi eraris. Li respondis tute simple normale:

– Tiuj vortoj karakterizas homon, kiu nur observadas la objektivajn eksteraĵojn, sed havas nur tre malgrandan internan sentimentan memon. Vi estas volema ĉion scii, sed apenaŭ havas elanimajn sentojn kaj absolute nenian lirikan kapablon. Vi ekvidis la hejtiston, trinkantan brandon, vi kompatis lian koron, el kio videblas ia reala helpemo, humanismo, sed vi tute ne rimarkis tiujn amantajn gekorojn en la angulo, premantajn reciproke la manojn. Vi do ne havas psikajn kompleksojn, sed ankaŭ poeto iĝos vi neniam. Vi estas la tipo de la lirika maltalento.

Mi devis konfesi, ke li pravas.

– Jen la analizo – li diris. Vi povas vidi, ke ĝi ne estas mistifiko. Nature, mi konkludas tute alimaniere el la flirtado de histeriulino.

*

Antaŭ kelkaj tagoj vizitis min konato.

Dum interbabilo li ekprenis paperon, kiu kuŝis sur mia skribotablo, tralegis ĝin kaj demandis:

– Kaj kio estas la titolo?

– Kies titolo?

– De tiu ĉi poemo. Ĝi enhavas tre bonajn eksentojn, kaj ankaŭ la maniero de la interpretado estas tre efike transplantebla. Ĝi donas veran travivaĵon.

Kun surprizo mi vidis mian psikoanalizan paperon. Mi ne kuraĝis malkaŝi la veran situacion, ĉar mi scivolis, kio en ĝi plaĉis al li. Mi demandis, kio en ĝi estas bela.

– La tuta lirika intuicio, radianta el ĝi – li respondis kaj jam komencis deklami: “en mia animo lampo, kolonoj, volboj. Ŝvebas nebulo bunta varmo sub nigra likvaĵo”. Kaj tiu ĉi: “pikas la frunton brila nebulo, bruas elektra pluvo”. Kiom da dinamiko-altigo estas en la antaŭenĵetita verbo! Kaj en la fino ĉi tiu belega, laca rezigno: “jam mi enuas pagi. La likvaĵojn mi transdonas”.

Hezita mi demandis:

– Do, la senco estas klare komprenebla?

– Tute klare. Se mi ne scius, ke vi verkis ĝin, eĉ tiam mi rekonus vin pro tiu ĉi sarkasmeta supereca viv-malestimo. Mi tre ĝojas, ke fine vi eklaboris en tiu ĉi subtila artospeco kaj ne okupiĝas nur pri senspritaj ŝercoj. Tiu ĉi estas nepre publikigenda. Mi donas ĝin al la redaktoro, sed kreu al ĝi titolon.

– Pri titolo mi ne pensis ankoraŭ.

– Kion do! Ĝin mem inspiras la etoso de la poemo. Ekzemple: “Vesperiĝo”. Ne, ĝi estas iom banala, sed estu: “Pasis”. Ĝi entenas pli da dinamiko. Aŭ eble laŭ vi pli taŭgas “Konfeso”? Eble tiu lasta tamen pli bone konvenas al la pasiva kontemplemo de la poemo. Se vi konsentas, mi pripensos la aferon.

Mi konsentis. Post kelkaj tagoj la poemo aperis kun la titolo: “Ĉe la fino de la vojo”. Memkompreneble la konfuzeco de la poemo (aŭ kiel mia poeta amiko esprimis, ĝia “ditiramba intermitado”) okazigis du preserarojn: anstataŭ “zumas, pikas” oni kompostis “sunatikas”, kaj anstataŭ “patrinsufer’” fariĝis “patrin’ super’”.