Выбрать главу

– Ho, jes. Ni, saĝuloj, bone scias, ke troviĝas nur unusola potenco: la menso. Rigardu ĉi tien, ho Biblophagos : ĉi tiu ŝtuparŝtono iome suprenleviĝis ĉar sub ĝi kreskaĵo etendas siajn radikojn. Sed kio donas al ĝi la forton por tio? La menso, la animo! La logos . Prave diris Thales , ke en ĉiu herbeto loĝas dio, ĝia propra dio, kiu igas ĝin kreski. La kruda forto estas nur servisto, dum la reganto estas la logos , la leĝaro de la menso.

– Kaj la perforto devas kliniĝi antaŭ la menso. Ju pli arde furiozas la despota perforto, des pli frue ĝi renversas sin mem kaj helpas surtronigi la menson. En la kortego de Sulla  jam nun ĉiuj tremas kaj neniu estas certa pri sia vivo. Kelkuloj provas firmigi siajn poziciojn, ke ili klopodas eĉ superi la ordonojn de Sulla  kaj distingiĝi per trofervora murdado. Sed kio estas premio? Ke sekvonttage Sulla  sendas lin al la eŝafodo por malebligi konkurencon. Sulla  de tempo al tempo ĉirkaŭrigardas en sia rondo, kaj, se iu kapo komencas elstari el inter la ceteraj, tuj li dehakas. Sed la malkonfidon kaj pli-malpli frue troviĝos ŝtelmurdisto, kiu mortpikos lin, por savi sian propran vivon. Eĉ duonjaron mi ne aŭguras al lia regado. Kaj post li sekvos regado de la saĝo.

– Jes. Unusola potenco estas la menso. La logos .

– Jes. La saĝo. La nous . Kaj tiun reprezentas ni, helenaj saĝuloj en ĉi tiu barbara lando. Kredu Philologos , ke la urbo kuŝas jam nun antaŭ niaj piedoj! Sed tamen ni ne surtretos ĝin, nur gvidos laŭ la volo de la virto, dece al saĝa kaj bonintenca reĝo... Ve!

– Ve! – kriis ankaŭ Philologos .

Ambaŭ eksentis fortan piedbaton sur siaj dorsoj. Ektime ili turniĝis, sed jam torentis la mallaŭdo el buŝo de Stultius , la etiopa inspektoro de la sklavoj:

– Fi! Mizeraj, kanajlaj sklavoj! Ĉu vi tie ŝtelados la tempon, kiam mi ordonis al vi, tuj marŝi al la monto Janiculus  por paŝti la brutaron? Prave mi asertis al nia mastro, la nobla kaj grandanima Caius Publius Valerius , eĉ unu moneron ne elspezi por tiaj mizeraspektaj sengrasuloj, ĉar ili estas pigraj kiel pediko. Se atendu nur, mizeraj sentaŭguloj, mi regalos vin! Klakos la vipo hodiaŭ sur viaj dorsoj! Ek!

Ambaŭmane li ekkaptis la ferringojn, forĝitajn sur la koloj de la sklavoj, suprentiregis ilin kaj piedbatante, skuadante puŝadis ilin tra la tuta forumo. Atinginte la templon de Saturnus , li denove traktis ilin per piedoj kaj forlasante, irigis ilin al la monto, akcentante, ke ili iru laŭ la plej mallonga vojo, tra la ponto de Probus  kaj antaŭ krepusko ili prezentu sin hejme, por ricevi la vipon.

La du sklavoj veante, lamante marŝadis laŭ la Vicus Jugarius . Kaj iliaj veadoj intermiksiĝis kun la stertorado de tiuj kvarmil damnitaj  militkaptitoj, kiujn ĝuste tiam buĉadis la legianoj, konforme al la ordono de Sulla .

Genezo

Kaj diris Dio: estu lumo. Kaj estiĝis lumo. Kaj Dio vidis, ke ĉi tiel estas bone.

Kaj ekvidis la lumon la Diablo kaj palpebrumis pro la brilo, kaj diris: “Aŭ kio estas ĉi tio? Ĉu vi kontraŭagas min?” Kaj diris per laŭta voĉo: “estu mallumo!”

Kaj estiĝis taglumo kaj nokto je la unua tago.

Duatage Dio disigis la ĉielon de la tero kaj kreis la ĉielvolbon.

Kaj ekkoleris la Diablo en sia koro kaj diris: “estu ĉiebrua tempesto, glaciplena hajlo kaj kirlego de ventoj!”

Kaj estiĝis la ĉielvolbo kun tempesta bruo, kun hajlo kaj kun ventegoj je la dua tago.

Tiam diris Dio: “estu kontinentoj, kiuj donas sekuran grundon, estu sur ili molaj herboj kaj multaj fortaj arboj, kiuj kreskigas dolĉan frukton, kaj estu akvoj, kiuj aspergas kaj fekundigas la sekan teron”.

Kaj diris la Diablo: “estu vulkanoj sur la kontinentoj, por ke ili ne fariĝu sekura grundo. Estu inundoj de la akvoj kaj estu naŭzaj vermoj en la dolĉaj fruktoj!”

Kaj daŭris la frida milito inter Dio kaj Diablo je la tria tago.

Diris tiam Dio: “estu akvaj bestoj kaj rampaj bestoj flugadu birdoj super la tero kaj estu ĉiaspecaj bruoj, bovoj, ŝafoj, kokoj kaj kolomboj!”

Sed diris la Diablo: “estu ŝarkoj en la akvoj kaj vipuroj kaj lupoj sur la tero kaj estu ĉiaspecaj nocivaj bakterioj!”

Kaj estiĝis vivo kaj morto je la kvara tago.

Kaj diris Dio: “Ni kreu homon laŭ nia propra modelo kaj simileco kaj li regu la fiŝojn de la maro, la birdojn de la ĉielo kaj la brutojn sur la tuta mondo. Jen, mi donacas al li la grendonan spikon kaj fruktodonan arbon por lia bonfarto, ke lian koron serenigu feliĉo”.

Kaj vidis Dio, ke ĉio, kion Li kreis, jen, estas bona kaj taŭga al la celoj.

Sed diris la Diablo: “Ni kreu ŝtatestron kaj militestron. Advokaton, ekzekviston, patrioton kaj flatintriganton laŭ nia propra modelo kaj simileco”.

Kaj vidis la Diablo, ke ĉio, kion li kreis, jen, estas malbona kaj taŭga al la celoj.

Sed li diris en sia koro: “tamen mi vane faris mian senlacan paclaboron, se la agreso de la detruema malamiko ĉion nuligas per sia perforta kontraŭago”. Kaj diris laŭtvoĉe al la Sinjoro:

– Efektive kial ni devas konkurenci, Dia Moŝto? Ĉu ni ne povus eble kunlabori en paca kunvivo kaj interkonsento?

– Kiel vi opinias la kunlaboron? – demandis la Sinjoro.

– Provu ni eble krei konkorde, tiamaniere, ke mi kaj vi kunlaboras en la kreado laŭ kvindek-procenta kontribuo!

– Nu, estu laŭ via deziro Maldia Moŝto, – respondis la Sinjoro. – Ni kunmetu niajn kapablojn kaj kreu ni ion kune.

Kaj tiam ili distranĉis la homon al du seksoj. Estiĝis viro kaj virino.

Kaj estiĝis amo je la sesa tago por etern-eterne.

Kaj ambaŭ kreintoj vidis, ke ĉi tio kaj ĉi tiel jam estas tre bona kaj malbona kaj tre taŭga kaj je la sepa tago ili ambaŭ ripozis.

Pythagoras

Thyrene , la Lyda  sklavino, surtabligis bonodoran vinon, kiun alportis aŭdacaj Pohokai aj ŝipistoj el la ĝardenoj de la malproksim-okcidenta Tartessos , de kie jam nur je kelkaj remilsvingoj leviĝas la rokoj de la Hadesa pordego, ĉe kies piedoj ondadas la ŝaŭmoj de la riverego Okeanos , ĉirkaŭfluantaj la Teron. Tie enmergiĝas la vespera Suno.

– Je Heraklo! – klaketis per sia lango la grasa tirano de la urbo Kroton . – Kiu ĉi vinon trinkas, vere emas pensi, ke la fajra ĉaro de Apollon  ripoziras vespere ne al la akvo de la Okeanos , sed al la vinkeloj de Tartessos .

Li trinkis kaj turniĝis al la skribisto:

– Ensendu la Samosanon.

– Jes.

Kiam la invitito enpaŝis, la vizaĝoj malheliĝis.

– Estu salutata, ho, Korpulentos , la grandpotenculo, – tiu diris. – Kial vi ordonis al mi alveni?

– Estu salutata ankaŭ vi, ho, Pythagoras , la Samosa. Ni devas pritrakti bedaŭrindajn aferojn. Miaj fieduloj kaj bonamikoj, kiuj sidas ĉi tie, en la konsilantaro, min sciigis pri tio, ke lasttempe vi dissemas erar-doktrinojn en la korojn de la junularo.