– Pri kio temas precize?
– Pri iaspeca triangulo.
– Ho! Ke la kvadrato de la hipotenuzo egalas la sumon de la kvadratoj de la du katetoj?
– Bone vi diris. Ĝuste pri tio.
– Kaj kiu asertas, ke ĝi estas erara?
– Ĉiuj ĉi tie, en la konsilantaro.
La akuzito eltiris vakstabulon el sub sia vesto.
– Atentu nur, ho, Korpulentos , – li diris kaj komencis desegni. – Ĉi tie, en ĉi tiu triangulo mi desegnas vertikalon al la hipotenuzo...
– Vi demonstru al la fakscienculoj, – interrompis la alia. – Ĉi tie estas la magistro de la Akademio, la grandscienhava Krethenes .
– Aŭskultu do, Krethenes , la grandscienhava – diris Pythagoras , alturniĝante.
– Tiu ĉi linio dividas la grandan triangulon al du, proporci-similaj trianguloj. El la proporcio de la flanklinioj sekvas, ke...
– Ne daŭrigu, mia amiko, – respondis interrompe tiu. – Mi bone konas viajn argumentojn.
– Kial do vi tamen asertas ilin eraraj?
– Ĉar eraraj ili estas!
– Sed la dedukto ja pruvas la veron de mia tezo!
– Haltu! – interdiris Korpulentos . – Se vi, Krethenes , konas la situacion, prezentu vian fakopinion.
La magistro ekstaris, malvolvis papiruson, kelkfoje solene ektusis, kaj laŭtlegis:
– La opinio de la Akademio estas jena:
“La tezo de la Samosa Pythagoras pri la rektangula triangulo ĝis nun estis pruvebla nur per geometria metodo; do ĝi estas tute abstrakta penso, kiu ne konformas al la praktika vivo. Liaj trianguloj estas nure imagitaj, liaj kalkuloj estas fremdaj al la ĉi-tieaj metodoj. El liaj doktrinoj montriĝas la influo de la Samosa medio, la proksima persa atmosfero, kiu ĉi tie, en Sud–Italio, neniam povos enradikiĝi, do, kiel artefarita, fremda ideo, ĝi konformas nek al la animo de la Krotona popolo, nek al ties pensmaniero”.
– Ĉu ne estus eble, – demandis Korpulentos , – akordigi lian tezon kun la tradicioj de nia popolo?
– La tezo portas sur si la makulon de la persa spirito. Ĝi estas rigida kaj perfortita. Evidentiĝas, ke la Sud-Italiaj rektangulaj trianguloj ne estas enstaligeblaj en unusolan tezon, simile al brutoj. Mi koncedas, ke ĝi eble taŭgus en iomete pli libera formo.
– Kia estus tiu pli libera formo?
– Ekzemple tia: “Troviĝas ankaŭ tiaj rektangulaj trianguloj, kiuj...” ktp.
La akuzito ekridetis kaj interdiris:
– Kiel vi povas postuli, ke mi malkonfesu la veron?
– Vidu, ho Korpulentos , – diris Krethenes , – lia obstineco estas senlima.
– Mi dankas vian opinion, – diris Korpulentos . – Mi petas la ĉefpastron de la templo de Dionysos , la eminentvirtan Hypokrites on, prezenti sian fakopinion.
Hypokrites ekstaris.
– La akuzito fuŝmiksiĝis per siaj erardoktrinoj en la saĝajn ordonojn de Zeŭs kaj Apollon .
– Kiel?
– Unue, ĉar li jam antaŭ longa tempo intencis ekkoni nombrojn, kiuj estas neniam elkalkuleblaj. Eĉ li mem nomis ilin “iracionalaj”. Li intencis eldiri la neeldireblan, elkalkuli tion, kion la dioj ordonis kaŝi antaŭ la homaj okuloj. Li volis forŝteli la animon de la nombroj, por ke la kolero de Zeŭs katenu nin al la roko, simile al la ribelema Prometheus . Sed eĉ per tio ne elĉerpiĝis lia aŭdaco. Li asertis, ke la Tero estas globforma! Ĉu vi komprenas, amikoj? Globforma! Simile al putra pomo, kiun vendadas la kamparaninoj de la najbaraj vilaĝoj, apud la Metapontiona urbopordego. Do, la akuzito intencis devojigi la animojn de la junuloj for de la pura altaro de Dionysos kaj puŝi ilin al malhonora infektaĵo.
– Sed kiel? – demandis la akuzito.
– Ho, ne malkonfesu vi, perfida Pythagoras ! Bone mi scias, ke viaj disĉiploj jam de monatoj ne vizitas sanktajn orgiojn de Bakkhos , sed ili aŭdace intermiksiĝas en la ordonojn de la dioj per siaj vakstabuloj. Eĉ pri tio mi informiĝis, ke vi intencis aliformi la orbitojn de la steloj per via malbenita tezo, por provoki la koleron de la dioj kontraŭ ni.
– Mi intencis la diajn ordonojn ne aliformi, sed ekkoni, kiam mi kalkulis la orbitojn per mia tezo.
– Povas esti, ke en la Samosa Hera -templo la aŭguroj divenas el la orbitoj de la steloj, sed ni, Krotonanoj, pli bone ekkonas la volon de la dioj el la intestoj de la bovo kaj azeno. Kaj eksciu, ke la sanktajn aŭgurajn ritojn mi jam pastris ĝuste pri via tezo!
– Nu, kaj – alturniĝis scivoleme Korpulentos , – kiel la dioj nin avizis?
– En la intestoj ni trovis luzernon kaj kardon! Povas ĝin atesti ĉiuj piavivaj pastroj de Dionysos !
Murmuro de konsterniĝo eksonis el la ĉeestantaro.
– Indulgon al nia kompatinda urbo! – ekkriis Korpulentos . – Prezentu oferojn al ĉiuj dioj, forturnigu hajlon kaj peston de nia urbo kaj direktigu ilin kontraŭ la malbenita Syrakusai !
– Kaj nun, – li daŭrigis, – rakontu vian opinion, ho Bestiales , mia bravkora strategos !
La strategos ekstarante frapĵetis sian glavon sur la tablon.
– Ĉiam mi admonis vin, ho Korpulentos , la grandpotenculo, – li tondris, – ke danĝere estas doni azilrajton al tiaspecaj vakstabulaj mizeruloj. La malbenita Syrakusai minacas eĉ nian estadon, ĝi forbruligos nian urbon, glavbuĉos niajn infanojn, se ni ne faros la samon pli frue al ili. Kaj ni tamen kapablas toleri, ke oni disputu pri iaspecaj, – mi ne scias, kiaj – anguloj, pri kiuj li eĉ asertas, ke ili estas rektaj, kvankam rekta povas esti nur bravulo, kiu havas rektan kaj bravan koron. Kaj nia urbo havis krom vi nur unu rektakoran filon, tiu estis Milon , la Olympia pugnoĉampiono.
– Mi dankas viajn vortojn, ho Bestiales . Kia estas via opinio, mia brava urbjuĝisto, Brutales ?
– Laŭ mia opinio, la Samosa infekto pereigos nian urbon. Ni devas eduki niajn junulojn bravaj hoplitoj kaj ĉarbatalantoj, ekzerci ilin en la lancĵeto, kaj ne estas permeseble renversi la publikan ordon per tiaspecaj erardoktrinoj.
– Kaj kion vi diras al ĉio ĉi, Samosa Pythagoras ?
– La pruvon de mia tezo vi ĉiuj spertis per viaj propraj okuloj. Kial vi tamen nomas ĝin erardoktrino?
– Ĉu vi aŭdacas apelacii al okuloj kaj spertoj, se la intestoj de la azeno manifestis la kontraŭon? Aŭ ĉu vi kuraĝas kontraŭdiri al ĉi tiaj eminentaj kaj saĝaj viroj? Sed vidu: mi tamen ne volas vian pereon. Finfine, iam vi tamen ĝuis nian gracon kaj favoron, kiam vi laŭtigis la eternvalidan verecon de la sanktaj Orpheus aj doktrinoj. Sed komprenu fine, ke vi ankaŭ devas fari koncedon pri via tezo.
– Kio ĝi devus esti?
– Vi forlasu almenaŭ unu kateton. El la du katetoj restos ankoraŭ unu por vi.
– Tio dependas ne de mi.
– Kion do! Aŭ ĉu ne vi mem formulis vian tezon? Nu, same vi povas formuli ĝin aliforme.
– Mi nur formulis la tezon, sed ĝin jam entenas la angulo en si mem, do ĝi estas fiksa realaĵo, absoluta vero, kiun mi ne povas ŝanĝi.
– Se ĝi estas realaĵo, la afero estas tiom pli danĝera, ĉar ĝia plaĉaspekta ŝajno estas kapabla ŝanceli niajn honestajn civitanojn en sia kredo al la eternvalidaj diaj ordonoj. Forlasu unu kateton! Pripensu, ke la insulo Khios trifoje alpartiiĝis al la persa reĝo kaj samfoje repartiiĝis al la helena federacio.